Bob rigardis al la ĉielo kaj ĝuis vidi la bluon de la Mediteraneo, fakte de La Provence. La heleco de la aero kiu vokis pentristojn kiel Van Gogh al la regiono.
Estis malvarma por la tempo de la jaro, sed ankaŭ estis terure malvarma kiam li forlasis hejmon en Antverpeno. Neĝis iom en Bruselo kaj en Luxemburgo. Neĝis ankaŭ iom en Metz kaj daŭre kiam li trapasis Dijon. Vespere kiam li haltis en Valence por tranokti, post vojaĝo de 845 kilometrojn, ne plu estis neĝo sed fortega vento kiu preskaŭ forblovis lin el propraj ŝuoj.
Li ne ekzakte sciis kie li nun estis. Iumomente la Peugeot indikis ke li soifas kaj Bob haltis por preni kontraŭ 98,4 € gasoleon. Li faris 1064 kilometrojn por tiu prezo kaj li nepre devos rehejme informiĝi ĉu por tiu prezo li povas vojaĝi per trajno al Mediteraneo?
Bob inspiris tre profunde kaj iris al la aŭto kaj vidis ke ĝi estas griza pro la salo kiun oni ĵetis sur la aŭtovojon kontraŭ glitado sur glacia vojo. Ekologie tio estas granda damaĝo, sed nu ja, uzi aŭton ne estas respekti la naturon. Kion fari? Bob pensis kaj li malfermis la pordon.
“Pardonu sinjoro” diris viro. Bob rigardis kaj vidis mezaĝan viron kiu direktis sin al li. La viro daŭrigis en la franca lingvo. Bob tuj reagis ke li ne komprenas la francan. Fakte, li ja relative komprenas la lingvon kondiĉe ke la parolanto parolas kiel homo kaj ne mitraje pafas vortojn kion tro da francoj faras. Bob uzis la laŭkutiman anglan, kiun li krom la denaska lingvo kaj Esperanto pli bone regas. La viro tuj transiris al la sama angla lingvo kiun li uzas kvazaŭ li estas brito.
“Mi volas demandi al vi, sinjoro, ĉu eble vi veturas direkton Nice? Kaj se jes, ĉu mi povas kunveturi kun vi. Vidu la sinjoro kun kiu mi nun estas kunveturante atingas sian celon kaj mi nepre devas atingi Nice”.
Bob rigardis al la viro kaj diris: Se helpas vin, vi povas kunveturi kun mi ĝis Cannes. Mi jes devos iri al Nice sed unue devas atendi la edzinon, kiu nun laboras ĉe MIPIN. Ne, ne demandu al mi kio estas MIPIN. Simple mi devas esti en Cannes ĉirkaŭ tagmezo poste manĝos en restoracio ‘La Potiniere’ kaj, mi supozas, ĉirkaŭ la 3-a PT mi daŭrigos la vojon al Nice!”
“Cannes kontentigas min - respondis la viro - Atendu momenton, mi prenas miajn pakaĵojn”
Bob jam metis sin en la aŭto kaj ekstartis la motoron. Neniu bruo aŭdeblas ĉar ĝi funkcias en sistemo de elektro motoro, kiu ne malpurigas la aeron. Almenaŭ tion la reklamo pri la aŭto diris al li.
La viro proksimiĝis kun giganta dorsosako kaj normala dorsosako. Normala laŭ normoj de Bob evidente.
Li ordigis la sakojn sur la sego malantaŭ la ŝoforo kaj metis sin apud Bob.
“Eble - diris la viro - vi povas halti proksime al stacidomo kaj tiam mi prenos trajnon al San Remo kiu estas mia fina celo.”
“Neniu problemo - respondis Bob.- Mi scias kie troviĝas la stacidomo de Cannes La Bocca kaj laŭ mia memoro mi devas esti ne tro for de ĝi por esti je mia propra celo.
Jam antaŭ la du viroj atingis la aliron de la aŭtostrado, ili havis viglan konversacion. Por faciligi la legadon mi diras Bob, kiam li parolas kaj Manuel kiam parolas la alia viro.
Bob: De kie vi venas?
Manuel: Santiago de Kubo!
