Loading
Maskerado

La maskerada promenado,

vestitaj pompe sed skafandre

por ne sveni dum la balo

de l’ klaŭnoj kaj l’ arlekenoj

kun deziroj el junaĝo.



La maskoj kaj ŝminkoj

silentigas la popolon,

kiu kun buŝo malferma

admiras l’ artaĵojn.



Sur placa Venecio

luktas arkitekturon de l’ konstruaĵoj

kun aspekto de la burleskuloj.



Regas silento!

krom sono de gramofono,

kiu aŭdigas kanton karnavalan

alvokantan al vespera balo.



Velŝipoj sur maro,

ĉe doĝa palaco

estingiĝas la noktaj lanternoj.