7 jarojn li havis kaj ĝis tiu aĝo li ne ĉiam estis same feliĉa kiel aliaj knaboj de tiu aĝo. Nu malfeliĉa li ankaŭ ne estis sed nur, la vivo estis komplika kaj li komprenis nenion pri ĝi.
Fratinon li havis, sed ŝi ĉiam estris lin kaj kiam li ne obeis ŝiajn ordonojn ŝi batis lin severe kaj tio estis malplaĉa sperto. Ankaŭ fraton li havis, fratino havis du jarojn pli ol li kaj frato kvin jarojn malpli. Frato estis tro postulema kaj patrino tro ofte kriis ke li devas zorgi pri la kompatinda frato. Kompatinda, li nur ploris kaj ĝemis kaj postulis tutan atenton de patrino kaj avino.
Jes avino, ŝi estis anĝelo. Maljuna virino, nu ja tio oftas ĉu ne ke avinoj estas maljunaj kaj ankaŭ ĉe nia knabo. Avino parolis strangan lingvon kiun li ne ĉiam bone komprenis. Ŝi longe loĝis en alia lando kie oni ankaŭ uzas alian lingvon, sed krom tio li amegis la avinon. Ĉiam kiam patro batis lin aŭ patrino kriis, ŝi prenis lin por protekti lin kontraŭ la malbona mondo kiel li spertis ĝin dum tiuj momentoj.
Nia knabo havis iom strangan kutimon. Longe li pensis ke estas iu difekto ĉar montriĝis ke la amikoj en lernejo ne tiel multe okupiĝis pri tio. Li ĉiam pensis. Neniam li sukcesis haltigi la pensadon. Estis kvazaŭ muelilo regis lian cerbon, pensi, pensi, pensi. Pro tiu penso difekto li klopodis mildigi malbonajn pensojn per fantaziadoj. Ofte li iris per sia ĉevalo al batalkampo por savi belulinojn kiuj estis en danĝero aŭ li partoprenis militon. Ho ne, neniam por mortpafi aliajn homojn, kiujn li iel ajn ne konas, sed por negoci, por diskuti kun malamiko por ke paco revenu. Ĉio kio pasis liajn okulojn povis esti komenciĝo de nova fantazio.
Kiam pasis preter li, revenante de la kampo, la kamparano kun la forta brabanta ĉevalo kiu tiras ĉaron, la knabo tuj fantaziis ke li mem laboros, kiam li plenkreskos iam, sur kampo. Nu tiuj pensoj ne estis malagrablaj, sed problemo estis, ke kiam li fantaziis pri aferoj, li ankaŭ sentis la suferojn kiuj alportis certaj laboroj.
Najbaro de la knabo estis dokisto kiu dum la tuta tago devis pene labori ĉe haveno. Li portis pezajn sakojn en ĝi manĝo por homoj aŭ eble por malriĉaj infanoj el Afriko, kiuj laŭ la instruisto de la lernejo preskaŭ ĉiuj mortmalsatas. Kaŭzo de tio, diris la instruisto, estas ĉar ili ne kredas pri la bona infano Jesuo, la filo de dio. Sed nu ni ne parolu nun pri infanoj kiuj malsatis aŭ mortis pro malsato ĉar tiam la knabo tro suferis kaj sentis la dolorojn de la infanoj kiuj suferegis pro manko da manĝo, same kiel li sentis la doloron en la dorso de la dokistoj.
Li bone memoris pri la tempo kiam li estis en infanĝardeno. Nu ja, infanĝardeno estis nur nomo kiun oni donis al ĝi ĉar neniu ĝardeno videblas. La infanĝardeno apartenis al abatinoj kiujn oni devis alparoli per la titolo fratino. Vere embarase estis ke ili ne estis fratinoj, eĉ ne familianoj. Multajn jarojn poste li aŭdis pri aliaj landoj, kie la homoj devis alparoli alian homon per "kamarado" ankaŭ kiam ili estas malamikoj. Imagu vi estas en interna milito aŭ alia revolucio kiu nur servas la riĉulojn kiuj lerte sukcesas manipuli homojn kaj vi devas mortpafi "kamaradon". "Pardonu kamarado malamiko, sed mi mortpafas vin nun"! Kia stranga mondo. Nu ne, en tiu kazo la knabo preferis pensi pri la fratinoj el infanĝardeno.
Ĉu mi jam diris ke la knabo enamiĝis unuan fojon kiam li estis en infanĝardeno? Jes, li enamiĝis al la plej bela virino iam, fratino Viktrisia. Jes, vi pravas kara, estas stranga nomo, sed la fratino mem elektis ĝin kiam ŝi edziĝis kun Dio. Alia afero kiu donis multajn pensojn al la knabo. Virino vestita en stranga vestaĵo kiu iom odoris al kontraŭtineaj globoj kaj vinagro kiu diras ke ŝi edziĝis kun Dio. Plej verŝajne tio estas la vero, ĉar ĉiuj tiuj fratinoj povis rakonti pri la infano Jesuo kiel nur familianoj kapablas. La knabo estis en granda amo al fratino Viktrisia kaj certe estis iom inversa afero, ĉar la knabo kaj la papo havis la saman tagon naskiĝtagon kaj kredu min tio ne estis bagatelo.
Alia fratino nomiĝis Vizentin. Terura persono kiu laŭ la knabo edziĝis kun la diablo mem. Bone li memoris la tagon kiam ŝi aperis antaŭ la klaso kaj demandis:" Ĉu iu scias kiu havas hodiaŭ naskiĝtagon"? En plena entuziasmo la knabo kriis:" Mi fratino Vizentin, mi".