Bob: Ĉuuuuuuu? Mi konas viron kiu loĝas en Santiago de Kubo. Li estas esperantisto. Ĉu vi scias kio estas Esperanto?
Manuel: Jes, artefartita lingvo de iu juda okulisto. Oni ĉiam mencias ĉu ke li estis judo. Ĉu tiu iusence gravas?
Bob: Mi fakte ne scias. Estas kutimo de homoj dividi la homojn ĉu. La kredo, la deveno, la klaso en rondo de marksistoj, de koloro en rondo de rasistoj, ktp, ktp. Kiel vi nomiĝas, se mi povas scii tion.
Manuel: Manuel li respondis. Estas rondo de esperantistoj en mia urbo, mi pensas. Nu ja, mi jam aŭdis pri Esperanto, sed mi parolas 6 lingvojn, do mi ne bezonas Esperanton.
Bob: Kion homoj bezonas? Eble ni eĉ ne bezonas lingvon sed saĝe silenti.
Manuel: Ĉu vi preferas ke mi silentu?
Bob: Tute ne sed jen vidu, la malavantaĝo de lingvo, oni povas diri stultaĵojn.
Ĉu vi vojaĝas aŭ ĉu vi forlasis Kubon pro la sistemo. Pro Fidel eble?
Manuel: La sistemo ne malplaĉas kaj ankaŭ ne Fidel. Eble li estas pli saĝa ol la plej multaj politikistoj en la mondo? Ankaŭ nun la reganto estas Raŭl la frato de Fidel.
Bob: Li akceptas ke oni malliberigu samseksanojn en via lando!
Manuel: Fidel ne estas dio, do li faras erarojn kaj stultaĵojn.
Bob: Kial politikisto volas ordoni kiu fikas kiun kaj kial? Malplaĉas al mi politikistoj.
Manuel: Kion vi solvas per tio? Ankaŭ al mi malplaĉas politikistoj, sed malplaĉas ankaŭ partipolitiko. Kion fari?
Bob: Anarĥio!
Manuel: Naivulo. La demokrata plejmulteco elektas la politikan potencon. Tiam almenaŭ restas minoritato da saĝuloj. Kiam ni havus anarĥion, estas la idiotaro kiu kontraŭas al la saĝeco. Preferinde ni tenu demokration en kiu la idiotaro montras ilian malkapablon kaj la saĝuloj povos kontraŭstari la stultecon. Mi opinias ke tio estas pli bona.
Bob : silentas kaj komprenas ke pensi necesas. Plaĉas al li ke li havas en aŭto la viron el Kubo.
Kio okazos kiam Fidel mortos?
Manuel: Nun, kun Obamo, nenio. Kiam Fidel mortos se Usono havos alian vakeron kiel stultulo Bush aŭ filmaktoron kiel diablo Reagan, ni suferos la diluvon, ĉar la kretenaro de kapitalistaj Kubanoj kiuj forkuris post la revolucio al Usono, certe volas reveni por rehavi tion kio apartenas la la popolo de Kubo.
Ĉu plaĉas al vi kapitalismo?
Bob: Diable ne, ne la kapitalismo de ekspluatado, de subpremo, de malliberigado de ideoj kaj iniciatoj de unuopulo. Ĝi estas eĉ pli terure ol la komunismo de Lenin, Maŭ kaj Pol Pott.
Manuel: Ĉu vi pensas ke ekzistas bona sistemo.
Bob, evidente jes, anarĥio!
Manuel; kio estas por vi anarĥio?
Bob: ordo, interkonsentoj, respekto, akcepto de interkonsentitaj konvencioj. Ne ĉiu povas elekti libervole la flankon de la strato kie oni veturas per la aŭto. Ne gravas al mi ĉu ni veturu dekstre aŭ maldekstre sed prefere ni faru ĉiuj laŭ sama flanko de la strato. Mi scias, estas iom stulta ekzemplo, sed konvencioj devas esti pridiskutataj, prefere kiel eble plej malmultaj.
Manuel; Mi amas vin!
Bob; Ne kisu min aŭ Fidel sendos vin al malliberejon.
Manuel; Mi loĝas nun en San Remo!
Bob; Kial, ĉu tamen vi forkuris pro la “socialismo aŭ morto” de Kubo.
