La 28-an de novembro mi partoprenis kiel prezidanto la kunsidon de Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj je la 8-a vespero kiam ni adiaŭis, mi iris al hotelo en najbareco ĉar trajno al Antverpeno ne plu estas, krom la tagoj poste.
Kvankam la trajno al mia regiono nur forveturis en Parizo, Norda stacidomo je la 10-a kaj 25 horo, mi forlasis hotelon je la 8-a kaj 30. Estis pluva tago kaj vento ludis kun hararon. Ek de “Place D’italie” ĝis Norda stacidomo estas sufice longa distanco, sed plaĉas al mi la promenado kiu ebligas kombi la cerbaron. Mi prenis “bd de l’Hopital” direkton “La Seine”, la majesta rivero kiu dividas Parizon en du partoj.
Venante ĉe stacidomo d’Austerlitz okulfrapis al mi bildon kiu tuj ĵetas min mense en verkaro de Georges Orwell, al libro “Down and out in Paris and London”. Ili do vere ekzistas, la ŝirmiloj por senhejmuloj. Eble dek, dekkvin precipe viroj forlasis ejon kaj kvankam mi ne havis eblon legi la indikilon ĉe muro, mi estis certe ke rilatis pri ŝirmilo por senhejmuloj. Fakte kiam mi volis proksimiĝi al la konstruaĵo por vidi ĉu miaj pensoj ne trompis min, la viroj komencis grumbli kaj mi ne havis senton ke ni tuj havas amikan rilaton
Georges Orwell verkis sian libron en la jaro 1933 kaj estis la unua romano kiun oni aperigis de li.
La libro rakontas pri la plej malalta tavolo de la socio, de homaj kadukuloj. Homoj kiuj perdis la ligon kun la mondo de havi kaj posedi.
Sur place de la Bastille mi metis min sur benko, daŭre en penso pri kion mi vidis. Mi mem, iam bankrotis, vivis mallongan tempon sen hejmo, sen manĝo, sed neniam senespero. Kio okazis al tiuj homoj ke ili falas en tavolon de senhejmuloj?
Kelkajn tagojn poste mi legis sur ekrano de komputilo, ke Barak Obama sendos 30.000 junajn virojn kaj virinojn al Pakistanio por tie mortpafi aliajn junajn virojn kaj virinojn, aŭ eble iun avon, pri kiu oni pensas ke li estas dangera teroristo pro fakto ke li devas uzi lambastonon por kuri?
Tuj mi guglis por scii kiom la kaprico de Obamo kostas al la enloĝantoj de Usono.
Pardonu sed mi apenaŭ povas tajpi la ciferon. Mi hontas diri ke iu decidas elspezi 2,5 miljardoj da dolaro semajne nur por daŭrige la militon en Irako kaj Afganistio (fonto http://www.jsfnieuws.nl/?m=200910
) kiam samtempe regiono kiel Detroit suferas senlaborecon inter 50 kaj 90%. Ke miloj kaj miloj da usonanoj ne havas varman akvon, domon, necesan komforton. En lando kie en urbo Novjorko 1 infano je 5 ne manĝas ĉiun tagon pro malriĉeso.
En raporto de Francin Mestrum, profesorino kaj specialisto pri malriĉeso en la mondo (vidu De Rattenvanger van Hamlen), mi legas ke oni parolas nun pri la “novaj malriĉuloj”. Estas tiu tavolo de homoj kiuj antaŭ kelkdekaj da jaroj apartenis al la meza klaso. Laboristoj kiuj ricevis bonan salajron, kiu aktivis en la peza industrio (de ŝtalo- ĝis aŭto industrio) sed perdis laboron pro artefarita krizo kiu bonvenis al la kapitalismo.
La iama modesta sociala protekto kiu ekzistis en Usono estis malkonstruita ek de prezidanto Clinton kaj nu, pri sekva prezidanto Georges Bush, sciigu min se iu povas diru iun pozitivan pri li.
Kiel mi jam skribis en artikolo de Sennaciulo, por la laboristoj estas krizo ek de la tago ke ili eniras fabrikon. Nur lakeoj de la kapitalismo ni estas kaj ankaŭ tiel ni tro ofte agadas, neniu pli.
Kiam pluvas en Parizo, pluvetas en Bruselo, estas proverbo el Flandrio kaj kiam stinkas en Usono malbonodoras en Belgio.
Tuj nia ministro pri milito, iu menskaduka fripono fiere diris ke nun la belga armeo devas kontribui laŭ povo. Ho jes, ne dubu Belgio, la granda potenca ŝtato ĉe la Norda Maro sendos pliajn 35 militistojn kaj 3 policistoj (?) al Afganio. Povas esti ke “niaj” belgaj soldatoj nur partoprenas la militon en Afganio por propagandi “Stella Artois”, la loka biero, tamen tre fama en la mondo. Tamen, se ekzemple iu talibano ne sciis ke niaj belgaj soldatoj zorgas por manĝo kaj biero, li povas sendi iun friponon kiu ekzemple detruas la “katedralo de la Sankta Virgulino Maria” en centro de Antverpeno kaj damne tio estus damaĝo. Dum multegaj jaroj la antverpenanoj pagis altan imposton por renovigi la katedralon kaj ankaŭ estas belega konstruaĵo.
