Loading
Capitalism: A Love story

La mondo dividiĝas en homoj kiuj adoras kapitalismon kaj homoj kiuj kontraŭbatalas ĝin. Kiu pravas?

Mi faras demandon, al mi mem pri kiu respondo ne estas memevidenta. Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis filmon de Michael Moore: "Capitalism: A Love story!". Jes mi scias Moore estas tre polomika figuro. Tamen, mi jam spektis plurajn filmojn de li kaj notas ke li ne donas respondojn, sed faras demandojn. Jes estas la momentoj kiam li parolas kaj agadas. Ĉiam kun sufiĉe da humoro. Plej amuze estas kiam li iras al la grandaj bankoj de Novjorko kaj petas ke ili redonu la monon de la usona enloĝanto kiun bankoj forŝtelis atribuante tro altajn kaj malhonestajn rentumojn.

Li nur petas la monon, kiun la grandaj bankoj ŝtelis de la homoj el Usono kaj mi ne povis deteni silente aplaŭdi en la mallumo de la kinosalono,

Kiam filmo finiĝis homoj aplaŭdis, aplaŭdis ĝis oni ensaltis lumon. Mi vidis multajn homojn kiuj membras en unu de la komunistaj - Maoistaj partioj. Kaj mi faris al mi demandon; ĉu ili kuragas same kritiki la partipolitikan sistemon kiun ili subtenas?

Ĉu ekzistas sistemon kiu ne meritas kritikon kaj kial ni ne ĉiuj rajtas libere kritiki ĝin?

Moore komparas kapitalismon kun la iama Roma ŝtato el la jaroj nul kaj ĉirkaŭe. Ŝtato kiu subakviĝis pro vanteco, pro fakto ke ili ne respektis la homojn kiuj vivis en aŭ suferis pro la sistemon.

Plej verŝajne tio estas la historio de la popolo. Ĉiam ili akceptas subpremon ĝis tago ke ili diras: sufiĉe nun kaj ili sange, jes plejofte sange ribelas, protestas, batalas por havi novan pli bonan sistemon. Bona sistemo en kiu tuj reaperas la profitimulojn, la demagogojn, kiuj havas novajn verojn. Ne por servi la popolon, sed por pliriĉigi sin mem. Por ekspluatadi kaj profiti pri laboro de aliaj kaj ili donas al sistemo belajn nomojn kaj ŝovelas monon en propra poŝo.

Homoj estas entreprenema, laborema, kaj ruza. Kaj ili serĉas la truojn en sistemoj per kiu ili povas ekspluatadi, profiti kaj subpremi.

Kiel bele sonas vorton demokratio precipe kiam oni povas adaptiĝi ĝin al propra gloro kaj profito.

Regi la amason estas sonĝo de potenco, de politiko kaj ĉiam ili sukcesas, ĉar la amaso estas manipulebla, sed ankaŭ fleksebla. Sen kritike ili lasas sin sklavigi kaj plispertigas pri lekado de kalkano de tiuj, kiuj regas. Ili akceptas ke potenco ornamas sin per titoloj de reĝoj kaj prezidantoj kaj huraas kiam la potentataro pasas, vestita en oro kaj sateno.

Kaj ĉiu epoko aperas iun Moore kiu kritikas kaj demandas. Kie estas la mono de la popolo, kion vi faras per ĝi. Ĉu por nova milito, por plifortigi ŝtaton kiun la potenco kreis por dividi homojn en klasoj kaj grupetoj. Oni flirtigas flagojn kaj simbolojn por ke la popolaĉo salutu ĝin kaj klinas kapon por speceto da kotono.

Ni parolas pri prapatroj kiel pri barbaroj kaj samtempe barbaras sen pripense al kio ni submetigas nin. Kvazaŭ ili volas oferti al filozofoj novajn teoriojn pri kiel mondo devas turniĝi, kaj mondo ne obeas sed daŭrigas akcepti popolon stultecan ĝis morto.

Antaŭ multaj jaroj, mi staris budon de Amnestio Internacia, kaj mi memoras kiel hodiaŭa tago, ke temo pritraktata estis homaj rajtoj en Ĉinio.

