Loading
Ĉu flugas mevoj en Braŝovo ?
Sekvan tekston mi verkis antaŭ pli ol jaro kaj ĝi aperis en Sennaciulo. Mi klopodis per ĝi esprimi miajn pensojn pri la iamaj "laboristaj paradizoj" Kiel la komunistoj el Okcidenta Eŭropo indikis la iama USSR kaj ĝiajn satelitojn.

La ĉi-jara SAT-kongreso lokiĝis en Braŝovo, Rumanio. Jen mia deka SAT-kongreso. Pli ofte ni kongresas en lando orient-eŭropa; mia unua SAT-kongreso estis ja en Hungario. Tiutempe mi estis vera komencanto pri kongresoj: mi devis 'lerni la metion'. Nia prezidanto tiutempe estis Ivo, elstara figuro kiu disradiis memfidon kaj aŭtoritaton. Ankaŭ, jam ne mortis Gilbert Ledon kaj pluaj veteranaj membroj, plej valoraj kvankam malpli imponaj, kiuj intertempe forlasis nin. Manuelo, ekzemple, kiun mi klare memoras, interparolante en ĝardeneto: li prikraĉis la komunistojn kiuj, laŭ li, detruis la tutan Orientan Eŭropon. Mi rimarkis la domojn, malpli luksajn ol en mia Antverpeno; tamen ankaŭ multajn renovigojn - "Sed Hungario ja liberigis sin de la diablo jam en 1956, ĉu ne?" - "Jes ja," respondis Manuelo.

Post Hungario sekvis kongreso en Alikanto, Hispanio, kaj jes, la postan jaron en Ĉaŭdefono, Svislando - por mi la plej malplaĉa. Ne plu ĉeestis Ivo, nek Gilbert. En Ĉaŭdefono ĉiuj aspektis riĉaj kaj la homoj kaj la domoj. Paradokse, ŝajnis al mi ke homoj konstante demandis "Kioma horo estas?" Obstine mi ne respondis: kiu volas scii la horon, tiu senpretende portu horloĝon, kiel ĉiu ordinarulo. Kia paradokso: en Svislando, lando de horloĝoj, oni pridemandas la horon … ?!

Ree al Orienta Eŭropo: bonega kongreso ĉe nia amiko Petro kun la neprononcebla familia nomo. Ne plu la komunistoj, almenaŭ ne plu kiel dum l' epoko de 'laborista paradizo' en Orienta Eŭropo. La registaro nun promesis liberon de parolo; krome, jes demokration kaj 'libermerkatan ekonomion'. Antaŭe, estis 'planekonomio', la kutima reĝimo en laborista paradizo. Ŝajne tamen, faris la planon tiuj kiuj plej avantaĝis el ĝi - aŭ ĉu tio estas fia klaĉo de laboristoj senparadizaj? La grandajn konstruaĵojn, mi rimarkis, estis farbitaj laŭ helaj koloroj, kredeble por montri kiom estas pli bunta la nuntempo. Jam videblis homoj posedantaj grandiozajn aŭtomobilojn Mercedes. Mi suspektis ke tiuj estus samspecaj ol tiuj kiujn havas ni ankaŭ en Antverpeno, kun same kostaj veturiloj. Ofte, temas pri 'krimuloj blankĉemizaj' - sed mi diru tion mallaŭte, ĉar ne decas juĝi homojn, ĉu? Eble multaj el ili penege laboris dum la epoko de laborista paradizo, tiel lerninte kiel multe mongajni?

Maria montris kiom ŝi estas bonkorulino, prezentante al ni kongreson en Zagrebo, Kroatio. Tie mi uzis tramon: mi absolute certas ke la saman tramon uzintus Lenin se li vizitintus la laboristan paradizon de Tito (ne rilatas datoj en fantazieto). Stalin ne, tamen: neniom interesis lin kiamaniere paradizus laboristoj. Li preferis profiti ilin por konstrui, senpage, fervojon trans Siberion. Kelkaj homoj ĝuis ĝis 7000 tagojn da gastado ĉe k-do Stalin, apenaŭ travivinte lian afablecon, efektive tutan frenezecon. Kreŝo gvidis Grazina kaj min tra Zagrebo, fiere montrante la belojn. Inter si, tamen, Kreŝo kaj Grazina dividis vortojn pri la laborista paradizo: kiel ili, ankoraŭ infanoj, devis laŭdi la grandajn gvidantojn. Pri tio jam parolis ankaŭ Petro la Neprononcebla: mi rimarkis kiel ŝanĝiĝis lia voĉo, de la kutima, iom basa, tono al amara.

Io misis en la laborista paradizo, sed kio? Necesus multaj rakontoj, de multaj homoj, por konstrui ian veron, aŭ ian preskaŭ-veron.

Kiam mi partoprenis kongreson ĉe nia kara Tereza (Beogrado, Serbio), mi apenaŭ eliris la korton de la kongresejo, krom por akompani David, Grazina kaj Kreŝon al apuda trinkejo por babili kaj ĝui la babiligan bieron, bonhumore kaj gaje ĝis meznokto. Jes estis ciganoj kiuj almozpetis, kaj homoj vivantaj laŭlonge la riveron en memkonstruitaj domaĉoj. Ĉu jen la prezo de ekonomia 'sukceso'? Ja tiaj troviĝas same ĉirkaŭ la parizoj kaj la novjorkoj de la libermerkata ekonomio.

Venis Kazanlak: pli trankvila. Mi jam alkutimiĝis pri kongresoj, konante ĉiujn rojojn, ĉiujn vojojn. La homoj en Bulgario multe plendis, pri malaltaj salajroj, pri malriĉo. Evidente, la homoj jam kutimiĝis al la nova reĝimo: la eblo libere esprimi sin. Laŭ onidiro, tio ne eblis en la tempo de laboristaj paradizoj. Mi ne ekskursis al al belaj lokoj, sekvante konsilon de Sylla Chaves, kiam li gastis ĉe mi dum kelkaj tagoj.

- "Kion vi volas viziti, kara kamarado?" mi demandis al Sylla. "Ĉu Rubensdomon aŭ Mayer van den Bergh? La katedralon, eble, aŭ Maagdenhuis?"

- " Ni iru al proleta kvartalo," respondis Sylla. "Pri tiuj famaj turismaĵoj mi enuiĝas. Pri katedraloj kaj kie loĝis Rubens, mi fajfas; jam tro mi vizitis tiajn."

Merkredon, do, mi promenadis kun tiutempa amiko laŭ la stratoj de Kazanlak, tiel lernante multon pri laborista paradizo. Apud la hotelo videblis la novriĉuloj, kun aŭtoj tiom grandaj ke povus posedi ilin nur ŝtelistoj, krimuloj, ekspluatantoj de la homforto. Rande de la urbo tamen mi eniris alian jarcenton: multege da malriĉo, domoj senkoloraj. Sciu, mi klopodis kompreni kio okazas. Kiuj kulpas? Kial homoj ĉi tie tiel vivas?

Diable, kiu, kio kulpas? Ĉu la 'libermerkata ekonomio', ĉu la 'planekonomio'? Aŭ ĉu kulpas homoj? Kial homoj tion akceptas? Bulgario estis dum kelka tempo inter la landoj 'malantaŭ la fera kurteno', kiuj ĝuis la fruktojn de la grandega laborista revolucio de 1917 - la liberigo de la laborista klaso! Oni planis la ekonomion, ĉiuj estu same, egale riĉaj. Entreprenemon oni ne permesis al la neklera amaso; la ŝtato decidis kiel vi vivu, se vi kompleze obeus; se ne, vi ĝuus nepagatan laboron en ludejo de Stalin.

Dum prelegoj kaj debatoj mi aŭskultis; dumnokte mi maldormis. Mankas kleriĝo, mi laŭte pensis. Ne, diris apuda voĉo: malplena ventro malpermesas la kleriĝon, devigas serĉon pri manĝo. Travivi - jen l' afer' ! Estis bona kongreso, tiu en Kazenlak, same ol la kongresoj ĉe Marteno, ĉe Joĉjo, Petro, Maria, Tereza kaj l' aliaj: tiuj homoj kiuj penege laboras ke SAT havu kongreson kaj jarkunsidon. Evidente, okazis kongreso ankaŭ en Parizo; por mi, tamen, Parizo estas kvazaŭ antaŭurbo de Antverpeno, do mi konas kiel funkcias 'ĉe ni'.

En Hilliono mi renkontis la prezidantinon de OKK por la ĉi-jara kongreso, en Braŝovo. - "Mi certas pri nur 10 aliĝintoj," ŝi diris.
- "Fek!" mi pensis, sed deklaris ke ja ne estas problemo.

- "Vi devas kunlabori," ŝi insistis. "Mi nervozas kaj scias nenion pri SAT."

- "Mi scias ĉion," mi respondis, "kaj pri kion mi ne scias, mi demandas al Kreŝo, kiu ja scias ĉion; aŭ eble al Stella. Mi havas miajn spertulojn; povas misokazi nenio!"

Vidiĝis ke la OKK-prezidantino trankviliĝis; ŝi ne rimarkis ke mi des pli maltrankvilis pro tiuj miaj promesoj. - "Rakontu," mi petis, "pri laborista paradizo en Rumanio." Ŝi rakontis: ju pli ŝi rakontis, des pli mi ĉagreniĝis. Fine mi ne plu eltenis kaj sentis larmojn en la okuloj. Mi klopodis ŝajnigi ke estis pro la vento eniranta la trinkejon kiam iu sentaŭgulo lasis malferma la pordon, sed vere kulpis la aplikado de planekonomio!

Planekonomio aŭ libermerkata ekonomio? Kial mi, ordinara laboristo, ne komprenas la malsamecon de infero kaj ĝangalo?

- "Ĉu flugas mevoj en Braŝovo?" mi demandis al ŝi.

- "Venu al Braŝovo," ŝi respondis.

La merkredon, estis tuttaga ekskurso. Mi promenadis, tutsole, en Braŝovo, serĉis la malriĉon, la mizeron, pri kio ŝi parolis, el la tempo kiam ĉi tie estis laborista paradizo. Mi ne trovis. Eble ekster la urbo? Mi tien iris kaj eksciis ke estas ursoj kiuj vivas en l' arbaro de la Karpatoj. Mi ŝategas ursojn en filmoj, sed en arbaro kie mi promenadas - Ne, dankon. Per tute alia vojo mi reiris en Braŝovon, vidis la homojn en la stratoj, la multajn trinkejojn, la gajecon. Mi vidis Viton; fakte min vidis Vito, ĉar mi marŝis envolvite en pensoj. - "Ĉu ni kafumu?" mi proponis. Li jesis kaj mi mendis viskion. (David ekskursis do mi aŭdacis elekti Jack Daniels).

Ĉu estas mevoj en Braŝovo? Mi daŭre ne scias. Mi ne aŭdis mevojn, sed tio neniom signifas. Okazas ke homoj nek aŭdante nek vidante la realon, daŭre revas pri mondo sen klasoj, kie ĉiuj estas egalaj, kiel la bestoj en 'Bestbieno' de Orwell, nevo de la kunulino de Lanti, kiu mem demandis sin pri la laborista paradizo antaŭ multaj jaroj, kiam la mondo ne jam sciis kiom kulpas la gvidantoj, ĉefe tiu kiu neniam ridis - Stalin. Mi spertis bonegan kongreson en Braŝovo. Ni estis 82-ope: multe maltro, eble ĉar homoj devas tro lukti por travivi la inferon - aŭ la ĝangalon?

- "Ni devas lerni mem estri," diris Manuelo. "Ni ne bezonas estrojn kiuj trudas al ni siajn sistemojn, per kiuj gajnas nur ili." Manuelo estis anarkiisto, treege saĝa. Kia stultaĵo ke devas morti ankaŭ saĝaj homoj.



[ Teksto verkita sur l' insulo Re en Francio, dum mi ferias el ĝangalo. El infero eblas eskapi nur post revolucio kiu forigas la laboristajn paradizojn. Kia stranga mondo. ]

[La korekto de la teksto faris mian karan amikon David Kelso]

Jakvo



4 comments

Marian Vochin said:

Mi ne scias se estas mevoj en Braŝovo.Certe , en Rumanio komencis nova revolucio,paca revolucio en strato kie la homoj petas demision de la registaro, de la prezidento, kaj novaj balotoj(elektoj). Atentu al Rumanio! La rumanoj batalas por la demokracio ĉar en Rumanio estas diktaturo .
12 years ago ( translate )

Jakvo said:

Mi sekvas la aferon kara amiko. Unue oni liberigis sin de kion la registaro nomis komunismon, nun kaj tio estas mia granda espero la homoj liberigas sin de novliberalismo. Espereble Ruamnio trovas la ĝustan vojon al plej humana kaj sociala socio.
12 years ago ( translate )

Jakvo said:

Pri tio mi ne jam pensis Paŭl :-)
12 years ago ( translate )

Jakvo said:

Kelkajn tagojn antaŭ li malaperis Mimi.Tio estas unu el la lastaj aferoj kiujn li faris por mi
12 years ago ( translate )