Ni, Belgio havas soldatojn en Afganio, baldaŭ 35 soldatojn pli kaj 3 policistojn, imagu kaj bonvolu ne ridegu. Mi damne ne komprenas kion la policistoj faros en Afganio, ĉu organizi trafikon?
1 de la 10 Flandroj (nederlandlingva regiono de Belgio) devas vivi de enspezo kiu estas tro malalta sub malriĉesa nivelo oni nomas tion. 27,6% de la unugepatraj familioj vivas en malriĉeso. 21,7% de la unupersona familioj, kaj 22,3 % de la plus 65 jaraĝo ne havas enspezon sufiĉan por dece vivi.
Dank’al la “krizo” la meztavolo eniras pli kaj pli al malriĉeso. Geedezoj kiuj kune laboris, havis bonan salajron, prunteprenis monon laŭ enspezo kaj post perdo de laboro nun troviĝas en merdo. Evidente ni fieras pri sistemo en kiu oni povas elspezi monon kiun ni ne posedas. Sen tiu sistemo ni eble neniam havis kapitalismon aŭ eble- kaj pri tio mi ne povas doni opinion pro troa stulteco rilate – ne funkciantan ekonomian modelon?
Miloj da homoj en Flandrio , Bruselo kaj Valonio – Belgio do – ne plu povas pagi monatan fakturon de energio.
En la jaro 2008 oni malfermis 60.000 dosieroj pri ŝuldoperanteco. Duono de la ŝuldoj rilatis energifakturoj kiujn oni ne plu povis pagi.
Sed ne timu la belgaj soldatoj estas en Afganio. Mondo trankviligu, Talibano timu!
Kia merdo.
Mi ne volas aspekti fanatikulo kaj volas lasi al la generaloj kaj tiuj kiuj gajnas monon per armiloj la plezuron havi armeon. Sed ni devas krei kondiĉojn ĉu ne. Nu tion mi pensas.
Ni nur povas renovigi la armeon kiam ne mankas mono por ke ĉiuj homoj havu komfortan vivon. Ŝirmilo do kontraŭ varmo/malvarmo, akvo laŭ bezono kaj neceso kaj necesejo kiu en moderna socio estas nemalhavebla. Mono por ĉiuj, por ke oni povu aceti necesan manĝon kaj povu partopreni kulturan vivon.
Kaj kiam ĉiuj kondiĉoj estu plenumataj kaj vere la mondo estas paradizo en kiu ĉiuj homoj havas komfortan vivon, ni eble, se iu pensas ke necesas, krei armeon, aĉeti armilojn. Nur soldatoj nenima en neniu kazo povas forlasi proprajn landlimojn.
La mondfama filmisto, jes ege diskutita persono, Michael Moore – Roger &Me, Bowling For Columbine, Fahrenheit 9/11 kaj Capitalism: a Love Story, aperigis nefermitan leteron al Barak Obamo en kiu li petas, rilate la sendado de 30.000 junaj viktimoj al militkampo: Kio Martin Luther King jr farus? Kion via avino farus? Ĉu ili sendus pliajn homojn por mortigi homojn kiuj laŭ neniu senco estas minaco por ni?
Estas monda ekonomia krizo diras la estroj de grandentreprenoj kaj oni maldungas milojn kaj milojn kaj milojn da homoj mondvaste. La kvanto da homoj kiuj vivas en plej akra mizero kreskas ĉiun tagon. Kaj nobelpremiita pri paco sendas 30.000 junajn homojn al batalkampo kun aplaŭdo de aliaj grandaj ŝtatoj kaj la militima Belgio.
Georges Orwell verkis en 1933 la libron “Down and out in Paris and London” kiu traktas la senhemulojn en Parizo kaj Londono. Imagu ke la politikistoj legis la libron kaj lernis el ĝi kaj ke oni havu ĉiun monon, kiun oni elspezis nun al militoj por krei socialan ĝustan mondon. Aŭ ĉu estas kiel kiam oni finas fumi. En la komenco oni faras planojn por elspezi la monon kiun oni ŝparas ne acetante sigaredojn kaj je fino de la jaro oni havas same malmulte kiel ĉiam en poŝo.
Aŭ ĉu vere estas kiel oni finas fumadon. Post iom da tempo mortas miloj kaj miloj da homoj malpli al kancero.
Ni ĉesu fumadon kaj militon.
Mi iom stumblas nun en pensoj. Ĉu ni diskutu pli pri paco aŭ ĉu ni facilanime kaj el kutimo deziras unu alian Ĝojan Kristnaskon kaj Feliĉan Novjaron.
1 comment
Jakvo said: