Mi sidas ĉe komputilo, iom laboretis.
Estas strange, mi legis ĉiujn mesaĝojn, respondis al tiuj, kiujn mi devas respondi, legis kion mi devis legi kaj nun…nun mi iom atendas, sen fari ion ĉar mi scias ke jam estas tiu momento de la tago ke mi ne plu devas komenci ion ajn freŝan. Tuj la mondo vekiĝas en mia regiono kaj mi devas sekvi la fluon de ĉiu tago.
Estas kristnasko la tago de la paco. Kia hipokrita afero, paco. Ĉu iu volas ĝin kaj se jes, kial ni ne pli forte batalas por havi ĝin.
Estas tempo de nova vivo, ho jes, neniu povas malpermesi ke la naturo revekiĝas post malonga ripozeto, eĉ ne dogmoj kaj rakontoj malveraj.
Kvankam vintro nur komenciĝis, la naturo jam puŝas ĉe pordo de estonta printempo. Ĉiam la mondo turniĝas kaj se iam ĝi decidas halti, estas fino por ĉio kaj ĉiu.
Kristnasko, kion vi estas, ĉu festotago, tago de espero aŭ melankolio pri perdita jaro. La bonfaroj manĝas kaj diboĉas kaj la mizeruloj serĉas ŝirmilon ie sub ponto ĉe aliaj senhavuloj.
Vi ne feliĉigas min Kristnasko sed metas min en letargio kaj melankolio. Mi volas esti feliĉa sed ne scias kial, mi volas partopreni sed tro pensas al tiuj, kiuj malhavas, al tiuj, kiuj troviĝas en fremdaj landoj kie ili devas mortpafi nekonatajn sub preteksto ke ili venis por savi la pacon.
Mi vere malamas vin Kristnaskon kun viaj belaj promesoj pri paco kaj bono kiujn vi neniam efektiviĝas. Mi malamas viajn mensogojn.
Donu al mi la ĉiutagan tagon en kiu mi povas sendi mian amon al tiuj, kiuj meritas, kiu akceptas kaj deziras esti amataj.
Mi ne bezonas festotagojn kiam hipokritoj festas kaj ĝojas. Donu la ĉiutagan tagon kaj mi estas feliĉa en brakoj de mia amatino, en amo kun vi.
Mi ne bezonas festotagojn ĉar la ĉiutaga tago estas al mi plej karaj, tiam mi povas esti libera de ĉiuj hipokritecoj.
1 comment
Helena Tylipska said:
Mi forgesis aldoni ke oni ankau grasigas sin.