Loading
Pri homa penso kaj aliaj dogmoj
Jam pluraj jaroj mi adiaŭis la fabrikojn en kiuj mi prilaboris diamantojn. Nu mi rakontis ĉu, kiel mi estis la iniciatinto de granda kaj plena striko kiu lamigis la tutan diamantkvartalon en Antverpeno kaj kiu kostis, laŭ prezidanto de Alta konsilantaro pri diamantoj pli ol 30.000.000 dolarojn en malgajno? Nu tio estas kio okazas kiam ekzistas homoj kiuj pensas ke ili rajtas manipuli, subpremi kaj malrespekti aliajn homojn. Nun 8 jarojn poste, mi prefere ne iru sola en la diamantkvartalo. Kelkaj malkontentuloj daŭre ne kapablas digesti ke laboristo, simpla laboristo kiu mi estas, batis ilin rekte tie, kie ili estas vundeblaj, en la monujo.

Post diamanto mi laboris en socio-kultura asocio pri kiu mi kredis ke ĉiuj homoj estis fratoj, sed kie mi lernis ke la celo de socio-kultura centro estas precize la sama kiel ekzemple fabriko kie oni produktas ŝuojn. La nura celo kiu estas monda kaj al kiu kiel eble plej multaj homoj submetas sin estas havi gajnon, monon kiu por unu ebligas vivi, havi iom da komforto kaj por alia, havi domon kaj plian domon, kiun ili forluas je malakceptebla prezo kaj la lasta grupo estas tiuj, kiuj nur revas pri kiel eble plej multe da mono, por ke ili havu "prestiĝon" en sia stulta mondo de grandkapitalisto. Nu ĉiu kontentas en sia propra dogma penso, ĉu en penso de zelota komunisto aŭ zelota kapitalisto. Por mi ambaŭ flankoj estas forĵeteblaj kaj stultaj kiel ŝtipo.

Vivo kuras, estas fakto kiun ni ne povas neglekti kaj ju pli aĝa des pli rapide la vivo pasas. Ĉu eble la cerbo komencas malpli rapide reagi al okazaĵoj, aŭ ĉu sklerozo de cerbo kaŭzas ke ni ne plu havas ideon pri tempo kaj daŭro? Nu certe la dioj scias aŭ por la komunistoj, ili certe trovas la veron en la verkoj de kamarado Marx la sanktulo de la zelotoj.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi stulte vundetis min per tranĉilo, neniu grava sed guteto da sango falis sur la tablo kaj dum la tempo kiam mi prizorgis la vundeton kaj faris la laboreton pri kiu mi okupis, mi vidis ke la sango sekiĝis plene kaj komencis ŝanĝi koloron al bruno. Jen, mi pensis, "Tiel okazas ĉe homoj kiuj ne kapablas pensi ekster la kanvaso de la dogmo. Ilia sango ŝanĝiĝas de ruĝo al bruno, la koloro de ekstremdekstro, de la malkontentuloj, de la homoj kiuj ne plu kapablas malfermi spiriton al novaj ideoj kaj kiuj nur povas riproĉi aliajn homojn kiuj havas aliajn ideojn pri burĝa pensado kaj pri idiotismo. Ni kompatu tiujn kompatindulojn", mi pensis dum mi forviŝis la bruniĝintan sangon.

Mi pensas, ke en infero de la katolikoj al kiu iras tiujn kiel mi, kiuj ne kredas en la ununura Dio, same la ŝtelistoj kaj murdistoj kiuj mi ne estas, ankaŭ havas agrablajn momentojn?

Mi laboris dum 40 jaroj en fabriko kiel manlaboristo, diamantŝlifisto kaj jes estis plejofte infero. Estroj kiuj absolute ne havis respekton por aliaj homoj, kiuj por ili laboris kaj per kiuj ili gajnas bonan buterpanon aŭ pomfritojn kun majonezo, kio estas la loka manĝo de la Antverpenano.

