Mi vidis Bob, mia plej kara amiko.
"Kiel fartas Bo?", mi demandis. Nu, mi klopodas rakonti kion Bob diris al mi.
Ŝi estas en maljunulejo nun. Nu, bona loko, tre luksa, la gefiloj decidis tion. Mi iras al ŝi ĉiun semajnon, kutime ĵaŭde. Nu ja luksa; kio estas lukso? Estas granda konstruaĵo en mezo de malnova haveno. Iom cinike fakte, tuj apude al la Napoleona doko, la plej malnova de la tuta haveno. Jes, konstruita laŭ ordonoj de la imperiestro Napoleono. Tute nova konstruaĵo fakte, inaŭgurita antaŭ 3 jaroj. Kiam vi eniras, bonvenigas vin juna virino, eble 22 jaraĝa mi pensas, tre afabla.
"Saluton, sinjoreto", ŝi diras, ĉiam laŭ antverpena kutimo. Estas tiel, antverpenanoj malgrandigas ĉion. Ili loĝas en dometo kaj veturas aŭtete kaj biciklete. Ankaŭ ofte nomas unu alian amo. Nu, eble devenas de la londonanoj kiuj dum militoj estis en Anverpeno. Mia amiko Rob ankaŭ diras al mi '"love''. "Saluton, love, kiel vi fartas, love." Nu love fartas bone kutime, krom dum nigraj tagoj. La virino alparolas min per sinjoreto. "Saluton sinjoreto, kiel vi fartas hodiaŭ?" Kion diri? Nu laŭ kutimo, de tempo sunas, de tempo pluvas, nenio speciala.
La enirhalo estas bela kaj granda kun multege da bona lumo; en ĝi kelkaj artaĵoj, vere belaj. Interesa estas la lifto. Granda enirpordo. Mi ne bone komprenis kialon ĝis mi vidis maljunan viron kiu klopodis forlasi lifton per rulseĝo. Mi esperas ke li estis pli lerta kiam li kondukveturis aŭton dum la junaj jaroj.
"Ĉu mi povas helpi, sinjoro?" La oldulo rigardis min kaj tre malĝentile respondis, "Ne metu vian nazon en alies vazon."
Do mi pensas ke li ne volis mian helpon kaj mi rapide eniris lifton. En la lifto staras seĝon, nu staras; ĝi estas fiksita al la muro de la lifto. Mi ne sciis kial mi faris tion sed mi tuj sidiĝis. Damna lifto haltis sur unua etaĝo.
"La lifto estas por enloĝantoj de La Ora Ankro", knaris la voĉo de virino 150 jaraĝa aŭ pli. Nu, tiom da jaroj ŝi aspektis. Mi petis pardonon kaj ŝi laute furzis.
"Damnaj faboj", ŝi diris. "Ili scias ke mi ne ŝatas fabojn, sed jam du semajnojn sinsekve ili donas fabojn ĉe tagmanĝo."
Mi klopodis teni spiron ĉar la lifto odoris iom kiel kloako antaŭ pluva tago.
Jen dua etaĝo jam, eble mi prenos ŝtuparon estonte?
La koridoroj estas tute blankaj kaj ankaŭ ĉi tie tiu mirinda lumo. Mi devos kunporti fotilon sekvan fojon. Inter la du ĉefaj konstruaĵoj troviĝas ponto kaj kiam vi estas meze de ĝi oni povas vidi je dekstra flanko la trinkejon por la gastoj kaj enloĝantoj. Neniu estas en ĝi. Oni ne trovas libervolontulojn kiuj senpage servas en trinkejo. Ho jes, jam dum unua vizito oni demandis al mi ĉu mi bonvolas. "Mi pensas", mi respondis.
Je maldekstra flanko de la ponto oni vidas la dokon en kiu ripozas la ŝipoj. Kelkaj estas loĝejoj sur akvo, kelkaj laborŝipoj kiuj atendas ŝarĝon aŭ malŝarĝon. Ŝarĝaŭtoj atendas ĉe la kajo. Ŝoforoj el foraj landoj babilas. Plej verŝajne pri heroaj travivaĵoj survoje al Pollando aŭ Rumanio kiam mi bone legas la indikilojn kaj la vortojn sur flanko de la ŝarĝaŭtoj.
