La 1-an de februaro, mia amiko Bob prenis aviadilon al Novjorko por viziti la urbon kaj ankaŭ por paroli kun la homoj de la okupada movado, kiuj, sur sojlo de Wallstreet, protestas kontraŭ maljusto.
Bob ne vere ŝatas vojaĝi. Ĉiam okazas tiuj bagateloj kiuj malagrabligas la vojaĝon, ĉiam estas iu, kiu ĝenas la bonan progreson de la vojaĝo.Li devis havi flugon al Novjorko je la 10a kaj li vidis ke, ĉiun necesan informon li havas ĉe giĉeto 9. Do ek! en si mem Bob faris la sonon per kiu ŝafoj en grupo sekvas la ŝafgvidanton kiu povas direkti ĝin ĉien, kien li volas. Eĉ rekte al buĉejo.
Ne estis malagrable en la vico, ĉar tuj Bob jam parolis kun viro kiu kontrolis fotilon kaj hazarde estas sama aparato kiel tiu, kiun Bob kunportas. Bob jam tuj sentis sin samklasano, la klaso de uzantoj de Nikon-fotilo. Apenaŭ li staris 45 minutojn en vico kiam jam li povas iri al la virino kiu tuj kaj rapide direktos lin al ĉielo per fera birdo Boeing 777.
En flughaveno de Bruselo li esploris en kiu vico li devis meti sin por ke li ŝafe sekvu la fluon al helpantino kiu diros per kiu koridoro li devos trairi al kiu atendejo por preni aviadilon. Nu ja, preni aviadilon estas relativa diro, evidente. Estas inverse -- estas la aviadilo kiu prenas la pasaĝerojn en sia granda stomako.
"Pardonu min, sinjoro Bob, sed mi ne havas vian nomon sur la listo de vojaĝantoj!" Estis surprizo por Bob, ĉar hieraŭ li mem registris sin per komputilo kaj li eĉ elektis el ĉiuj, la plej bonan lokon.
"Ho, sed sinjoro Bob, vi ne iros al Novjorko, sed al Newark! Liberty!” "Jes”, respondis Bob. “Newark, unu el la pluraj flughavenoj de Novjorko!"
"Vi devas iri al vico 4 kaj tie vi povas enskribiĝi por flugo al Newark-Liberty; mi bedaŭras ke vi perdis valoran tempon!"
Laŭ Bob, estis ege agrable scii ke la bela virino kredas ke li havas valoran tempon. Certe ŝi ne sciis ke ankaŭ en vico povas okazi agrablaj momentoj, kaj ŝi ne sciis ke Bob havis ege interesan diskuton pri fotografado kun la viro kun la Nikona fotilo, la sam-Nikon-klasano.
En viĉo 4 Bob komencis konversacion kun virino iom juna. Ŝi konfirmis ke ŝi iras al Newark-Liberty kaj Bob diris al ŝi ke li erare estis en vico 9 al Novjorko.
La virino faris ion per vizaĝo kiu ŝajnis al li iu formo de esprimo kiu signifas idioton! Do Bob tuj klopodis savi la aferon per diskuto pri la krizo! Ĉiu duonidioto nun ŝategas diskuti pri la krizo. Ne ke Bob havas ĝenon pri la krizo. Li emeritiĝis, ricevis skandale malaltan salajron de la belga ŝtato, sed plendi kaj ĝemenadi ne helpas. Eĉ pli, tiuj kiuj plendas havas duoblan problemon; ili daŭre havas malaltan enspezon kaj krome, tiu plendado ne alportas feliĉon.
Ek li staris antaŭ viro kiu petis al Bob montri sian pasporton. Fiere Bob donis al la viro la tute novan pasporton, kiun li devis aĉeti de la belga ŝtato por ke li povu vojaĝi al Usono. Vere estas hilara afero pri kiu Bob multe amuziĝis. Li iris de libera, demokrata lando, Belgio al alia libera demokrata lando, Usono, kaj tamen li devis elspezi monon, perditan monon, por havi pasporton en kiu troviĝas foto de Bob kvazaŭ ĝi estis fotita de iu gardisto en prizono. Pli aĉa foto de Bob ne ekzistas, sed nu la oficialaj instancoj de Belgio estis ege kontentaj pri la foto, do kial Bob plendu?
