Jen mi sidas en flughaveno de Edinburgo, atendante momenton ke mi povas havi miajn paperojn kiu permesas iri al avidilo kiu portas min al Londona flughaveno, kie laŭ promesoj de la vojaĝagentejo, atendos al mi, alian feran birdon kiu zorgos ke mi atingos Bruselon, por post trajna veturado, re esti en la plej karaj el ĉiuj karaj urboj, mia Antverpeno kie mi povas paroli tiun strangan antverpanan dialekton.
Dum 3 tagoj mi partoprenis la mirinde bone organizitan kongreson de la britoj kaj skotaj samideanoj. Kia stranga sento en fingroj kiam mi tajpas samideanoj.
Dum la 22 jaroj kiel uzanto de Esperanto, kaj por la unua fojo en tiu verda vivo, mi partoprenis kongreson kiel libera birdo. Rolon kiujn la dioj eltrovis por mi kaj kiu montriĝas plej plaĉas al mi.
Neniu personon venis al mi por plendi, kritiki, ĝemenadi pri iu fuŝo. Pri lingvo kiun mi ne rajtas uzi ĉar mi reprezentas iun asocion nek klubon. Mi reprezentas nur min, Jakvo la viro, kiu laŭ diro de brita esperantisto, lasas ridi la homojn. Fine mi atingis la celon plej karan, mi estas la klaŭno kiu donas bonan senton al homoj. Neniu pezan diskuton, neniu gravan parolon, mi devis fari krom nur esti mi.
Homoj metis sin ĉe la tablo kie mi sidis kaj alparolis min, afable, ĝentile, respektplene kiel la britoj kutime estas.
Dum prelegoj de elokventuloj kiel Istvan Ertl kaj la fulrapide parolanto Martin Minic, mi sidis, povis se mi volis dormeti, aŭ serĉi pere de naztruo al la cerbo, kiu certe devas esti ie en loko de mia kapo. Kun admirio mi gapis al Istvan kaj ĵaluzis pri lia kapablo kapti la atenton de la aŭskultantaro.Li instruis nin, la ordinaruloj, pri la agadoj en la Eŭropa Unuo, mildigis dum parolo la perdon da mono en - el la poŝo de la Eŭropaj civitanoj, kaj pli de tiuj nepre scinidaĵoj, kiu donas al EŬ pli homan vizaĝon.
Martin, siaflanke parolis pri la nananismo. Ege atente mi devis aŭskultu por povu kompreni la mitrajlajn vortpafadojn de la juna viro, kiu ne jam lernis ke prelego devas esti komprenebla ankaŭ por homoj kiuj jam pasis 60an naskiĝtagon. Parolu malpli rapide, klara dum parolo kaj vi pli kaptas atenton de la homoj kiuj nun nur klopodis elturniĝi el la amaso da vortoj kiuj fulmis en oreloj kaj perdiĝis inter zuamdoj kaj aliaj sonoj pri kiu kelkaj suferas. Estas konsilo, certe ne riproĉo,
Vizito al urbo okazis grupe kaj la cicerono, ankaŭ juna viro faris tion tiel lerta kaj kapabla, ke tuj mi prenis BlackBerry, mian poŝtelefonon por retmesaĝi al hejmo, ke nepre ni devas konsideri pri vizito de la centra urbo de Skotlando. Li rakontis kiel la dolĉaj skotoj batalis kontraŭ malĝusto dum la historio de la lando. Pri krimuloj kaj alia rapajlo kiuj endanĝerigis la urban loĝantaron kaj fine estis punata per malliberigo aŭ per pendumigo, ĝis morto sekvas.
Pere de komuna gapado, ni lernis kie oni metis unuan frazon de la verkoj kiuj rilatas la knabo Harry Potter. Li permesis, fakte ebligis ke ni povis foti la lernejon kie Harry studis kaj evidente ni ĉiuj mirigis pri kastelo kiu estas konstruita sur grandega roko kiu malebligis al la malamiko eniron.
Ĉu eblas havi pli belan komencon de la tago ol per promenado kun Garvan McKay en la bela parko kiu centras en Edinburgo? Kia bela viro li estas, kun kiu diskuto estas gustamata kiel plej bela kaj riĉa bankedo.
Por plene dorloti cerbon, necesis nur prelego de la majstro Paŭlo Gubbins. Estis kvazaŭ frandaĝo kiu fandiĝas en cerbo.
Agrabla ero en programo estis amuza kvizo lerte gvidata de Rolf Fantom, ido el la fama Esperanta familio. La ludantoj en la kvizo esti Istvan Ertl, Martin Minic en teamo 1 kaj la nemalhavebla kaj klera Grazina Opulskie kiu kuraĝis esti en skipo kun Jakvo. La ideo malantaŭ la kvizo ne estas testi la gimnastikan lertecon rilate scienco kaj scio, sed kapablo amuziĝi aŭskultantaro kiu parte rajtas interveni kaj helpi.
Plej altan poentoj havis Martin kaj la aliaj tri kontentis por dividi la duan lokon.
Inter prelegoj kaj promenadoj, la partoprenantoj esti dorlotata per kafo, teo kaj kuko kaj por festi fini la kongreson antaŭvidiĝis banketo al kiu multaj enskribiĝis.
La etoso estis bona, kaj la manĝo bongusta.
Homoj kiuj devas havi flugon al Londono, devas surviĉigi. Do kara leganto, mi iras nun kaj dum vojo mi cerbumas kaj pensas, torturas grizan amason en kapo por trovi iun kritikon kiun mi povas ĵeti en vizaĝon de amiko Ed Robbertson kaj Tim Owen. Kritiko al organizado de kongreso.
Jes, mi trovas kritikan eron. Kial neniam pluvas en Skotlando? Jam duan fojon mi estas en la verda lando kaj ĉiam pluvo mankas.
Ĝis kaj dankon, mi pensas ke mi iĝis Esperantisto dum ĉi tiu kongreso.
3 comments
Jakvo said:
Dum mia vivo (kiel Flandro) mi estis tiel multe sub influo de la imperiisma lingvo el la sudo ke mi jam komencas uzi vortojn el tiu lingvo :-)
Mi nepre devas mallerni tion :-)
MIKELO (Michel Derey… said:
Ĉion plej bonan mi tutkore deziras al vi : feliĉan novan jaron!
Jakvo said: