Mia amiko Bob, promenadas laŭ lia kutimo tra parko, en pensoj, kombante la cerbon. Malplaĉas al li la festotagoj en kiu ek, homoj devas ŝajnigi ke ĉio bonas en la mondo. Montriĝas granda feliĉo ke dum ĉi tiu periodo de la jaro ekzistas mizeruloj, senhejmuloj, homoj kiuj vivas en plej granda mizero, ĉar nun ni povas montri ke ni pensas al tiuj homoj. Ni povas malavare donaci monereton al grupo kiu preparas manĝon por la senhejmuloj. Tason da supo ili ricevas antaŭ enirejo de granda stacidomo. Vidu mondo kiel bone ni zorgas por niaj kunloĝantaro. La homoj purigas animon per eŭrocento
Nu, Bob havis pli de tiuj pensoj en kapo kiam li rimarkis ke mevo flugas akompane al li.
Ne kutimas ke mevo flugas tiel proksima al homo, vere estis kvazaŭ hundeto kiu sekvas mastron.
"Feliĉan novjaron", diris Bob. "Flitsan novjar", respondis la mevo.
Bob haltas kaj la mevo metas sin antaŭ piedoj de Bob. "Ĉu vi parolas" Bob demandis. "Jes - estis respondo de Mevo - kial ne, ankaŭ vi parolas ĉu?" Bob frapetis propran vangon por scii ĉu li eble estis trafita de iu cerbofrapo, aŭ alia stranga malsano kiu povas trafi homojn. Sed ne, montriĝas ke ĉio estas en ordo.
Iom balbutante li diris; "Sed mi tute ne sciis ke vi mevoj kapablas paroli. Mi neniam lernis dum pokaj jaroj ke mi estis en bazalernejo ke birdoj povis paroli".
"Ni ĉiuj parolas - estis tuja respondo de mevo - ĉiu estaĵo parolas. Eĉ jes, tiu merlo tie. Mi scias ke plaĉas al vi, merloj. Vi ofte alparolas merlojn kiam vi kombas cerbon ĉi tie". Kaj al merlo kiu pasis li diris; "Nia amiko Bob ne scias ke ni povas paroli, imagu". "Evidente jes" pepis la merlo kaj li kuris malantaŭ folion kiu kirligis sur sablo, kiel merloj kutimas fari.
" Ĉu ni iom daŭrigu promenadon - petis la mevo - malvarma sablo frostigas min ĝis oste. Ho jes, mi nomiĝas Jim kaj, nu jes, vian nomon mi konas. Vidu mi estas iu speco da gardanĝelo. Nu ne vere gardanĝelo ĉar salivo pri ĉielo kaj infero ne ekzistas, estas nur mito por teni homojn stultajn kaj brideblajn. Sed vero estas ke ĉiu homo havas, nu kiel nomi tion… animo-kunulon. Via anomo-kunulo estas mi. Vi ne devas paroli al mi, mi scias ĉion de vi. jes, imagu ofte viajn sekretajn pensojn. Ni povas samtempe pensi saman aferon, ĉu vi povas imagi? Ĉu vi scias. Kion ni havas superas amon. Mi scias kiel ofte vi lastajn tagojn suferegis, kiel vi promenadas por kompreni kio okazas al vi, kiel vi eĉ ploras fojfoje.
Jes prave, nova jaro malbonege anonciĝis."
Bob reprenis paŝojn, por ke piedoj de Jim ne alglufrostu al sablo. "Rakontu iom pri vi Jim - li petis - ĉar mi tute ne scias pri vi kaj jes, mi sentas bone sciante ke ni povas komuniki. Vidu, kiam mi sentas ege trista mi ĉiam volas esti mevo por ke mi povu liberigi min de ĉiuj malbonaj, tie alte en aero, portata de la vento. Nun mi vere volas esti merlo kaj vento devas esti ŝtorma el sud-okcidenta. Kiel ŝtormaj ventoj povas esti en nia Flandrio. Vento kiu jam ĉaspelis la ondojn de la maro, por ke ili brue rompiĝu sur strando de Oostendo. Vento kiu torturas la kverkon, klinigas la kanon, draŝas la herbon.Vento kiu purigas la aeron kaj ĉaspelas la nubojn kiuj pezaj de akvo klopodas eskapi, verŝante la pluvegon sur poldera pejzaĝo. Vento sur kiu mevoj lasas sin porti al granda alteco dum ili krias pro plezuro, kiel virino kiu ĝuas ekstreman orgasmon."
Jim ridetis kaj diris; "jes, jes, jes, ho jes. Vidu Bob, se povas esti helpa al vi, ne nur vi suferas. Multaj homoj suferas kaj ĉiuj pensas ke lia aŭ sia sufero estas la plej granda. Sed aŭskultu al kion mi rakontas kaj tiam vi scias kio sufero estas.
Antaŭ tempo, nu ne tuj indikebla en homoj monatoj aŭ jaroj, mi vidis ŝin, ek, estis fulmo dum klara suna tago, belulino ne kredeble. Mi tuj flugis al ŝi kaj presentis min sub kaŝa nomo por iom esplori ĉu ŝi estis bonkora. Proksimiĝinta al ŝi, mi lernis ke ŝi havis nekredeblan belecon kaj koro kiu plenas de amo. Amo kiun ŝi mem ne konis. Mi iom kapriolis en aero por ke ŝi rimarku min kaj , ho jes, ŝi vidis kiel mi streĉis flugilojn por imponi ŝin. Ŝi eĉ iom akompanis min dum taga flugado. Bedaŭrinde ŝi ne estis libera sed havis kunulon en lada skatolo sur ŝutejo kie ŝi loĝas, partneron al kiu ŝi promesis siam amon por ĉiam kaj 3 tagoj. Mi iom seniluziigis kaj jam volis daŭrigi mian vojon al hejmo kie atendas min amikino mia, kun kiu mi vivas en grandega skatolo en kiu iom vendiĝis grandekrana televido. Mi loĝas malproksima de ŝi en alia ŝutejo. Kiam mi prenis iom da distanco ŝi alvokis min, "Venu kaj parolu pri vi".
Nu mi estas tro babilema kaj mi komencis rakonti pri mia vivo, pri miaj amatinoj, pri mia luktoj dum vivo kaj pli kaj pli. "Vi estas bonkoro - ŝi diris kaj vi meritas amon en vivo". Mi tuj konsentis.
Ĉiun tagon mi vidis ŝin kaj ĉiun tagon mi pli kaj pli amis ŝin, ĝis ne plu eltenebla. Venis bonaj tagoj kaj malbonaj , suno kaj pluvo, kiel kutimas kaj mi ĝuis la tempon kiun mi estis kun ŝi.
Por ke ŝi havu senton de amo por mi , mi faris ĉiun tagon plej belajn aerajn kapriolojn al kiu mi kapablis. Ĉiun tagon mi iĝis pli lerta en flugado kaj superis laŭ mi eĉ proprajn kapablojn. Imagu kaj kredu ke por ŝi mi lernis flugi sur dorso, malantaŭe, kiu parenteze ne estas facile kaj plej gravaj, mi estis al ŝi fidela en tiu grado ke mi eĉ ne plu rigardis al aliaj belaj virinaj mevoj.
Ho jes, ne pensu ke afero estis facila. Mil foje mi ĵaluzis kiam mi vidis kiel aliaj mevoj klopodis akapari sian favoron. Mi devas konfesi ke kelkaj estis nekredeble lertaj kaj uzis ĉiujn trukojn por ke ŝi rigardu al li kaj ne al mi. Tiam mi flugis plej alte en aero kaj faris miajn plej belajn kapriolojn. Mi montris per plej bela korpa parolo kiel multe mi amis ŝin. Mia eraro tamen estis ke mi ĉiam uzis torenton da vortoj por konvinki ŝin pri mia amo kaj jes, kiel okazas kiam oni parolas tro, alia miskomprenas, uzas frazojn, tiras ĝin el kunteksto kaj reĵetas en via vizaĝo. Sed tiam mi atendis pacience al favora vento kaj dancis por ŝi la plej belan aerdancon kiu iu iam vidis.
Venis tago ke ni flugis kune kaj parolis pri amo. Sed ho ve, kion mi ne sciis, tuj post kiam ŝi diris ke ŝi amas min por ĉiam kaj 3 tagoj, ŝi flugis al alia, al tiu lertulo, bonedukita kaj ruza, kiu maskis sin per oreloj da saĝo kaj tiel kaptis sian koron. Konscie ŝi amindumis kun li alte en aero, por ke ĉiuj vidu ilin kaj plej verŝajne por minaci min kaj vundi min, mi ne scias. Mi hontas pri miaj pensoj sed jes mi pensis tiel. Mi klopodis ne vidi, mi suferegis kaj silentis. Kaj deklaris al ŝi mian grandan amon.
Estis bela vento, aero plejpura kaj mi ellitiĝis tre frua. Mi volis prezenti al ŝi plej belan aerspektaklon al kiu mi kapablis. Sed kion mi ne sciis, ŝi estis en domo de la ruzulo kaj amindumis kun li dum mi flugis kaj vokis ŝin.
Ŝi ne respondis. Mi flugis pli alte, pli kapriole, mi uzis la plej belegajn trukojn sed vane. Ŝi simple minacis min, traktis min kiel fekaĵo, kiel kraĉo sur strato. Kaj plej terure ŝi eble pensis ke tio estas la bona maniero por malhavi min. Ĉion mi klopodis por ke ŝi almenaŭ parolu kun mi, sed ŝi mutis kiel obstima azeno.
Tagoj mi flugis kriante sian nomon. La sola kiun mi havis estis la kapablo flugi pli lerte ol aliaj mevoj. Mi iĝis parodio al Jonathan Seagull.
Mi klopodis dum pli ol jaro konkeri la blej belan el tuta mondo kaj ruzulo kaptis ŝin antaŭ mia flugiloj. Maskita per peruko kaj falsa nomo li babilis ŝin al amindumado". Hurle ridetanto pri mia suferoj ŝi respondis al lia amo kaj tuj forgesis ke iam mi ekzistis. La amo kiun mi pensis ke ŝi por mi havis, montriĝis esti profunda hato pro ĉion kion mi estas. Ŝi detruis min ĝis profundo de fundamento, simple ĉar mi montris mian amon, mian ĵaluzon al la maskita simio kiel Erasmo el Roterdamo nomis tiun specon, per kiu ŝi nun amindumas.
Bob denove haltis kaj alrigardis sian animo-kunulon kaj diris: "Kia merdo, kia sorto, kiel kruela ŝi estas. Kion vi faras nun?".
"Mi parolas kun vi, - estis lakona respondo de Jim - mi parolas kun vi por ke mi malŝarĝu animon. Mi nur volas paroli kun vi por montri ke via sufero, estas bagatelo. Vi promendas tra parko kun kapo inter ŝultro kvazaŭ vi portas plej teruran pezon. Mi volas montri ke ĉiam alia povas suferi pli".
Bob koleris kaj diris: kion vi kretena birdo scias pri mi, pri mia sufero. Iru fekkapulo al merdo kaj lasu min en trankvilo". Vi tuj povas solvi vian infanan suferon, ĉar sciu estas simpla kiel diri bonan tagon: Kiam vi pensas ke iu ne plu ekzistas. Ĉu ŝi daŭre ekzistas?"
Jim flugis alta en aero kaj Bob jam timis ke li tro malĝentile traktis povran animo-kunulon. Li vidis kiel li komencis danci sur aero, elegante kiel mevoj kapablas. Li uzis ĉiujn ventetojn, ĉiun malsamecon en aerpremo por montri al kio li kapablas.
Multaj virinaj mevoj venas por rigardi al artaĵoj de Jim, sed li ne vidas ilin kaj li daŭrigis la spektaklon. Bob aŭdis kiel Jim laŭte kriis. Ĉu eble nomon de perdita amatino?
Tiam Jim revenis kaj metis sin antaŭ Bob. "Jes Bob mia kara Bob. eĉ se vi ne pensas ke iu ekzistas ŝi ekzsitas, por ĉiam, por ĉiam kaj 3 tagoj kredu min. Ne eblas forpeli plej belan el koro kaj animo. Kion vi pensas pri mia - li petis - ĉu iam vi vidis pli belan aerspektaklon. Ĉu mi ne estas artisto, ĉu vi rimarkis la amon en miaj movoj. Bonvolu Bob karesu mian vantecon"
"Vidu - diris Bob - mi ne konas la korpolingvon de mevoj. Mi ja ĵaluzas al via artaĵoj kaj havas nur unu deziron. Ĉu vi povas instrui min flugi? Mi volas kapabli flugi kiel vi, por ke mi povu liberigi min de ĉiu malbona en kapo, por ke mi povu rekapti la vivon kiu nun ne valoras"
" Mi ne devas instrui vin, mia kara Bob. Ĉar kiam vi volas, vi povas, venu, nun, venu kun mi, mi gvidas vin ĉe unuaj paŝoj. Nu paŝo estas metafore dirita evidente ĉar prefere piedoj ne tuŝu la teron plu. Ni komencu per simplaj movoj. Venu, fidu min ĉar mi estas via animo-kunulo kaj tiuj ne trompas. Mi estas via animo-kunulo kaj tio signifas ke vi povas fidi min, ĉiam, mi neniam lasas vin en merdo".
Kaj ili malaperis Bob kaj lia animo-kunulo. Ili malaperis el vido de la homoj al loko kie regas respekton.
Eble , kiam ŝtormas kaj ondoj bruege rompiĝas sur strando de Oostendo, vi vidas ilin, alte en aero kie ili faras la kapriolojn plej lertajn. Kaj ĉiuj, kiuj volas povas libere spekti kiel ili dancas kune. Bob kaj lia animo-kunulo, kiu restas ĉe li por ĉiam kaj 3 tagoj.
1 comment
Jakvo said:
Amikino de mi, havis dum vivo plej terurajn suferojn kaj ofte mi demandis ŝin, kiamaniere vi travivis. Sia respondo estis : ne pensu pri mizero, ne pensu pri sufero. Vivu.!
Al ŝi helpis ĉar vere ŝi suferis ĉiun inferon.