Dum la historio, homoj estas regata de timo. Timo por dioj neekzistantaj, timo por estroj, imperiestroj, ŝtatestroj ktp, ktp. Timo estas plej verŝajne la plej malbona instruisto kiu ekzistas. Dum la sama historio, pensantoj, filozofoj klopodis klarigi al ni kio estas la plej bona vivkoncepto kaj krom anarkiismo ĉiu koncepto ekzistas el obeado al iu potenco [ kiun oni tro ofte mem kreas ]. Do denove kreado de timo por iu aŭ io.
En la jaro 1793 William Godwin proponis aŭ tezis ke plej bone estu forigi ĉiujn leĝojn kaj kreado de malgrandajn komunojn (ne komunumoj) kiu pere de reciproka interkonsento solvas ĉiujn konfliktojn. Jen la fondiĝo de la ideo anarkiismo, memregado kaj ne submetiĝo al iu potenco aŭ reganto.
Vi scias same kiel mi ke ĉi tiu brila ideo neniam havis grandan sekvantaron. Du kaŭzoj helpis al malsukceson. Unue kaj plej grava timo. La homoj timis kontraŭstari la estrojn kaj ne kuraĝis postuli nuligon de ĉiuj leĝojn, forigon de ĉiuj potencojn kaj eble plej multe ili timis regadon de propra vivo? Due, la posteuloj de William Godman komencis klarigi al la novaj "adeptoj", la anarkiistoj kio ja anarkiismo estas. Post Joseph Proudhon, kiu estis mutualisto venis pluraj aliaj homojn ĉiuj kun propraj ideoj pri kio anarkiismo devas esti. Tamen kiel mi jam diris; neniam anarkiismo havis grandan sekvantaron nur pro timo de la homoj. Precipe kiam kelkaj kaj nur ege malofte anarkiistoj komencis uzi perforton.
Absolute male al anarkiismo estas reakcia penso, la penso de teni kion ni havas. Homoj ne devas timi kiam ili sekvas la reakcian idearon. Reakcia penso baziĝas je forta gvidado de tre potenca estro. La estro solvas ĉiujn problemojn kaj la homoj devas nur konsumi, sekvi la 'diojn'. Subteni la grandan ĉefon preskaŭ garantias sekurecon kaj trankvilon.
Kie en progresema penso la homo montras al supro por indiki la eraregojn kaj malĝustojn en reakcia penso oni montrofingras al malsupre, al migrantoj, senpaperuloj, senlaboruloj, senhejmuloj kiel la grandaj detruantoj de la 'brila' sistemo. En tre kapitalisma sistemo kiel en Usono kaj ankaŭ en landoj kiel Japanio kaj Okcidenta Eŭropo oni eĉ kulpigas malsanulojn pri nestabiligo de la sistemo. Ili profitas de iu sociala sistemo kaj ili postulas solidarecon de la sanaj homoj, imagu.
Reakcia sistemo ankaŭ ĉiam indikas fermitan grupon kiel la solvo por ĉiuj problemoj, NI la nacio, ni la germanoj, belgoj, francoj, ktp, ktp aŭ similaj. Do ĉiam kreiĝas piramida strukturo kaj la cirklo restas fermita al fremduloj.
Ĉar piramida strukturo ĉiam havas ĉefon, grandan gvidanton, manipulantojn de politikaj filozofioj. Necesas komunikado al malsupra, sed evidente kontrolita komunikado.
Por doni ekzemplon; en anarkiisma strukturo oni ne povas rezigni tekston kiu iu sendas por aperigi en revuo aŭ en la reta informilo, sen ke oni faras pri ĝi diskuton. En partipolitika strukturo kiu estas piramide strukturita la ĉefredaktanto tutsimple diras vian tekston ne aperos punkto, diskuto fermita.
Mi fakte ne scias kial homoj ne sekvas la facilan vojon de reakcia penso sed preferas aparteni al progresema fluo.
Ankaŭ pri tio ekzistas multajn ideojn kaj elementojn mi supozas. ĉe mi la granda konflikto jam venis kiam mi estis tre juna. Mi edukiĝis en vilaĝa lernejo kie ĉiun tagon venis la pastro. Evidente nur pro la fakto ke la vilaĝestro estis katoliko li povis memstare permesi al la pastro viziti la vilaĝan lernejon. Mi jam de junaĝo aŭdis pri iu infaneto Jesuo kaj dio kiu volas ke ĉiuj homoj pace kunvivadas. Ankaŭ ekzistis nur unu dio kaj la malamikoj de dio estis la komunistoj, do adoranto de alia Dio! Eĉ juna mi ne povis kredi ke ĉiuj homoj kiuj vivis malantaŭ la fera kurteno (mi ne povis krei al mi imagon kio la fera kurteno estus) estus malbonuloj. Kiam mi estis juna bubo, mi bone pripensas, eĉ havis la intencon iri iam kiel plenkreskulo al Ruslando por helpi savi la rusojn el la infero. Nun mi scias ke mi ne povas savi iun, sed ke homoj mem decidas pri ilia sorto, kondiĉe ke ili estas sana.
Ankaŭ gravas ke mi estis Antverpenano, knabo el la 'granda urbo' kiu tiam loĝis en vilaĝeto, do mi iu ajn jam estis malsama laŭ iliaj ideoj ol miaj tiamaj amikoj. Oni ĉiam pritraktis min kiel homo el Marso nur pro la fakto ke mi devenis el Antverpeno, do jam iu formo de latenta rasismo.
Kiel laboristo mi faris al mi demandojn pri la indiĝenaj afrikanoj, kiuj devis serĉi la diamantojn, kiel ili fartas. Ni la blankuloj gajnis tre favoran salajron kun nia ŝlifado de diamantoj, sed ĉu tiuj, kiuj serĉas ĝin ankaŭ havas bonegan salajron. Mi aŭdis pri rakontojn ke la nigruloj daŭre, kaj mi parolas nun pri la jaroj 1960-1961, preskaŭ sklave laboris. Mi ankaŭ komencis legi librojn pri la Dua Mondmilito kaj legis ke la patrinoj de mortaj rusaj soldatoj same ploris pri la morto de la karaj gefiloj ol patrino el Belgio. Multaj duboj kaptis min. Ĉu tiu infano Jesuo pri kiu la pastro rakontis vere estis tiel humana, kaj kion pri dio.
Grava afero estis ankaŭ ke pli kaj pli venis al Antverpeno laboristoj el la kampino (loko - regiono kelkajn kilometrojn ekster Antverpeno) por gajni monon en antverpenaj fabrikoj. Mi vidis kiel pluraj antverpenanoj minacis ilin kaj primokis ilin kvazaŭ ili estus simioj. Jen mia unua vera kontakto kun rasismo, la sinjoroj el Antverpeno kontraŭ la vilaĝanoj el kampino.
Evidente la plej sekura loko estis sur la ŝirmilo de la reakculoj kiuj primokis la homojn el la kampino, sed mi ne emis agadi kun ili. Ne demandu al mi kial, mi ne scias, sed mi havis la senton ke ataki aliajn kolegojn ne estis deca, ne eblis, estis agado kontraŭ mia etiko.
En la laborejo mi komencis aŭdi pri sindikatoj kaj socialismo kaj rapide mi volis aparteni al la grupo kiu batalas por la rajtoj de la laboristoj.
Dum la militservo mi interkonatiĝis kun vera komunisto, tre afabla persono kiu jam la unuan tagon de la militservo ricevis punon ĉar li apartenis al la Komunista partio. Mi konsideris ĉi tiun punon malhonestan kaj malĝustan, kaj rapide mi estis bona amiko de la komunisto kiu estis tre klera knabo (Li nun estas profesoro ĉe libera universitato de Bruselo laŭ mi aŭdis).
Iom post iom mi lernis ke la etikedo, kiun oni algluas al homoj, signifas nenion krom indiko sen valoro. Se iu diras; mi estas komunisto havas nur kiel signifo ke li kredas en iu vivkoncepto. Li ne iĝas pli bona malpli bona persono pro tio. Eĉ kiam iu diras al mi; mi esti ano de Vlaams Belang (faŝismema partio) ne aŭtomate signifas ke li estas malbonulo, sed plej verŝajne li estas timema knabo kiu volas aparteni al la majoritato por ĝui certan formon de sekureco.
Mi lernis en mia vivo de 58 jaroj ke mi scias nenion kaj ĉiutage denove devas lerni. Lerni kompreni, lerni reĵustigi miajn pensojn, lerni akcepti ke la mondo ekzistas el Yin kaj Yan, bona kaj malbona, reakcia kaj progresema. (Mi havas post monato 66 jarojn kaj daŭre klopodas lerni kompreni, lerni reĵustigi miajn pensojn )
Mi restas revoluciulo en tiu senco ke mi ĉiam denove faras demandojn pri mia propra vivo pri mia propraj opinioj.
Mi forte kredas ke ne povas esti ĝusta ke homoj devas atendi bonfaradon, sed ke ĉiu devas ĝui samajn rajtojn kaj devojn. Ke estas nia devigo ke ni konstante edukiĝu kaj lernu por ke ni iĝu pli klera kaj pli edukita.
Tamen la granda vero ĉiuj mem devas serĉi kaj mi esperas ke ĉiuj ĝin trovas pli rapide ol mi, ĉar por mi la tempo kuras kaj kiel dirite mi scias daŭre nenion.
Mi povas do doni al via demando nur unu respondon. Timo decidas; ĉu homoj iras al la kampo de reakciuloj aŭ al la kampo de progresemuloj.
Mi povas diri nur: Timu amason, timu la facilajn solvojn kaj pensu, repensu ĉiam denove antaŭ vi metas vin ĉe flanko de iu grupo, de iu asocio. Faru la plej grandan kritikon al tio, kion vi mem faras. Pli mi ne scias.
Anarkiismo aŭ radikala socialismo signifas por mi, mem pensi, mem decidi, mem serĉi la vojon kaj certe mem edukiĝi per legado kaj komparado de ideoj de aliaj homoj kiuj havas opinion kiu valoras por la socio, por la tuta mondo.
plej amike via jakvo
0 comments