“Ĉu mi povas atentigi vin pri sekura regularo?” demandis la viro. "Tute ne necesas” - respondis Bob - “mi laboris tutan vivon en diamantmedio kaj bone scias kiuj estas krimuloj kaj ke ili ĉiam havas eskapvojon por ke iu ne-korupta policisto ne klopodu ĝeni ilin”.
"Pardonon, sinjoro Bob, sed rilatas pri serioza afero, do aŭskultu bone!"
Montriĝis klare ke la viro de la flugkompanio ne sciis pri la spertoj kiujn Bob havis kun krimuloj. 40 jarojn li laboris kiel diamantprilaboristo kaj li spertis ĉiujn formojn de krimoj, de la flanko de la estroj, kiuj estis la plej teruraj, de flanko de la sindikato, kiu protektas nur proprajn favorojn kaj ne la zorgojn de la proletaro, kaj de laboristoj inter si kiuj, kiam necesas, ne hezitas perforti la rajtojn de alia laboristo.
“Ĉu vi kunportas ion, kio povas esti uzata kiel armilo?" demandis la viron. Bob profunde pensis. Fakte li ŝajnigis ke li profunde pensis, por tiel kontentigi la viron kiu faris komplete idiotan demandon. “Ĉu vi konas tiujn svisajn tranĉilojn de Victorinox?” La viro kapjesis. “Nu” - daŭrigis Bob - “mi ĉiam kunportas unu en mia poŝo. La modelon Tomo, sed mi dubas ĉu tio estas vivdanĝera armilo.” “Vidu, sinjoro Bob, se vi kunportas tranĉilon, mi garantias vin ke la policistoj ĉe kontrolo konfiskos ĝin. Ne diru ke mi ne avertis vin!”
Bob certe ne havis intencon fari ion kio ne plaĉus al la policistoj kiuj vere faras ĉion por ĥaosigi la bonan funkciadon de la flughaveno. Tro longe Bob laboris en medio kie homoj suspektas aliajn, malfidas propran ombron. Tiel estas en medio de krimuloj kiuj pensas plejofte nur pri gajno kaj ne pri homoj.
La viro sendis Bob al virino kiu laŭdis Bob ĉar li jam plenigis ĉiujn dokumentojn necesajn por povu iri al Usono. Nur ŝi donis pli bonan sidlokon al Bob ĉar ŝi konstatis ke la loko kie li sidus ne estas agrabla loko.
Bob kore dankis la virinon kaj iris al elirejo B kie devas atendi lin aviadilo al Usono. Unue, li devis trapasi alian kontrolon. Ĉu li kunportis likvaĵojn, ĉu bombojn aŭ armilojn? Estis la frenezaj demandoj de gardistoj. Bob iom bedaŭris ke post tempo de militservo li forĵetis la libreton kiun li ricevis post tiu tempo en kiu skribiĝis kiel malbona soldato li ja estis. Li, laŭ tiu dokumento, ne kapablis obei eĉ plej simplan ordonon, primokis la superulojn (evidente ili nomis sin superuloj, sed Bob neniam komprenis kial li devus akcepti tion) kaj li rifuzis porti armilojn, fakte rifuzis pafi per pafilo, ĉar li ne vidis kialon pafi al alia homo kiun li ne konas kaj kiam oni konas iun, oni prefere dialogu.
Eĉ zono el pantalono Bob devis forigi kaj li staris tie atendante kiel krimulo antaŭ pordo de karcero.
Fine li trapasis ĉiujn malagrablaĵojn kaj atingis la lokon kie li povas enŝipiĝi [ĉu oni enŝipiĝas en aviadilon?]