"Do - reagis fratino Vizentin - kiu do havas hodiaŭ naskiĝtagon?" "Mi fratino Vizentin, mi" la knabo ripetis. Fratino Vizintin pro tio koleris kaj frapegis la orelojn de la knabo, sed tiel forte, ke li dum horoj aŭdis nur sonoriletojn.
Montriĝis kaj imagu pri la hazardo, ke papo Pio la Dekdua havis la saman tagon naskiĝtagon. La knabo nekredeble fieris pri tio kaj eĉ sentis iom de la sankteco kiu kutime nur estas donacita al veraj sanktuloj. Kiam li vespere iris hejmen de la infanĝardeno, li tuj diris al avino kara; “Mi havas naskiĝtagon kune kun la papo!” Avino diris nenion sed karesis la knabon sur la kapo ĉar ŝi sciis ke tio trankviligas lin. Tuŝon de mano ĉiam trankviligis la knabon, krom kiam la patro batis lin. Tio ankaŭ ne plu estis tuŝo en senco de afableco kaj trankviligo.
Pluraj jaroj poste, la knabo tiam jam legis librojn kiuj por plimulte da homoj estas tedaj, libroj pri politiko, li lernis ke tiu papo Pio donace ricevis urbeton de la faŝisto Mussolini. Oni ne akceptas donacojn de faŝistoj, la knabo jam lernis kaj li ŝokiĝis ke tiu viro kiun li admiris, ĉar li havis naskiĝtagon la saman tagon ol li, estis tia --- li ege longe devis pensi pri la vorto kiun uzi kaj li elektis, malbona persono!
Evidente ne estis la sola seniluziigo en vivo de la knabo. Estis momentoj en vivo ke ŝajne la vivo konsistis nur el seniluziigoj.
La fakto ke la “fratinoj” el infanĝardeno tiel elokvente povis paroli pri la bona Dio kaŭzis ke li dum jaroj serĉis tiun Dion. Iun tagon li eĉ decidis legi dikan libron kun la titolo Biblio, pri kiu li komprenis nenion, krom ke tiu Dio ne estis tiel bona viro, aŭ virino ĉar eĉ pri tio ekzistis duboj. La knabo jam estis plenkreska kaj daŭre serĉante al tiun Dio kiam li dum prediko de la pastro ekstaris kaj diris ke li, la pastro estas mensogulo. Estis tute aparta sento ĉar dum 2-3 sekundoj regis absoluta silento en preĝejo. Poste la kredantoj komencis protesti kaj pastro ŝokiĝis, kvazaŭ li proponis iun maldecan al li. La knabo decidis ne plu viziti la preĝejon kaj ankaŭ ne plu aŭskultis al la mensogojn de pastroj. Tamen, la knabo ne ĉesis daŭrigi sian esploron al la vero. Ĉu eble ekzistis aliaj Dioj, pli saĝaj kaj pli humanaj ol tiu Dio de la fratinoj el infanĝardeno? Dio kiu kontraŭis militon, aŭ Dio kiu luktis por havi pacon, kio estus eĉ pli bona. Li aŭdis pri alia Dio al kiu submetigis sin homoj kiuj ne plu kredis en la Dio de la “fratinoj” el infanĝardeno. Li nomiĝis Karlo kaj ankaŭ verkis dikan libron kiu havis la titolon “La Kapitalo”. Same sama afero, libro kun tiu malfacila strukturo ke ordinarulo tiom la knabo estas, ne komprenis. Karlo parolis pri aferoj pri kiu li mem havis neniun sperton. Certe ne tiel multe kiel la knabo, kiu jam laboris en fabriko inter la tiel nomataj proletoj. La knabo neniam interesiĝis pri la naskiĝtago de la sankta Karlo, ĉar li ne plu volis sperti samon kiel kun la Dio de fratinoj.
Li interkonatiĝis kun bonkora viro, profesoro kiu instruis pri filozofio kaj la knabo sekvis kursojn por lerni pri la antikvaj grekoj kaj romianoj kiuj pensis kaj kreis tezojn kiujn oni povas pridiskuti. Neniu devigo, nur legi kaj pensi kaj resti kun multaj demandoj.
Tiam la knabo fine estis feliĉa. Li havis mil demandojn, eble eĉ pli kaj la respondoj ne vere devigis lin, ĉar vidu, ĉiu respondo estas nur opinio de individuo kaj taŭgas precipe por kompari kun propraj pensoj kaj opinioj. Li lernis ke eĉ sienco havis nur la veron dum la tago kiam oni malkovris ĝin, ĉar tago poste la sciencistoj kontraŭdiris, plifajnigis aŭ forĵetis la verojn de la tago pasinta.
Libereco gravas, pensas la knabo. Ne esti devigata nomi iun kiu parolas la saman lingvon samideano, ĉar tio estas ridinda afero, ne nomi nekonatan virinon fratino aŭ malagrablan viron kamarado. La knabo iom bedaŭras ke tiu bela fratino Viktrisia ne ekde komenco instruis lin ke respekto sufiĉas kaj malakcepti kiam iu klopodas submetigi vin uzi vortojn sen valoro, sen signifo.
La vivo estas bela, sed ĉu la vivo valoras? Kaj se jes, imagu ke vivo valoras, kial homoj devas morti? Neniu respondo oni trovas en la dikaj libroj de la Dioj kaj aliaj Karloj. Li restas kun la demandoj kaj trovis trankvilon. La knabo daŭre pensas. Neniu ŝanĝo dum riĉa vivo.
0 comments