Loading
Pigo

kien vi elegante dancetas

vi stranga birdo

vestita en pompa

frako nigra blanka?


Vi ne hontas prave

pri voĉo strida

per kiu vi fortimigas infanojn

kaj birdojn malgrandajn

kies nesto vi vizitas por

kapti lunĉon bongustan.


Vi kuras per fiereco

kiel nur ministroj kaj reĝoj faras.

La kapo en aero

kaj ornamita per smokingo

de koloroj ekstremaj grizaj


Vi protestas kiam promenanto

rigardas al via ludo

Vi anarĥiisto de la arbaro

la promenanto ĉe flanko de aŭtostrado

la posedanto de la vivo bela.


Mi envias, mi envias

pro via gajeco kaj libereco,

la fiero per kiu vi montras

ke nur libera birdo havas la vivon.