La vojaĝo okazis sen eĉ plej eta problemo. Bob havis seĝon kiu kongruis kun la promesoj de la virino kiu donis al li belan lokon. Li povis eĉ streĉi/malstreĉi la gambojn. La manĝo estis bona kaj laŭ kutimo Bob trinkis nur ŝpruc-akvon dum flugo. Li spektis 3 filmojn kaj rapide pasigis la preskaŭ 8 horojn pli proksima al la dioj kaj anĝeloj.
La suno frapis siajn radiojn tra la grandaj fenestroj de la akceptohalo de Newark flughaveno, la bluo de la ĉielo kriis; “Venu eksteren!” kaj tio ja estis la plano kiun Bob havis en kapo.
Brunhaŭta granda virino en blua uniformo diris per laŭta sed ne malĝentila voĉo, kien Bob devas iri. Li preterpasis ŝin kun granda singardo ĉar la virino - opiniis Bob - povis per unu piedbato mortigi virbovon, tiel forte ŝi aspektas. Tamen ŝi ridetis al Bob kaj montris per mano la vojon.
Zigzage Bob sekvis la vojon kiu direktas al policisto kiu sidis en vitra kaĝo. Per kutima afableco, Bob salutis la viron per; “Saluton, kiel vi fartas hodiaŭ?” Montriĝis ke la viro fartas nenion ĉar lia respondo estis, “Pasporton!”
Bob plej ĝentile transdonis la pasporton kun la malbela foto, kaj li sentis etan ĝenon ke li tamen ne petis pli belan foton sur la pasporto.
“Kvar fingrojn de dekstra mano sur ĉi tiu loko!” diris la policisto kiu eble havis kverelojn kun bopatrino. Ho jes, Bob scias kiom da problemoj oni povas havi kun bopatrino kaj tuj decidis ke li estu eĉ pli afabla al la kompatinda viro.
“Polekson de dekstra mano nun! Fingrojn de maldekstra mano, kaj nun polekson de maldekstra mano!”
“Mi nur vizitas la landon” - diris Bob - “mi tute ne estas krimulo, ĉar vidu en Belgio ni havas proprajn malliberejojn kaj pardonu min, mi ne venas por viziti Guantanamo-n”.
Tiam la policisto prenis foton de la vizaĝo de Bob. La policisto ja diris tion: “Foton!”
“Ba, ba”, diris Bob, “kial necesas, vi jam havas malbelan foton de mi, kial vi ne avertas pli frue por ke mi ridetu iom. Vere mi aspektas pli bela kiam mi ridetas! Kial necesas foto pli?”
“Ĉu vi neniam aŭdis pri 9/11”, diris la policisto kiu vere suferis pri kvereloj kun bopatrino, tio estas afero certa.
Bob, afabla kiel li estis, volis iom helpi la policiston kaj respondis: “ Jes kara, vidu mi estis en Usono en 1970 kiam oni konstruis la turojn, kaj mi estis ankaŭ en Novjorko monaton post la atenco, sed tio ne pravigas la foton kaj kredu min, malplaĉas ke oni neatendite prenas foton en kiu mi ne ridetas! Vidu, kara amiko policisto, mi scias pri 9/11, sed eble vi ne scias, sed mi venas el Belgio kaj ni suferis du mondmilitojn, sed ni ne prenas fotojn de afablaj homoj kiuj vizitas nian landon. Mortis milionoj da homoj dum tiuj militoj. Jes ankaŭ junaj usonanoj. Certe vi lernis en lernejo pri tiu katastrofo?”
Tiam ĉio okazis ege rapide. La policisto kriis ion kaj tuj venis du grandegaj brunhaŭtaj viroj - eble fratoj de la komenca virino - kiu prenis Bob ĉe brakoj kaj trenegis Bob al malgranda ofico tute blanka. Rapide Bob esploris ĉu neniu sango makulas la murojn ĉar li jam komprenis ke la afero iras malĝustan direkton.
“Senvestigu vin”, diris unu el la fratoj de la afabla virino kiu montris al li la vojon.
“Guantanamo proksimiĝas”, pensis Bob, kaj li obee komencis senvestiĝi. La du fratoj komencis esplori la vestaĵojn de Bob. Feliĉe, li surmetis puran t-ĉemizon kaj kalsonon. Nu, li ĉiun tagon faras tion, sed kutime neniu persono vidas lin en subvestaĵo.
La fratoj diris nenion sed tiel priserĉis liajn vestaĵojn kvazaŭ ili estas du sciuroj kiuj serĉas manĝon en Central park.
Fine, ili metis la vestaĵojn sur tablon kaj antaŭ Bob povis preni ilin - estis iom frida en la loko - unu el la du fratoj komencis palpeti lian korpon. Li devis streĉi la brakojn, tiam devis malfermi krurojn kaj ne vere plaĉis, ke tiu viro venis tiel proksime al lia sonorilejo.
Timo premis la koron de Bob ĉar jam li atentis ke ili esplorus lian anuson por --- Nu, kion tiuj uloj fakte serĉis? Ĉu li demandu? Momento de saĝeco trafis Bob kaj li tenis lipojn fermitajn. Certe li ne plu rakontu pri la du mondmilitoj en Belgio ĉar, tion li suspektis, estis la komenciĝo de la nuna merdo.
“Vi povas iri nun”, diris la plej granda el la du. Kontraŭ lia natura afableco, Bob ne dankis ilin sed prenis fotilon kaj tekon kaj malaperis el la malbenita loko.
“Ĉu vi bezonas taksion?” Belaspekta viro demandis tion al Bob, kiu jesis. La viro prenis la valizon de Bob kaj iris ekstere al belega granda limuzino.
Montriĝis ke la viro estis germandevena kaj loĝis en Usono ek de sia 8-a jaraĝo. La veturado al Nov Jorko iris sen problemoj kaj post duonan horon la aŭto haltis ĉe angulo de 45-a strato kaj Madison kie troviĝas la hotelo.
En la ĉambro li decidis preni duŝon ĉar la okazaĵo en flughaveno kaŭzis ke lia korpoodoro ne estis plaĉa. Li malfermis valizon kaj trovis en ĝi paperon sur kiu skribiĝis ke la doganoj de Usono traserĉis lian valizon. Kia lertaj homoj ili estis. La sekurkodo de la valizo ne malebligis ilin malfermi la valizon.
Bob forskuis la senton ke li estas krimulo kiu zorge devas esti kontrolata, surmetis puran vestaĵon kaj iris al ekstere kie li fine povis ĝui la sunon de Usono.
“Kia stranga mondo”, pensis Bob kaj li prenis unuan foton de Nov Jorko kaj direktis sin al Central Park kie proksime troviĝas la plej granda Mac vendejo de la mondo.
Ĉi tiu skandalo kiu trafis Bob ne estas unikaĵo. Ĝi nun povas okazi en ĉiu flughaveno ie ajn. La politikistoj ĉie en la mondo scias kiel ili devas krei timon inter la popolo. Regi kaj fortimigi homojn donas al la politika demagogio senton de potenco, mi supozas?
3 comments
Jakvo said:
Mi ja lernis ke, kiam oni volas doni al homoj senton de sekureco, oni nepre ne timigu ilin kaj tion estas kion oni nun faras. Donu trankvilon al homoj, ne senton de agreso.
Jakvo said:
Jakvo said:
Oni devas esti singarda por ĉio kaj ĉiu, sed risko estas parto de la vivo. Ni ne agadu idiota, sed certe ne kiel timema kuniklo.
Dum mi alaboro en Diamantmedio mi vidis kiel kreskis la "sekureco" kaj samtempe kreskis la krimaĵoj de tiuj kiuj disvastigis timon.