Aperis grupo da Maoistoj kiuj severe atakis min ĝis ĝojo de mia kuraĉisto kiu devis ripari la vundojn kiujn mi suferis.

Mi simpatias kun ekonomia sistemo de Karlo kaj Frederiko kaj estis batita de la adeptoj pri sistemo malhumana.

Mi ne perdis fidon en Karl nek en Frederiko, sed jes en ĉiu politika klano maltolerema, ĉu ili maskiĝas kiel kapitalistoj aŭ komunistoj. Mi ne kondamnas sed faras demandojn.

Kaj ĉiam la demandoj estas: kial ni lasas nin subpremi de reĝoj kaj prezidantoj kaj sistemoj kiujn ili oraklas. Kiam homoj komencas pensi kaj regi si mem.

Mi havas 64 jarojn kaj volas atingi 100, nur por havi respondojn al miaj demandoj: kial ni lasas ni regi de krimularo maskitaj en malsamaj kostumoj de superklaŭnoj?

Skribis Erasmo de Roterdamo "por la saĝul' neniam ja agrablas viv".

IIi (la potenculoj) neniam estas Minerva aŭ la saĝo. - Ili paradas kiel simioj en purpuraĵo, kiel azenoj en leonfeloj -, kiel jam prave Erasmo diris.

jakvo


PS: apartenu nek al patrioj nek al partioj; estu homoj veravidaj, senigitaj je ajna egoisma penso. Nek mastroj, nek estroj, nek apostoloj kun lingvaĵo konsiderata kiel evangeliaj vortoj: fuĝu de idolojn kaj serĉu nur la simplan veron en la paroloj de la plej karaj amokoj, de la plej kara profesoro.

E. Reclus

aldone, atentu ke la profesoro ne estu subaĉetato de la potenco de unu el sistemoj altrudataj.

jakvo

3 comments

Ralph Dumain said:

Mi ankoraŭ ne spektis ĉi tiun filmon. Moore estas la sola homo kiu havas oportunon publikigi ĉi tian vidpunkton tiom grandskale en Usono, kiu fariĝas pli reakcie ĉiutage. Maoistoj estas idiotoj. Mi supozas ke la eŭropaj estas same infanecaj kiel la usonaj.
14 years ago ( translate )

Jakvo replied to Ralph Dumain:

Kara Ralph,
generaligi ne aperas en mia vortaro, do via diro ke eŭropanoj estas same infaneca ol usonanoj, mi lasas al vi por diri.
Kion mi konstatas kaj tio jam multajn jarojn, estas ke ŝajne ne eblas krei mondan solidarecon inter laboristoj. Evidente la potenco de la kapitalo estas grandega kaj ili havas la povon en manoj. Nur monda solidareco povas rompi ĉi tiun povon.
Certe sonas al vi infanece, sed kiam ĉiuj laboristoj el tuta mondo metas manojn en poŝo dum, diru semajnon, la kapitalo devas mem labori, kiun ili ne spertas nek kapablas. La monstrajgajnoj malaperas kaj ili devas klini la kapon kaj malfermi diskuton pri seriozaj ŝanĝoj.
Mi ne scias ĉu ekzistas alian vojon, kiu ne dividas homojn laŭ nacioj, regionoj, koloroj, kredoj. Ĉu fakte la homoj mem deziras tion?
Se ne, ili devas ne grumbli kaj suferi. Bedaŭrinde por tiuj kiuj volas havi pli bonan socion, sen ekspluatado, sen subpremo.
Maria Mickle eble pravas, unu sistemo fiuzas homojn en alia sistemo homoj elsuĉas la sistemon mem.
Ĉu vere ni devas senti la vipon sur dorso antaŭ ni el ni mem iĝas entreprenema kaj inventema.
Sola eble estas haltigi la mondon kaj rekomenci de nulo. Kia revo, mi mem ridetas nun pri mia stulta diro.
14 years ago ( translate )

Maria said:

en sepdekaj jaroj mi aŭdis jenon: " per kio diferencas la komunismo de la kapitalismo ?" - " en kapitalismo homo eluzas la homon kaj en komunismo estas male "
14 years ago ( translate )