La cirkonstancoj en kiuj ni laboris estis terure. Multaj homoj mortis pro pulmokancero kaj ni, la batalantoj en sindikatoj bezonis 12 jarojn por havi sistemon kiu forsuĉis la venenan polveron. Por multaj homoj, inter kiuj mia propra patro forpasis tro malfrue. Mia dorso estas plene kaduka kaj estas tagoj kiam mi apenaŭ povas moviĝi pro doloro ĉar iu formo de ergonomio ne ekzistis en diamanta medio. Nur unu celo:"gajni monegon!" Mi dorlotas mian dorson kiel patrino suĉinfanon por ke mi malhavu kiel eble plej la doloron, sed ne ĉiam eblas sukcesi.

Mi hurle ridegas pri la "kamaradoj kun titoloj de inĝeniero kaj doktoro", kiuj parolas pri klasbatalo kaj per tio montras ke ili ne komprenas ion pri la reala vivo en fabriko. Sed nu ĉiu havas rajton al ideoj kaj pensoj ke li/ŝi scias ĉion pri ĉio.

Kiel mi diris ankaŭ en infero estas agrablaj momentoj kaj estas tiuj momentoj kiujn mi nun 8 jarojn post forlasi diamantmedion memoras.


Estis viro kaj ĉiu nomis lin Ŝip. Li estis ege malaltstatura kaj li kapablis danci flamenkon, la hispanan dansmanieron. Kiam eksplodis la internan militon en Hispanio li tuj volontulis por iri kun internacia brigado al Hispanio por batali kontraŭ la diktatoro Franko. Li restis tie dum la tuta milito, estis mortkondamnita, sed eskapis kune kun la edzino kiun li enamiĝis en Hispanio kaj kiu kun li translokiĝis al Antverpeno. 40 jarojn poste kiam Ŝip mortis, ŝi reiris al sia Katalunio por pasigi tie siajn lastajn jarojn de la vivo.

Alia famulo estis "Freneza John". Kial oni nomis lin Freneza, mi longe ne sciis ĝis mi kuraĝis demandi al li mem. La respondo estis simpla kaj klara kiel akvo de rivero; ĉar li konsideris sin freneza, li mem atribuis al si la nomon Freneza John. Iun tagon li ne aperis en fabriko. Mi bone memoras ke li sidis apud mia onklo, ankaŭ diamantprilaboristo kaj nu estis tago en kiu ĉiu demandis sin; kio okazis al John? Tagon poste neniu John, tagon pli poste neniu John videbla. Post iom pli ol semajno, vespere ĉe televido ni vidis kiel oni anoncis ke; malaperis el geedza domo John. La kolegoj ne sciis kion ili vidis, Ĉu io grava okazis al John?

Tri semajnojn poste estis la kutima lundo per kio oni komencas la semajnon, John aperis en laborejo kun flegmo kvazaŭ neniam li maltrafis tagon en fabriko. Mia onklo demandis al John, "Kie vi estis?" "Bruselo", li respondis. "Ĉu vi scias ke oni alvokis vin en radio kaj televido?" demandis mia onklo. "Jes, evidente", estis respondo de John. "Sed" - diris onklo,- "ĉu vi ne tuj anoncis kie vi estis?" "Kial?" - diris John,- "Mi ja sciis kie mi estis do mi ne vidis problemon kaj iu ajn, mi malaperis por iom da tempo ĉar edzino batis min dum mi estis ebria kaj mi timis ke ŝi volis murdi min."

Alia afero pri John. Mi laboris ie ĉe estro kiu ne vere pagis bonan salajron. Iun tagon John eniris kaj komencis paroli kun mi kaj mia apuda kolego: "Ĉu estas bona estro kaj kio pri la kvalito de laboro kiun li postulas?" kaj pli de tiuj kutimaj demandoj kiujn oni volas scii kiam oni serĉas alian estron. Nek mia kolego nek mi povis entuziasme laŭdi la estron kaj mi mem jam serĉis alian lokon por labori. Je tiu momento estro envenis, iris rekte al John kaj demandis lin kion li faras. Ĉu li ne vidis la indikilon sur pordo, ke homoj fremdaj al la kompanio ne havis enirrajton. Tamen la estro rapide aldonis: "Ĉu vi estas diamantprilaboristo kaj ĉu vi serĉas laboron?"

"Fakte jes" - diris John,- "mi serĉas laboron ĉar mi laboris ĉe kreteno tiu kaj tiu kaj mi ne lasas min ekspluatadi de tiuj krimuloj." Kaj antaŭ la estro povis respondi John daŭrigis, "Kaj por vi mi certe ne volas labori ĉar kreteno vi estas, kiu tro malmulte pagas al kompetentaj ŝlifistoj", kaj per tiuj vortoj John turnis al li la dorson kaj forlasis fabrikon.

Hodiaŭ mi promenadis laŭlonge de la bela rivero Thames en Londono kaj promenante en suno mi pensis al tiuj stranguloj el diamantmedio. Mi ne scias ĉu en alia medio oni trovas samajn strangulojn kiel Ŝip kaj John, sed mi scias ke en diamanto ili malaperis; ne ĉar ne plu ekzistas stranguloj, sed pro ŝanĝo de normoj kaj moroj. Nunaj laboristoj ne plu akceptas la strangulojn. La laboro iĝas pli frida kaj la konkurenco iĝis pli terura. Estas manĝi aŭ esti manĝata. La leĝo de ĝangalo. La infero de fabrikoj iĝas pli infero. Certaj laboristoj sloganas sed ne plu luktas, ĉar ĉiuj timas perdi laboron. Kvazaŭ tio, kion ili faras estas sola laboro kiu ekzistas.

Mi havis entute 32 estrojn dum la 45 jaroj kiam mi laboris. Neniu povis ekspluatadi min aŭ malrespekti min, ĉar tion mi ne akceptis. Mi estis multe tro longa en asocio kie oni blekas pri klasoj kaj klasbatalo, sed la esencon ili ne komprenas. La individuo kiu respondecas pri propra vivo. Per tio mi ne volas propagandi pri ekzistencialismo, ĉar mi ne volas propagandi ununuran tezon kiun homoj devas sekvi aŭ al kiu ili devas submetiĝi.

Amikino de mi uzas la vorton "reciprokeco". Nu mi elektas tiun vorton anstataŭ klasbatalo. Kiam ni postulas respekton, ni ankaŭ povas ricevi respekton. Sed neniu estas devigata, homoj estu liberaj. Mi luktis dum mia aktiva vivo en fabriko. Neniam por mi mem sed nur por la ĝenerala bono. Kaj dum mi luktis, mi plene respektis opiniojn de aliaj. Ĉu ili kun mi volas stari sur remparo, bone, se ili volas fari alian lukton aŭ fari ĝin aliamaniere, ankaŭ bone. Nur sloganistoj kolerigis min, ĉar per sloganoj kaj citaĵoj el Biblio kaj aliaj el Kapitalo, oni atingas nenion ĉar tiuj libroj ne estas skribitaj direkte al la laboristoj en fabrikoj, sed al homoj kiuj preferas kaŝi sin malantaŭ senfinaj diskutoj pri sekso de anĝeloj. Ili faru, ĉar kvankam ili ne permesas liberecon al aliaj, ili havas de mi la liberecon kiujn ili preferas.

Kaj tiamaniere la mondo turniĝas, pere de diverseco, de reciprokeco, de ideoj kaj pensoj. De homoj malsamaj, sed mirinde interesaj.

Vivo estas bela, malgraŭ la inferoj.


1 comment

Jakvo said:

Jes la vivo estas bela, sed ne ĉiam evidenta kaj tion homoj forgesas.
12 years ago ( translate )