Loading
Tempo
Aĉetis mi horloĝon
pompa kaj plej kosta
ĉar ĉiun momenton
mi devas havi eblon kalkuli
kalkuli la horojn kiujn mi jam vivis
kaj vane mi uzis ĝin
por kalkuli la horojn kiuj restas.

4 comments

David Sn said:

Vivu - ne kalkulu! Kio estis tio estis.
12 years ago ( translate )

Jakvo said:

Mi kalkulas nur la helajn horojn :-)
12 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Nu, ne kalkulu la horojn, kiuj restas. Akceptu ĉiujn venontajn horojn, kiel novajn ekskursojn en la vivon, kiu al vi, al mi, al ni, estas nekonata, estas tuta esplorenda kaj esplorinda.
Kalkuli horojn, kiuj restas, donas al mi nedifinitan impreson de kondamno kaj ekzekut- atendo. La vivo estas kontinua surprizo!
12 years ago ( translate )

Jakvo said:

Morgaŭ estas sciensfiksio, mi scias Helena, do la kalkulado restas relativa. La poemo estas amuzaĵo, sed fakte jes. Mi posedas kostan horloĝon simple ĉar dum mia vivo mi plejofte laboris en sistemo de popeco. Kiam oni ne konas la tempon, oni ne kapablas kalkulo la produktadon. Labori estas plejofte batalo kontraŭ mi mem. Horloĝo necesis kaj nun kvankam pensiita, mi restas okulumi la la tempo kaj horo.
12 years ago ( translate )