Hieraŭ mi iris kun amiko de mia filino al kinejo, por spekti iun de maloftaj flandraj kinoj. La vetero pli ol aĉis. Ventetis Londona pluvu. Londona pluvo signifas ke pluvo estas tiel leĝera ke plej dolca venteto kirligas la akvon sub pluvombrelon kaj ke iu ajn ŝirmado kontraŭ pluvo ne eblas.
Mi telefonis al mia akompano por diri ke ni irus aŭte, jes malgraŭ terura trovarmigo de la terglobo.
Filmo estas spektebla, sen pliaj komentoj. Ĉar mia kunspektanto devis ellitiĝi je la 4-a 30 matene por fari laboron ĉe antverpenaj dokoj kiel dokisto, ni decidis post trinki kafon tuj iri hejme.
Mi bone scias ke la semaforo indikis verdan lumon, estis la lumo malsupre kiu lumiĝis, do mi pasis kruĉvojon kaj je loko kie estas la rejloj de la tramo, mi ekvidas tra kurteno da akvo, tramon kiun proksimiĝas per plej alta rapideco. Mi uzis plej lastan plej fortan forton de la motoro por eskapi al giganta kolizio. La tramo pasis malantaŭ mia aŭto je distanco de nanomilimetro.
Kiam ni retrovis spiron amiko de filino diris al mi: Vi estas feliĉulo!. Plej verŝajne li volis diri ke mi bonŝancis?
Kio estas tio, feliĉo. Evidente mi povas trovi bonan klarigon en Plena Ilustrita Vortaro (PIV), sed mia demando estas ; Kio estas tio feliĉo. Mi volas havi filozofan klarigon pri tio. Eble mi nur povas esti feliĉa kiam mi scias kio aŭ kiu estas feliĉo.
Plej verŝajne jam tutan historion de homaro, homoj serĉas feliĉon. Unu de miaj plej ŝatataj filozofoj estas "Seneca". "Lerni morti. Leteroj al Lucilius" estas frandaĵo. Legi Seneca estas feliĉo, mi pensas. Seneca instruas, kiel ne timi morton kiu iu ajn venas por ĉiuj.
Hieraŭ mi pensis pri tio kiam la sekundo-montrilo de holoĝo estis por mi je la pozitiva flanko kaj dum tiu sekundo ja ĉiuj dioj kiuj deĵoris ĉi tiun momenton helpis min eskapi de la trama kolizio. Imagu ke tramo kaptis min. Morto estis sola evidenteco, sed ĉu tio alportas malfeliĉon? Por mi certe ne ĉar mi ne plu ekzistas ek. Nenio perdita en mondo. Eble por la amataj mi estos baldaŭ bona memoro, do feliĉo kaj por la malamiko mia morto jam estas feliĉo al si mem.
En Sennaciulo la revuo de SAT oni anoncas ke mi mortis. Mi mem decidis ke anonco estu nur maksimume tri frazoj. Mi preferas kvalitan tekston en tiu revuo anstataŭ perdi kopion pri unu el preskaŭ 7 miljardoj da homoj sur tero kiu adiaŭis la vivon.
Sed mi ne progresas. Kio estas feliĉo? La koloroj de folioj kiuj pasas lastajn tagon ĉe patrinarbo. La mil koloroj brunaj kaj ruĝaj, aŭ ĉu feliĉo estas majo la floroj kiuj montras sian plenan kolorpaleton kaj odoro kiu svenigas cerbaron.
Merlo kiu kiel kuglo pafas el arbuston, ekflugas al plej alta pinto de arbo por kanti belan melodion. Aŭ Maria Callas kie kantas "Un bel di vendremo" aŭ imagu "Mon coeur s'ouvre á ta voix" - "Mia koro malfermas (sopiras?) al via voĉo". Tio devas esti feliĉo ĉu? Ĉu Camille Saint-Saens estis feliĉa kiam li finis la operon. Certe jes, kiam li aŭskultis al la itala tenoro Enrico Caruso kanti la partituron de Samson
Feliĉo de aliaj, tio estas vera feliĉo. Amikino kiu skribas, mi fartas bona, mi resaniĝis kaj havas alian laboron. Jen feliĉo ĉu. Aŭ dum paroli aŭdi ke alia trovis laboron kaj per tio iom da sendependeco, jes tio estas granda feliĉo.
Ofte mi pensas al tempo tuj post mia bankroto kiam mi ne posedis ion ajn. Amikoj tuj turnas la dorson al malsukcesinto ĉar ili preferas edzinon de kiu vi maledziĝis, ĉar facile oni povas eniri sian liton. Tagoj sen manĝo, sed tio hardigas. Mi ridetas nun ĉar mi memoras, ke la plej granda malfeliĉo tiam estis iri al necesejo. En Antverpeno oni devas pagi por uzi la tronon en necesejo kaj mono mankis plene al mi. Jes mi uzis foje arbustron en parko kaj vere la merloj ne protestis. Sed malfeliĉa, ne mi ne estis malfeliĉa. Malfeliĉa mi estis kiam mi sciis ke unua edzino trompis min, ke ŝi havis amaferon kun alia kaj alia, kaj alia. Kaj kiam mi diris al ŝi ke ne plu havas sencon daŭrigi rilaton kiu ne funkcias. Ŝi ploregis dum tagoj kaj mil foje diris ke ŝi nekredeble multe amas min, sed ŝi trompis min kaj ŝi vundegis mian koron. Dum 30 jaroj mi ne plu vidis ŝin kaj ek, dum festeto de amiko, ŝi staris antaŭ mi. Dekoj da viroj poste por ŝi kaj 5 edzoj kaj ŝi ploris denove kaj diris ke homo nur havas unu veran amon en tuta vivo kaj ke ŝi diris estis mi sed ŝi enmerdumis la aferon. Kaj… strange, ŝi faris al mi multege da malbona, zorgis ke mi perdis ĉion, sed tamen mi ne sentis feliĉon kiam mi vidis ke ŝi havis honestan tristecon.
Feliĉo de aliaj alportas al mi feliĉon, malfeliĉo de aliaj doloras al mi.
Dua edzino trompis kaj mensogis kaj lasis min sen mono sen domo sen iu ajn ĉar mi devis doni spacon al nova amo. Mi posedis 2 eŭrojn kaj 30 eŭrocentojn kaj valizon kun vestaĵo. Miaj kolegoj kaj amikoj de mia aĝo aĉetis domon, kaj novan aŭton, mi devis por la tria fojo rekomenci kaj kredu aŭ ne, mi ne sentis malfeliĉon.
Hieraŭ mi vidis mian filinon kiu loĝas kun sia amiko. Li havas du infanojn ĉe du virinoj kaj 22 jaraĵoj pli ol mia filino. Kiam mi vidis ŝin, mi demandis :ĉu ĉio bonas? Kaj ŝi respondis; ĉio bonas paĉ.
Kaj mi estis la plej feliĉa viro el tuta mondo.
Eble amiko de filino prave diris hieraŭ, vi estas feliĉulo. Ĉar imagu ke tramo kaptus min kaj mi mortus. La tempo de ĉagreno ĝis tago ke filino nur tenas bonajn memorojn pri mi estas tro longa doloro por ŝi kaj tio farus min ege malfeliĉa.
Unu afero mi lernis tamen. Atentu, atentu, ke vi ne malkovras ke vi pasis momentojn de granda feliĉo sen ke vi rimarkis ĉar, mi pensas ke tio donas grandan senton de malfeliĉo.
Kio estas feliĉo. Ho jes, silenti dum tago anstataŭ uzi akrajn vortojn kiuj vundas tiun, kiu havas vian koron.
2 comments
Jakvo said:
Jakvo said: