Loading
Anders Behring Breivik

En propra sango ili dronis

geknaboj de junaĝo

por nur kontentigi

la fanatikismon kiu ĝermis

en la putrigita penso

de apartigo malhumana.


Nur vi pravas, vi zeloto

sed kredu, nur en dimensio

kiun vi kapablis krei.


En socio ni havas regulojn,

konvenciojn kaj demokratajn

interkonsentojn de la homoj.


Vi rebatis nin al tempo

kiam superhomoj pravis

kaj la tuta monda sufero

estis ŝoko al homaro.

Sed vi batalis en via marĉo

senkompate.