La ideo ke unu persono pli aŭ malpli estas naturdotita, ke unu persono havas pli aŭ malpli da talentoj, ekzemple por matematiko, vetkuri, prelegi, desegni aŭ verki, estas eksponento de la diferenciala penso. La homa speco sin distingas en la koncepto de la diferenco; la malsameco kiu asertas; mi estas pli bona homo, NI estas supera al aliaj. El tio venas grupoj, aristokratio, tiranio, laboristoj, intelektulo, ktp, ktp.
Persone mi malakceptas la koncepton „talento” kaj ne vidas empirian sciencan argumenton por ne diri ke ĉiu malsameco en lerteco (inter biologaj sanaj homoj) estas la sekvo de kvantiteco kaj kvalito al ekzercado.
Wolfgang Amadeŭs Mozart estis ek de la dua jaraĝo stimulata kaj provokata de la patro. Konfrontita kun propraj limoj, limigoj. Isaac Newton skribis, ke li kapablas konfrontiĝi ĉiun matematikan problemon, kondiĉe ke li dediĉas sufiĉe da tempo al ĝi (limigo estas la propra morto).
Plej verŝajne sanaj homoj povas akiri ĉiujn spertojn, povas lerni ĉion, sed prave unu persono pli rapide, pli facile ol alian. Jes, vi diras, jen pro talento! Ne, mi respondas pro pasinteco, inkluzive genetika pasinteco. Tiu „talentulo” ricevis (ankaŭ en genetika pasinteco) pli da kvalitdonaj ekzercoj. Ĉiu diferenco en kvalito, en „talento, estas restanto de la „dezajn-penso”. Talento estas vorto kiu facilas el buŝo de la demagogo.
Malsameco inter ekzemple laboristo kaj intelektulo estas la kvalita tempo dediĉita al pensado. La sociala
efekto de pro ŝanco-malriĉeso [malriĉaj pro sorto] estas, de la ekonomia potenco tradukita en manko al talento (malriĉa do stulta). La estro preferas kaj interesiĝas precipe en ne pensanta salajrosklavo. Mem li ŝatas fanfaroni pri propra talento..
Kio fascinas min estas kiel la supozataj sklavoj daŭras propagandi propran sklavan moralon. Kiel ili restas adori la bastonon kiu batas ilin.
Tempo ŝanĝiĝos? Bedaŭrinde ege malrapide.
2 comments
Jakvo said:
Jakvo said:
Tro da homoj senkritike, sendiskute, senpense akceptas la pensojn kaj ideojn de tiuj, kiuj vivis, edukiĝis antaŭ ili. Laŭ mi la vortoj kaj pensoj de la gepatroj, aŭ la homoj entute kiuj vivis antaŭ ni, estu nur referenciloj, kiuj povas helpi nin ne ĉiam ripeti la samajn erarojn. Ili ne estas oraklajn verojn, sed nur ideo el iu specifa tempo.
Nu la diskuto estas multe tro ampleksa por rapide fari en interreto.