Dum iom da tempo mi ne vidis amikon Bob, ĝis hieraŭ kiam mi revenis de vizito al bopatrino kaj mi preskaŭ koliziis kun Bob ĉe angulo de la strato kie mi loĝas.
Post la ;"kiel vi - kiel vi” demandoj kaj respondoj, mi petis al Bob "Kio okupas vin lastatempe?"
"Nu” - li respondis - “ĉu vi memoras Gabriela-n? Jes, la knabino el Rumanio kiu loĝis ĉe ni dum, ĉu estis plena monato aŭ iom malpli, mi ne plu memoras. Lastan tempon mi ofte pensas pri ŝi. Imagu, pasis intertempe 23 jaroj kiam eksplodis la revolucio en Rumanio kaj kiam la popolo liberigis sin de la laborista paradizo de Ceaușescu.
Ĉu vi memoras la bildojn kiuj poste fulmis sur televidaj ekranoj pri homoj kiuj dum jaroj suferis la plej grandan malriĉon? Intelektuloj kiuj estis traktataj kiel krimuloj ĉar ili ne apartenis al la sankta proletaro? La bildoj de orfeoj kun generacio de infanoj kiuj estas damaĝitaj por cetero de la vivo?”
Evidente, mi memoris, ne eblas forgesi Gabriela-n. Bruna haŭto, aspektis iom kiel ciganino, nigra hararo kaj iom brutala vizaĝo. Sed kiel kompatinda ŝi estis. Kruroj plene de mordoj, mi ne forgesis.
Bob iris al flughaveno en Bruselo kie la infanoj alvenus.
Malfermiĝis la pordo inter la plej sekura kaj la tut-publika parto kaj eniris en publikan parton unu granda griza amaso da infanoj. Ĉiuj same vestitaj, en senkoloro griza. Jes, estis grizo kiu ne havis koloron. Kutime, la koloro grizo povas havi nuancojn sed la infanoj estas vestitaj tiel ke ili aspektis ne ekzistantaj. Estis kvazaŭ oni vestis la infanojn tiel ke ili estas nevideblaj por la publiko. Ili venis el iu orfeo en "Constanţa".
La akompanaj plenkreskuloj klopodis teni iom da ordo kiam la infanoj envenis la akceptohalon, sed ili kuris kiel bando da sovaĝaj lupoj al necesejoj. Bob rakontis ke li postkuris la infanojn por eventuale helpi la kompatindulojn, sed ili jam batalis por havi akvon el la kranoj. Ili soifegis ĉiuj. La gvidantoj batis la infanojn, eĉ piedbatis, sed tre lerte kaj tiel ke ne atenta okulo eĉ ne rimarkas tion.
Post iom da tempo ili sukcesis prezenti la infanojn. Bob havis larmojn en okuloj kiam li diris; "Ili ĉiuj aspektis tiel fragilaj, tiel kompatindaj kaj mi ne sukcesis elteni larmojn. Nur sovaĝa besto povas trakti alian kiel la infanoj estis traktataj. Tamen, mi devas korekti, sovaĝa besto almenaŭ havas regulojn en vivo. Tiu, kiu detruis la vivon de ĉi tiuj infanoj estis eĉ tro malbonaj por esti en plej profundo de infero."
Por Bob kaj la edzino oni havis Gabriela-n knabino pli malpli samaĝe kiel ilia propra filino.
Ne estis problemo por havi Gabriela-n. Ŝi sen problemoj sekvis Bob al la aŭto kaj kiam ŝi sidiĝis ŝi iom aspektis kiel grafino kiu eniris la kaleŝon. Ĉio aspektis kiel senproblema aventuro.
Hejme edzino de Bob decidis meti la knabinon en bankuvon. Estis longa vojaĝo kaj bano devas esti agrabla. Kiam ŝi malvestis Gabrielan montriĝis ke ŝi havis korpon plene de cikratoj, ĉe brakoj kaj kruroj estis markoj de persono kiu estis ŝnurita.
Bob volis meti Gabrielan en la bankuvo sed ŝi tuj komencis hurli kaj bati Bob eĉ mordis lin en brako. Bob remetis ŝin sur planko kaj klopodis trankviligi ŝin. Li prenis la manon de la kompatindulino kaj proksimiĝis al la akvo. Denove ŝi komencis krii. Tiam Bob prenis iom da akvo kaj frotis ŝian brakon. Tuj Gabriela sentis ke la akvo estis agrabla kaj ŝi metis manon en bano. Antaŭ ol Bob povis helpi ŝin, ŝi plonĝis en la akvon kaj ridegis kaj ludis en la akvo kiel fiŝo kiu estis tro longe ekster akvo. Edzino lavis la knabinon ankaŭ ŝian hararon kiu poste aspektis kiel silko plej nigra, sed kiam Bob volis preni ŝin el la bankuvo ŝi nun denove kriis kaj batis Bob, ĉar ŝi ne volis forlasi la bankuvon. Denove okazis negocado sen vortoj ĉar nek Bob, nek edzino parolis la rumanan krom kelkaj vortoj kiuj nur utilas kiam ĉio iras glate.
Post sukceso havi ŝin ree ĉe seka parto de la domo ili vestis Gabrielan kaj iris al kuracisto. La kuracisto havis tiam 50 jarojn kaj estis renoma kuracisto, sed kiam li vidis la korpon de Gabriela, li preskaŭ ploris pro kion li vidis. La cikatroj estis postrestaĵoj de mordoj de grandaj hundoj. Estis strioj kiuj rakontis ke oni ŝnuris la knabinon, apenaŭ havante 9 jarojn, ĉe kruroj kaj brakoj kaj ankaŭ ŝi estis sekse perfortita.
Gabriela venis el la laborista paradizo de la komunista reĝimo de Ceaușescu. Montriĝis ke la knabino ankaŭ suferis skabion.
Diligente la kuracisto flegis la knabinon kaj donis al Bob medikamentojn kiujn li devis doni al ŝi ĉiun tagon dum restado en Antverpeno. Kiam Bob volis pagi, la kuracisto rifuzis ajnan pagon. Li diris nur, "Revenu ĉiun duan tagon, mi klopodos resanigi ŝin antaŭ ŝi reiros al la infero."
Gabriela ne estis malbona persono, tute ne, sed ŝi estis sovaĝa. Ŝi venis el loko kie nur la plej fortaj travivas. Ĉiun tagon ŝi interbatalis kun filino de Bob tiel kiel neniam oni povis lasi ilin solaj. Ĉiam devas esti kontrolo.
Bob havas fortan voĉon kaj filino de li ja ne atentis kiam li levis la voĉon, sed por Gabriela tio estis teruraĵo. Kiam Bob parolis laŭte por malpermesi ion, Gabriela frostiĝis kaj iĝis fera statuo kiu movis eĉ ne fingreton kaj poste Bob devis paroli kun ŝi dum duonhoro, karesi ŝiajn brakojn kiu ege plaĉis al ŝi kaj diri ke ĉio estas bona.
Dum la nokto Gabriela ne sukcesis dormi trankvile. Ŝi ĵetis sin de unu flanko de la lito al alia kaj havis terurajn premsonĝojn kaj matene la lito ĉiam estis malseka ĉar ŝi ne jam sukcesis deteni pison nokte.
"Ĉu estis bona decido, Bob?" mi demandis lin. "Nun, 20 jarojn poste, ĉu vi pensas ke vi denove akceptus infanon el infera lando, el laborista paradizo kiel stultuloj asertis ke tiuj landoj estis?"
Bob pensis, longe, profunde, tiam respondis, "Jes! Neniam mi estis tiel malforta ol en la tempo de Gabriela. Ŝi elŝuĉis el mi la lastan forton kiun mi havis en korpo. De tempo mi volis bati ŝin pro propra malforto. Ŝi sukcesis kolerigi min tiel multe, ke mi timis havi koratakon, sed ŝi estis viktimo de bestoj kiuj nomis sin homoj.”
Gabriela resaniĝis de ĉiuj vundoj kaj la skabio. Iom post iom ŝi komprenis ke plenkreskuloj ne nepre estas malamikoj kaj ke oni ne detruu posedaĵojn de aliaj infanoj. Estis nekredeble peza monato kaj mi daŭre pensas ke por Gabriela ne estis malbona tempo.
Nur la tago kiam Bob reveturis kun ŝi al la flughaveno ĉar la "ferio" pasis, estis pli ol terura tago. Gabriela, ek de komenco ŝategis sidi en aŭto kaj ofte Bob iris kun ŝi por fari aŭto-promenadon. Ŝi tiam estis trankvila kaj nekredeble kontenta. Sed ĉi tiun tagon ŝi restis maltrankvila kaj je momento kiam ŝi vidis aviadilon ŝi sciis ke ferio finiĝis. Ŝi ne kriis sed hurlis kaj batis ĉirkaŭ si.
Kun multe da peno Bob sukcesis iri kun ŝi al akceptohalo. Jam multaj infanoj estis tie, ĉiuj vestitaj en la plej abundaj koloroj imageblaj. La griza amaso estis nun procesio multkolora. Gabriela tuj komencis paroli kun aliaj infanoj en sia propra rumana lingvo kiun ŝi apenaŭ aŭdis la lastajn 4 semajnojn. Sed kiam la akompanantoj ordonis ilin stari en vico ĉar estis tempo foriri, Gabrielo kuris al Bob kaj metis sin ĉe liaj kruroj kiujn ŝi prenis per du brakoj. Ŝi ploris kiel infano. Por la unua fojo Bob aŭdis ŝin plori kiel infano. Akompananto prenis Gabriela-n kaj Bob aŭdis ŝin plori tiel longe kiel la aero portis la sonojn.
Jam jarojn antaŭe Bob perdis kredon en la dioj, ĉar neniu dio permesas ke oni faru al infanoj kiujn oni faris al Gabriela kaj Bob ankaŭ perdis kredon en komunismon, ĉar kiam komunistoj akceptas ke oni detruu generaciojn da junaj homoj, ĝi estas malhumana kaj malĝusta kaj al tio Bob ne partoprenas – al subteni la diablaĵojn kiuj okazis en Orienta Eŭropo.
5 Jarojn poste alvenis letero el Rumanio, el Bukuresto, ke Gabriela havis novan familian vivon.
"Kaj nun” - diris Bob - “mi ofte pensas al tiu knabino. Intertempe ŝi devas esti virino 28 aŭ eble jam 30 jaraĝa. Eble ŝi havas proprajn infanojn aŭ ĉu ŝi estas en frenezulejo post la damaĝoj kiujn ŝi devis suferi?”
Unu afero Bob lernis; kiam iu komencas propagandi ke ni homoj devas kredi ĉiuj en la sama dio, forkuru kiel eble plej for de tiuj, kiuj volas damaĝi la socion, kaj kiam iu diras ke ni devas sekvi ununuran politikan filozofion, forkuru eĉ pli rapide kaj sciu ke tiuj homoj estas plej danĝeraj, ĉar dank' al tiuj zelotoj okazas tio, kio okazis al Gabriela, knabino kun iom bruneta haŭto kaj belega nigra hararo.
Lasu al ni la diversecon, nur tiam la mondo estas riĉa kaj kompleta kiel ĝi devas esti.
4 comments
Jakvo said:
Jakvo said:
La homa moralo, la homa etiko ne estas varo, ne estas iu Coca Cola pri kiu oni propagandu.
Ĉiam mi respektis homojn kiuj kredas en dio, sed mi ne povas havi respekton por tiu kiu faras komercon pri kreaĵo kiu alportas al ili riĉecon aŭ povon. Mi ne bezonas en mia vivo la diojn kreitajn de la homoj povavidaj.
Jakvo said:
bedaŭrinde nek la subtenantoj de eklezio, nek la "komunistoj" kuraĝas konfesi pri la gravaj eraroj kiuj okazis dum la historio en la nomo de ilia propra dioj.
Kion la eklezio faris en la 15-a, 16-a kaj parte en la 17-a jarecnto kaj kio la "komunistoj faris en la 20-a jarcento neniam estas pardonebla. Tamen sen honto oni uzas la samajn sloganojn kaj retorikojn, daŭre buŝŝnuras homojn en la nomo de la sankta afero.
Ciferoj el Ĉinio montras ke la lando kun la plej granda sociala malegaleco estas la "Komunista " Ĉinio. Kial la homoj kiuj nomas sin komunistoj ne purigas tiun neston de malegalecon? Estas facile kritiki aliajn kaj lasi putrigi propran idearon ĉar makas kritiko kaj konstruema dialogo anstataŭ la sloganoj kiuj estas foruzita kaj teda al tiuj kiuj estas pli saĝa ol tiuj kiuj ne kapablas kritiki propran klikon
Jakvo said:
Kial oni faras tion?
Mi donas dolĉan ekzemplon. Mi lernis Esperanton antaŭ 23 jaroj por havi eblon komuniki kun homoj dise en la mondo. Mi estas kontenta ke mi lernis Esperanton, sed vi neniam aŭdas min diri al iu persono: "Vi DEVAS lerni esperanton"! Neniu homo devas ion de mi, krom lasi al mi mian liberecon, bonvolu. Mi ja parolas pri esperanto kaj ĉiuj, kiuj konas min, scias ke mi estas uzanto de Esperanto kaj jes, ĉiu kiu volas havi informon ricevas de mi mian honestan opinion pri Esperanto, kaj jes mi esperas ke poste tiuj homoj prenas paŝon lerni la lingvon por uzi ĝin ĉiun tagon. Mi havas politikan konvinkon, sed neniam ligas min al partipolitiko, ĉar mi ne jam aŭdis pri politika partio kiu volas servi la homojn. Ĉiuj volas havi kiel eble plej multajn sekvantojn. Ĉu por mense manipuli ilin??? Same kun strukturoj kiuj altrudas la ununuran dion.
Dum multaj jaroj mi estis prezidanto de la plej interesa per Esperanto strukturo imagebla. Mi terure malsukcesis en mia tasko ĉar dum la tempo kiam mi estis prezidanto la laborista asocio transformiĝis al politike strukturita maltolerema komunista asocio en kiu nur zelotaj pensantoj povas senti sin feliĉa. For la idealo de la fondintoj, for estas la laborista asocio, restas nur komunista strukturo sen valoro, domaĝe.