Manuel; Mi ne scias ĉu havas sencon morti por la ideologio, sed mi ja volas batali por defendi ĝin. Socialismo aŭ morto!! Jes la ideon mi subtenas.
Bob; Kio estas socialismo?
Manuel; ridetante, Anarĥio mi pensas. Via anarĥio kiel vi klarigis ĝin. Nek ŝtato, nek nacio, sed homoj inter homoj, kun respekto kaj solidareco al la bono.
Bob; Mi amas vin!
Mi laboris en asocio de Esperanto kie oni propagandas klasbatalon. Kion vi filo de la revolucio pensas pri tio?
Manuel. Mi naskiĝis en 1960, jes estas vere filo de la revolucio, sed homo konsciiĝas nur havante eble 20, eble 30 jaraĝon ĉu? Miaj gepatroj multe diskutis kun amikoj kaj ene de familio pri la revolucio. Pri JFK (John Kennedy) kiu proklamis ke Kubo devas esti bojkotata. Kion la klaso faris kiu estis kontraŭ la bojkoto? Grumbli en marĝeno? Diri ke ili estas kontraŭ la bojkoto? Kio estas la reala agado de tiuj homoj?
Estas facile nomi sin komunisto en landoj kie neniam ekzistis la komunismo kiel ĝi ekzistis en Orienta Eŭropo. Estas facile paroli pri klasoj kaj klasbatalo kiam la ventro ne suferas malsaton. La revolucio ne estas sloganoj, vortoj, sed realaj agadoj. Neniun helpon la homaro havas de salonaj komunistoj.
Mi ofte estis en Orienta Eŭropo, multe parolis kun homoj en Bulgario, Rumanio por nomi la infero la tempon de komunismo.
Bob; mi estis en Bulgario kaj parolis kun homoj tie. Eble mi maltrafis la homojn kiuj estis feliĉaj dum la dikatora reĝimo. Mi estis en Rumanio kaj ploris kiam mi aŭdis la rakontojn de suferantoj de la diktatora reĝimo. Fine mi komencis dubi pri la tuta komunista projekto. Jes tio estas eraro sed la zelotaro ne helpas vin. Ili ne diskutas sed altrudas verojn kiuj ne plaĉas al mi. Mi ne akceptas esti ano de klaso, nek raso, ne religio. Mi estas libera homo, almenaŭ klopodas esti tia.
Manuel; Mi ne estas komunisto, sed socialisto. Ne pro iu revolucio, sed pro edukado. Mi sentas ke ekspluatadi homojn estas malĝusta kaj kiam tion faras iu diktatoro el la tiel nomataj komunistaj landoj aŭ diktatoro el kapitalista lando al mi egalas. Tiu kiu ne celas havi la bonon por la homaro ne povas havi mian subtenon nek aprobon..
Bob; kio estas bono?
Manuel; Respekto, respekto kiu ebligas respekton. Kiam iu profitas de mi, mi ne povas respekti lin, sed mi devas iri kontraŭ la liaj celoj.
Bob; imagu ke mi ne akceptus vin en mia aŭto. Ĉu vi respektus min?
Manuel: Mi ne povus respekti iun kiun mi ne konas. Vi ne donus la eblon al mi interkonatiĝi kaj eble mi pensus: la kara viro timas ke mi estas ŝtelisto kiu volas forpreni liajn havaĵojn. Tion mi komprenas. Idioto G.W Bush kreis la plej grandan diablon kaj liberigis ĝin inter la homoj; Timo! Li indikis kiu estas bona kaj kiu estas malbona kaj tiuj, kiuj havis avantaĝon de tiu truko subtenis tuj G.W.B.
Bush estis malsaĝulo sed “street wise”. Li ne estas gvidanto sed strato batalanto kiu, kiam oni batis lin kulpigis ĉiujn ĉirkaŭ sin.
9/11 estis postsekvo de liaj provokoj kiuj jam trovis sian komenciĝon dum regado de la du diabloj Thatcher/Reagan.
Bob; ĉu vi opinias ke Reagan kaj Thatcher estis malbonuloj?
Manuel; Ĉu vi havas alian opinion?
Bob, mi estis tutan tagon ebria, dum tago de entombigo de Reagan. Almenaŭ unu kiu iris al la infero.
