Loading
La olda viro kaj la remboato

Dum iom da tempo mi ne kontribuos per mallongaj rakontoj en Ipernity. La kapo estas plenigita per aliaj aferoj. Verki prelegojn kaj cerbumi ĉu mi re volas esti prezidanto de La Verda Stelo en Antverpeno. Nu, mi jam scias sed kiam mi akceptos, mi devas havi ideojn kaj planojn.

Mia sanstato multe plibonigis. Lastajn 3 tagojn vizitis min Djemil Kessous kun edzino kaj ŝi ne povis ne diri ke mi aspektas nekredeble bona post tro longa tempo de malsanetoj kaj ĝenoj kun korpo.

Evidente ne estas hazarde ke mi aspektas denove pli bona. Mi sekvas dieton por ke sangopremo stabiligu kaj kolesterolo revenu al bono.

Mi aĉetis remmaŝinon de "Waterrower " http://www.waterrower.com/ antaŭ du semajnojn kaj post trankvila unua semajno, nun remas jam 4 kilometrojn tage.

Estas komplete freneza afero. Mi vekiĝas kaj pensas nur pri remi, pri fari mian distancon kaj vere devas regi min por ne troigi. Mi remas al neniu loko, nur restas en subtegmenta ĉambro same kiel mi faras kun hejmbiciklo. En la ĉambro mi havas la malnovegan radion el tempo ke mi laboris en fabriko de diamantprilaborado. Mi metas en ĝi KD de Rock en Roll kaj ek mi estas for. Ho jes, mi svitas kiel porko post nur kelkajn minutojn, tiel multe kvazaŭ mi estas en vera remboto kiel oni uzas en Oxfort kaj Cambrige :-)

Mi sentas min iom freneza kun mia surtera boato kaj miaj 66 jaroj. Saluton komunistoj el SAT kiuj humiligis min kaj traktis min kiel hundo. Mi estas for nun, kun mia boato kaj remas ĉiun tagon pli for, pli rapide, eble al koratako, sed kiam tio okazas, mi scias ke mi mortas dum mi amuziĝas.

Vivo estas bela.

Mi silentas dum iom da tempo, sed donace al vi - poemon de Yeats (ĉu ebla la plej bona poeto iam?) Ĉu eble li verkis ĝin por homoj kiuj ĉiam ĵaluzas al aliaj homoj aŭ kiuj ne kapablas esti kontenta kun la sorto kiun ili havas?



The Wheel

Through winter-time we call on spring,

And through the spring on summer call,

And when abounding hedges ring

Declare that winter's best of all;

And after that there s nothing good

Because the spring-time has not come -

Nor know that what disturbs our blood

Is but its longing for the tomb.



Kison al vi Jakvo.

4 comments

Jakvo said:

La biciklo al kiu vi referencas kara Tjeri, estas por iri de unu loko al alian. Mi moviĝas kiam mi uzas ĝin de unu semaforo al alia kiu estas kutimo en urbo. Mi zigzagas per ĝi inter la frenezeco de aŭtoj kaj motorcikloj kaj jes ŝvitas revenante hejme ke malgraŭ la danĝero de la strato, mi daŭre vivas.
Mi ne scias ĉu vi jam biciklis foje en Parizo aŭ Londono? Se jes kaj vi travivis, klopodu foje Antverpenon :-)
12 years ago ( translate )

Jakvo said:

Kara Tjeri, surmetu grandan ĉapelon tipo "Sombrero" sur kapo kiam vi duŝas kaj vi konstatas ke vi povas trinki bieron kaj duŝi samtempe. Plaĉas al mi solvi la malgrandajn problemojn kiuj, post solvo plibeligas la vivon de homaro
12 years ago ( translate )

HORVÁTH János András said:

Kara Jakvo ! Laŭdinda afero estas la movo de korpo en nia aĝo, kaj tute taŭga metodo se vi remas kaj biciklas, helpas preventi kormalsanojn, kancerojn kaj vivi pli sane kiel oldulo.
Sed mi proponas al vi legi mian blogon pri la graveco de nutrado ĉelnivele. Titolo, estas: "Por konservado de sano" kaj dua, tria parto de artikolo. Min interesas via opinio pri la temo.
12 years ago ( translate )

Jakvo said:

Jes Kara Janos, mi legis vian tekston kaj plene konsentas.
12 years ago ( translate )