Loading
El mesaĝoj
Jam dum jaroj, mi havas tre viglan rilaton kun homoj kiuj plaĉas al mi. Tio estas por mi la granda avantaĵo de interreto. Ne estas granda grupo da homoj, sed ĉiuj tre karaj. Dum diskuto oni ne kalkulas ĉu la vortoj kaj pensoj apartenas al la progresema maldekstra pensmaniero aŭ iom glitas sur la rejloj de la vivo.
Mi dividas kun vi pensoj kaj volonte mi legos viajn opiniojn pri kion mi diras.
La vortoj ne estas orakla vero, mi ne estas zelota stalinisto, nek apartenas al iu politika grupo. Mi klopodas esti kaj vivi kiel anarkiisto, sen ke mi vestas min mizera aŭ agresema ĉar por mi anarkiismo rilatas pri memedukado, kaj sopiro al scii kaj klerigi.

Kapitalismo nun maldungas laboristojn ĝis ili ne plu havas produkton kaj tiam plendas ke vendado ne funkcias - pro manko de produkto.

Estas ege bizara tempo nun, fakte interesa. Mi ĉiam esperis diskuti pri tio en SAT sed vi scias ke tio ne eblas. Nur komunistoj havas rajton diri ion :-(

SAT: "vi rajtas esti sat-ano eĉ se vi kredas alimaniere, tiel longe kiel vi akceptas mokojn, ridojn kaj maltoleremon"

Bedaŭrinde neniu ĝis nun pensis aŭ konstruis socion en kiu neniu estas la ĉefo :-)

Homoj ne volas tropensi. Ili volas iun kiu diras al ili kion fari. Tiel, ili ne devas pensi.

Kiam mi estis juna, mi ĉiun tagon dum paŭzo iris promenadi kun maljuna kolego. Li preskaŭ ĉiun tagon diris saman frazon al mi : "Schramme (li eraras pri mia nomo kiu estas simple Schram) estas viaj propraj pedikoj kiuj mordas pli forte." Kaj mi preskaŭ ĉiun tagon pensas pri li, ĉar la plej granda malamiko de la laborista batalo estas ĝuste la laboristo kaj la plej granda kontraŭanto de virina libereco estas ĝuste la virinoj. Kaj pro tio la mondo restas funkcii. Mi pensas ke; se ekzistus monda solidareco (kiu neniam eblas) la vivo ne plu havos sencon kaj estos enua.

TAMEN nepre necesas pli da honesteco en la mondo, urĝe kaj nepre.

Ekzistas landoj pri kie oni povus pensi ke homoj ŝategas esti regataj. Legu Tolstoy kaj komprenu ke tuta popolo suferegis de regado de sistemo kiu permesis neniun liberecon al la popolo. Revolucio solvis nur ke la vizaĝo de la diktatoro estas malsama, sed eble pli kruela en agadoj kaj forpreno de libereco? Ĉu ekzistas popoloj kiuj ŝategas esti subpremataj? Alia popolo liberigas sin de la “komunismo” kaj tuj ĵetas sin tiam sur tero por papoj kaj kardinaloj anstataŭ mem pensi kaj liberigi sin de tiu dogmemaj karnavaloj.

Kredu en iu dio; mi neniam kontraŭas tion, sed ne igu de kredo iun teatron kaj donu al mi liberecon ne kredi en iu dio.

Laŭ mi homoj bezonas iun formon de konkurenco. Estas ankaŭ pro tio ke “Komunismo” (aŭ tiel nomata) malsukcesas. Homoj, kaj mi pensas ke tio estas denaska eco volas esti unikaj eĉ en ne-unikeco. Ankaŭ la hipioj kaj poste la "punk" uloj kun stranga hararo kaj desegnoj kaj pingloj sur vizaĝo fajfis laŭdire pri modo kaj beleco, sed ili volis esti unikaj. En “komunistaj landoj” ĉiuj devis aspekti samaj; memoru la uniformojn en Ĉinio kaj la senkoloreco en aliaj komunistaj landoj. Oni klopodis forpreni de la homoj la unikecon kaj eblon entrepreni. Oni devigis homojn pensi kolektive. Kvazaŭ homoj estas brutaro kiu devas esti dresita laŭ la deziro de la dresisto.

Homoj volas esti unikaj kaj sen iom da konkurenco tio ne plu eblas. Monda solidareco povas iĝi la uniformo de enuo. Homoj perdus la emon esti entreprenemaj, ĉar ne ekzistus konkurenco.

Ĉu eblas havi mondan solidarecon kaj samtempe teni sendependan spiriton?

Niaj emocioj kaj sentoj dependas de malperfekteco. Perfekta mondo estus mortiga pro enuo.

Estas diferenco inter la dekomenca kapitalisma ideo kaj la kapitalismo de Thatcher/Reagan. Iliaj agadoj estis la katastrofo de la 20-a jarcento por la laboristoj.

Oni povas fari pri ĉio ion bonan kaj/aŭ malbonan. Dependas de la vortoj kiujn oni uzas kaj la fanatikismo de la persono kiu parolas.

Ofte homoj konfuzas konkuremon kun avideco.

Konkuremo povas facile gliti en avidan konduton.

Homoj tro ofte volas havi ĉion, ankaŭ tion kio apartenas al aliaj.

Konkuremo estas parto de la vivo kaj neniam povas iĝi celo de la vivo. Tio estas pri kio kapitalismo senreliĝis. Konkuremo devas esti iu sana parto de laboro kaj vivo. Kruda kapitalismo kiu metas laboristojn unu kontraŭ alian estas same kruela kiel la Stachanovismo kiu populariĝis en la USSR. Stachanov iĝis la normo, ankaŭ por la malfortuloj. Estis sistemo kiu krudigis poste la kapitalismon.

Kiam konkuremo iĝas deviga afero de la labordonantoj kaj estroj (?) ni tuj malligu nin de konkuremo. Konkuremo devas esti kiel sporto, montri kapablojn ne por detrui la ŝancojn kaj oportunojn de alia, sed por plibonigi proprajn konojn kaj spertojn.

Homo kiu ne sukcesas esti kontenta ankaŭ neniam povas esti konkurema, ĉar li ne volas plibonigi sin sed detrui aliajn.



3 comments

Jakvo said:

Dankon por la respondo Jadranka. Dum l ajaroj mi pli kaj pli malŝategas homojn kiuj havas fiksajn ideojn, ofte papagas nur la sloganojn de la politika partio al kiu ili apartenas. Tamen la socio iĝis tro kompliki por solvi problemojn per sloganoj. Oni devas fari liberajn diskutojn ne kun celo havi la veron, kiu iu ajn n eekzistas, sed por kompari ideojn kun aliaj homoj kun alia starpunkto. Evidente ni evitu ekstremismo de ekstremdekstro, sed same de ekstrem maldekstre kiu fine estas same danĝera. Fari demandojn estas pli saĝe ol doni respondojn. Por mi neniu estas tiel grava kaj interesa ol homoj kaj iliaj konduto en socio.
12 years ago ( translate )

Jakvo said:

Kara Kreŝo, tio estas la dubo kaj zorgo el vivo, ĉu mi ĉiun tagon povas rigardi al propra vizaĝo en spegulo. Ĉu kion mi faras estas ĝuta kaj honesta?
Dum pluraj monatoj mi komencis timi ke mi perdis tempon en SAT. Nun mi scias, kaj vi scias ke mi multe lernis dum tiuj jaroj. Do mi irgaras al tiu periodo kiel pozitiva parto en edukado. Grave estis ke mi sciis kiam la vojo finiĝis kaj ke estas tempo por trovi pli progreseman evolueman vojon ol kion SAT donas.
12 years ago ( translate )

Jakvo said:

Pardonu malfrua respondo Anĉjo, sed nu mi ne regas la francan pro politika kialo kiu makulas Belgion. Estas longa rakonto al si mem. Mi povas legi la francan kaj paroli sen iu akcento, sed mi ne povas diri ke mi komprenas la lingvon. Fakte la lingvo mem ne malplaĉas sed la maniero kiel multaj homoj parolas ĝin. Eble estas el francio ke venas tiun aĉan kutimon riproĉi homojn ke oni ne bone regas lingvon.

Kiam mi parolas en Kolonjo la germanan la homoj aprezas tion. Kiam mi en Londono parolas la anglan la homoj ege aprezas tion, sed nur klopodu elturniĝi en la franca en Francio. Estas kiel fari memmortigon. Oni tuj komencas korekti vin, plendi ke vi perfortas gratikon ktp, ktp. Do kial paroli lingvon kiu nur restas agrabla por franclingvanoj. Kial vi pensas ke la angla estas sukceso? Pro la facileĉo :-) Ne simple ĉar kie ajn vi venas, ĉu en Skotlando, Britio , Usono kaj oni parolas la anglan ĉiuj kontentas ke vi faras la penon. Mi NENIAM spertis tion en Francio kaj do parolas la anglan en Francio :-)
12 years ago ( translate )