Manuel; Ĉu vi estas feliĉa?
Bob; mi estas tro juna por jam scii. Mi havas nur 67 jarojn. Mi ja scias kio plaĉas al mi. Iom da suno, buterpano, tegmento super la kapo, komforto necesa por esti sana kaj pura. De tempo pluvo por ke mi ne forgesu la belecon de la suno. Libereco de esprimo, de penso, de ebleco vivi.
Manuel; Vi estas kapitalisto!
Bob; kial do?
Manuel; Vi volas esti riĉa. Vi volas havi socialisman socion, ja eble la anarĥion pri kiu vi parolas.
Bob; ĉu riĉa ne signifas ke la homoj, havas amason da mono?
Manuel; La amaso pensas tion jes. Ĉar ili volas aĉeti kion ili ne bezonas. Ili sopiras al la potenco kaj ili pensas ke mono donas potencon.
Bob; Ĉu ne estas tiel?
Manuel; Jes por tiuj kiuj submetigas sin al la potenco. Tiu lasas sin submetigi kiu volas esti submetita. Homoj kiuj volas esti liberaj ne akceptas ke oni submetigu lin.
Bob; kaj la homoj kiuj mortmalsatas aŭ vivas en mizeraj landoj?
Manuel; revolucio, laborista lukto fontas ĉiam el mizero, el malakcepto plu estis submetita. Revolucio eblas en landoj kie la homoj ne plu povas perdi ion krom la propra vivo. Do oni liberigu sin antaŭ mortmalsato kaj ne post la morto.
Bob; socialismo aŭ morto do?
Manuel; Socialismo aŭ morto. Jes!
Bob; kion vi faras por vivteni vin?
Manuel; mi kantas.
Bob; kion vi kantas?
Manuel; kion mia voĉo kapablas.
Kaj Manuel komencis kanti “Silencio”.
Bob; Ne kantu tion aŭ mi komencos plori. Ĉu vi konas “Buena Vista Social Club”.
Manuel; He halo, mi estas kubano. Ĉu pastroj fikas junajn knabojn do?
Bob; la katolikoj havas novan papon. Maljuna viro el Argentinio.
Manuel; Ĉu vi estas katoliko?
Bob; mi klopodas vivi kiel libera homo, kun libera spirito. Malplaĉas al mi sloganoj, demagogoj, partioj, eklezioj kaj ĉiuj strukturoj kiuj klopodas altrudi al homoj pensojn kaj devigojn.
Manuel; rigardu ĉu tio estas indiko pri stacidomo?
Bob eniris strateton mallarĝan en kiu je fino troviĝas la stacidomo de Cannes la Bocca.
Manuel rigardis al Bob kaj diris; Jen Bob, jen.
Bob; ĉu mi povas doni kison al vi?
Manuel; Lange?
Bob; ni ne provoku Fidel. Ne, en mia kulturo estas normala ke oni kisas dum adiaŭo. Precipe kiam rilatas amikojn.
Manuel; Ĉu ni estas amikoj?
Bob; Jes por ĉiam. Certe ni neniam plu renkontiĝos kaj mi scias ke ne havas sencon interŝanĝi adresojn ktp, ktp. Ni ne skribos. Sed ni estos amikoj por ĉiam. Vi restas en mia memoro, ĝis mi mortos.
Manuel. Kisu min.
Kaj Bob kisis lin du foje sur la vangoj kiel li faras ĉe tiuj kiujn li amas kiel oni amas amikojn.
Estu feliĉa diris Manuel kaj li prenis siajn pakaĵojn, fermis la pordon de la aŭto kaj malrapide li iris al enirejo de stacidomo de Cannes La Bocca.
Bob stiris la aŭton ree al direkto de la granda vojo. Vidis liberan lokon por parki la aŭton. Parkis ĝin kaj elŝaltis la motoron.
Kiel stranga la mondo estas, pensis Bob.
Duonan horon poste li forveturis por alveni je tagmezo ĉe La Potiniere, la restoracio en Cannes, kie atendis lin la edzino.
Postnoto: Silencio estas kanto de
Ibrahim Ferrer & Omara Portuondo, ambaŭ anoj de Buena Vista Social Club.
3 comments
Ivar said:
Jakvo said:
Jakvo said: