Loading
La principoj de maldekstro


Kio estas la principoj de maldekstro? Nu al tio respondis profesoro Jan Blommaert. Mi tradukis parton el sia verko “Links van de kerk” kaj metis ĝin en revuo de SAT kun intenco havi interesan diskuton. Bedaŭrinde la teksto provokis nur silenton kaj tio en asocio kiu pretendas esti progresema laborista asocio.

La principoj de maldekstro

-1Maldekstro reprezentas universalan liberecon, egalecon, pacon, justecon kaj solidarecon. Ĝi luktas por realigi ĉi tiujn valorojn kaj turnas sin kontraŭ ĉio kio malrapidigas kaj malebligas ĉi tiun procezon.

-2 Maldekstro tenas certan hombildon en kiu la homo estas multfaceta kaj ne povas reduktiĝi al unu dimensio.
La homo nur estas tute libera, kiam ĝi povas plene disvolvi sin en ĉiuj funkcioj kaj kapacitoj; ne nur ekonomie sed ankaŭ kulture, sociale, politike.
Homa digno enhavas ĉiujn tiujn eblojn je disvolviĝado.
Maldekstro malakceptas ĉion, kio kontraŭstaras la hombildon aŭ kio malriĉigas ĝin.

-3 Maldekstro reprezentas radikalan demokration, en kiu ĉiuj ĝuas la plenajn rajtojn kiel civitano kaj ankaŭ prenas plenan respondecon por tiuj rajtoj.
Maldesktro aspiras al permanenta demokratigo de la socio kaj kontraŭas kontraŭ ajna formo de malkonstruo de la demokratio en strukturoj, enhavo kaj procedoj.


________ Post principoj estas sekvoj

-4 la valoroj kiujn maldekstro defendas apartenas al la Klerismo (Jarcento de la Lumoj) kaj estas universalaj; pro tio oni ne povas restrikti ĝin ĝis certa parto de la homaro aŭ certaj partoj de la propra socio. Maldekstro kontraŭstaras ĉiun formon de selekteco kaj ekskluziveco en aplikado de rajtoj kaj liberecoj. Neniu estas libera tiel longe, kiel ne ĉiuj estas liberaj. Tio deklaras la substrekon al solidareco: malkonstruo de solidareco, kiun ni ‘produktas’ por aliaj estas tuj atako al ni mem, ĉar ankaŭ ni povas esti je iu momento viktimoj de la sama ŝablono de ekskludo. Ĉi tiu per si klarigas la historian bezonon je redistribuado: la plej granda malrespekto je ĉi tiuj valoroj, estas la fendego inter malriĉa kaj riĉa, inter tiuj kiuj havas aliron al ĉiuj formoj de riĉeco kaj lukso kaj tiuj, kiuj ne havas aliron al ili, inter tiuj kiuj plene povas disvolvi sin kaj tiuj kiuj malhavas la eblon. Tio fine klarigas ankaŭ la tradician antipation - naŭzon de maldekstro por ĉiuj formoj de ŝovinismo kaj naciismo je unu flanko, kaj imperiismo ĉe alia flanko.


-5 Maldekstra hombildo estas hombildo de la Klerismo, kiu trovas sian plej klaran esprimon en la laboro de la juna Marx; samtempe ĝi akordiĝas kun la hombildo de la historiaj liberalaj pensuloj kiel Adam Smith, ĉe la hombildo de la klasikaj humanistoj kaj ĉe kelkaj de la kristanaj tendencoj.

La hombildo havas deirpunkton ke la homo ne povas esti reduktita ĝis ’homo economicus’, sed ke la ekonomia ekzisto de la homo devas esti integrita en pli larĝa tuto de funkcioj kaj eblecoj.


Kiu estas reduktita al laboro en fakto estas sklavo, eĉ kiam ĝi iĝas pagita por la laboro. Oni estas sklavo de la laboro, ĉar oni ne havas la liberecon havi iun signifon ekster la laboro. Pro tio maldekstro luktas por havi humanajn laborkondiĉojn, kio volas diri: laborkondiĉoj, kiuj montras respekton por la hombildo. Kaj kiam tio rilatas al materialaj aferoj, maldekstro vidas monon kiel rimedon por atingi pli altan celon; nome, la principojn.


-6 El tiu hombildo, la deirpunkto de maldekstro evidentigas ke homoj povas esti libera, nur kiam ili povas decidi pri propraj sorto kaj vivo kaj posedas la rimedojn por plibonigi propran situacion.


Konkrete tio signifas ke maldekstro diferenciĝas per tio, substreki la analizon: homoj devas havi la materian kaj intelektan eblojn por fari diagnozon pri sia propra vivo, propraj problemoj kaj interesoj. Edukado, instruado, kulturo, informado kaj sciado, estas sur listo de prioritatoj de maldekstro.


-7 Maldekstro opinias ke ni vivas en sistemo kiu radikale kontraŭas la maldekstrajn principojn.


Kapitalismo estas de la origino ekonomia, politika kaj sociala sistemo kiu flosas je fundamenta opozicio inter gajninto kaj venkito - ĉar ĝi estas sistemo kiu baziĝas je konkursoserio.


Socio kiu plene baziĝas sur kapitalismo, estas socio kiu produktas malliberecon, malegalecon, konflikton, maljuston kaj egoismon, kiu konkurigas partojn de la socio kaj devigas al monda konkurso kie neniam ĉiuj povas gajni.


Maldekstro devas esti ege kritika al kapitalismo kiel sistemo - ne nur kelkaj flankaj aferoj de ĝi, sed la tuta sistemo. Ni konstatas diversajn tendencojn, de homoj kiuj malakceptas la kapitalismon entute, ĝis homoj kies strebado estas iu humana kaj justa kapitalismo.


-8 Maldekstro alstrebas totalan demokration, sed ne totalisman demokration. Totala demokratio estas en demokratio de egalrajtaj kaj liberaj homoj. Homoj kiuj memstare kapablas preni starpunkton, funde kompreni proprajn interesojn kaj analizi situaciojn; homoj kiuj ankaŭ devas havi liberan aliron al informado, sciado kaj metodoj kiuj ebligas ĉi tiujn procesojn. Estas nekredeble grava por maldekstro ke instruado kaj komunikiloj prezentas la plej bonan informadon, konon kaj metodon, kaj ke la fina rezulto de tio ne celas nur la labormerkaton, sed la tutan socian ekzistadon. En instruado homoj ne nur povas esti edukitaj ĝis finpretigitaj laboristoj-labormaŝinoj, sed al informitaj civitanoj, kiuj kapablas memstare kaj kritike juĝi la informadon kaj starpunktojn kun kiuj ili estas konfrontitaj.


Kiam homoj estas ekspluatataj, fi-informitaj aŭ estos stultigitaj, aŭ kiam ili pere de ekskluziva emfazo estos reduktitaj al nur tio, labori ĝis la “One-Dimensional Man” (unudimensiulo) de Marcuse, tiam neniam oni povas paroli pri demokratio. La motoro de totala demokratio estas la kritika civitanaro kiu ekster la laborhoroj povas enprofundiĝi al la sociala kaj kultura vivo.


Neniam ni povis havi tiom da informado, sed neniam ni estas tiel fuŝinformitaj. Estas nun tempo demokratigi la informadojn kiuj ĉiam estis historie prerogativo de la elito.


-9 Kiam la liberecoj de specifaj grupoj estas atakataj, limigataj aŭ damaĝataj, aŭ kiam al specifaj grupoj, devigoj estas postulataj, kiuj por aliaj grupoj eĉ ne estas eldevigeblaj, ni ne povas paroli pri demokratio, ĉar la principo de egalrajteco estas perfortata.


Kiam certa grupo da homoj iĝas viktimo de sistema kontrolado pri sekureco, aŭ estas limigita en sia libereco, ni havas esencan problemon pri tiu ”demokratio”. Kiam privata sfero ne estas respektita sed estas viktimo de administra kaj polica kontrolo, la demokratio ankaŭ per tio estas endanĝerigita. Maldekstro do kontraŭstaras la eskaladon de la kontrolada-penso, polican ŝtaton, malebligon aŭ malfaciligon de aliro al ĉiuj juĝrajtoj.


-10 maldekstro kontraŭbatalas manifeste ĉiun formon de ekspluatado - dateno kiu en kunteksto de globaligo ĉiam iĝas pli problema- en kiu homoj estas reduktitaj ĝis sklaveco, en kiu homoj devas labori por malhumanaj salajroj sub malhumanaj laborkondiĉoj, sen sociala kaj fizika protektado, kaj ofte kun malfortaj grupoj kiel plej grandaj viktimoj (infanoj, maljunuloj kaj minoritatoj)


La teksto estas eltiraĵo el la tezo de profesoro, doktoro Jan Blommaert “ Maldekstre de la preĝejo” ( la maldekstra flanko de la multkultura socio)


Tradukis Jakvo

2 comments

Jakvo said:

Jes la afero ne plu saveblas de la hegonomio de la komunistoj kaj stalinistoj.
Aliĝu al SAT kaj vi trovos viajn amikojn komunistoj kiuj regas nun la asocion.
Mi ne komprenas kion vi indikas kiel "historiaj eraroj de SAT"? Bonvolu klarigu.
Ne SAT sed la nun regantaj komunistoj ignoras la tendencojn en la socio kaj prave per tio ne eblas havi novajn membrojn kun freŝajn ideojn kiuj kongruas kun nuna tempo.
12 years ago ( translate )

Jakvo said:

Efektive estas preĝejo. simpla mistajpado de mia flanko.
12 years ago ( translate )