"Kial mi ne iĝis ŝipisto", mi pensis, "malrapide preterpasi tra la kanaloj, rigardante al la naturo?"
Mi iam faris. Nu, ne kiel ŝipisto sed kiel gasto. Mi fiŝkaptis ĉe Wester Scheldo en Nederlando, kune kun amiko John. Iumomente ni bezonis ion por trinki kaj ni decidis iri al vilaĝeto Wemeldinge. Kiam ni pasis ĉe la kluzo eniris ŝipon kiu havis kiel celon Antverpeno.
"Ĉu ni povas iri kun vi al Antverpeno?" mi demandis al la posedanto. Kredu aŭ ne, sed li diris jes. Ni havis duonan horon por informi gepatrojn ke ni iris hejme per ŝipo. La gepatroj protestis sed mia onklo helpis nin konvinki ilin ke estas nemalhavebla aventuro kaj ni kuris al la kluzo, al nia aventuro.
Kia bela memoraĵo. La sono de la fortega motoro kiu helpis la ŝipon al Antverpeno. La suno jam komencis adiaŭi la tagon kiam ni vidis malproksime Antverpenon. La katedralon kaj la altkonstruaĵon. Ĉe kastelo de la giganto Druon Antigoon la ŝipo haltis kaj ni povis piede iri hejme. Mi memoras ke John kaj mi diris nenion dum la 2 kilometroj hejme. Ambaŭ ni estis envolvitaj en niaj pensoj. Akvo kaj ŝipoj ĉiam ravis min aŭ trajno. Jes mi ŝategas trajni.
Se vi iam venas en la francan urbon Chinon, vi nepre devas preni, dum somero, la vaportrajnon al Richelieu. Ne forgeseble por mi. Ne pli rapidas ol 30km-ojn hore, mi pensas.
Jes, mi memoras ke mi pensis al la vaportrajno kiam mi estis en Japanio en la Shinkansen, la kuglo-trajno kiun mi prenis kun amiko Tetu Makino, de Yamagushi al Hiroŝimo. Post la fino dee kiam finis la dutaga kongreso de SAT en Japanio, mi iris kun mia amikino Masakato al Oosaka ankaŭ kun tiu monstro de rapideco. 300km-ojn hore (180 mejlojn hore), imagu. Kiam oni trapasas tunelon ŝajnis ke oni forprenas la aeron el pulmoj.
Mi sentis bone sur la ponto. Ĝi ne estas ponto ekstera sed kovrita, kaj kiel mi diris, kun mirinda lumo. Estas unu el tiuj tagoj en kiuj la lumo estas favora. Grandaj blankaj nuboj kiuj lasas sufiĉe da spaco al la suno. La vento venas el la nordo, kiu kaŭzas, ke la temperaturo estas iom malpli alta ol devus esti.
Mi eĉ ne devis fermi okulojn por ke mi povu imagi min esti sur granda oceano-ŝipo. Survoje al fora lando.
Tute proksima al la maljunulejo estas la konstruaĵo de "Red Star Line". Plej fama itinero al Usono, al Liberty Island en NovJorko. Imagu en la 19-a kaj 20-a jarcentoj la migrantoj prenis ŝipojn al la nova mondo, kiuj portis ilin al Usono. Ŝajne pli ol 70 % de la eŭropanoj kiuj iris al Usono utiligis ŝipon de "Red Star Line" en Antverpeno. La malriĉuloj atendis dum tagoj sur la kajo, la riĉuloj en hoteloj. Multaj en hotelo Leopold, kiu nun estas restoracio, daŭre kun sama nomo.
"Kiel vi fartas, amo", demandis virino. Mi rigardis sed ne komprenis kialon ke ŝi nomu min amo.
Rapide mi lernis poste. La flegistinoj diris al ĉiu maljunulo, amo. Do ŝi ne alparolis min sed maljunan virinon kiu trenpiedire preterpasis la ponton. La maljunulino grumblis kaj daŭrigis la vojon.
"Ĉu mi serĉas ion?", la flegistino demandis al mi kaj mi diris ke mi venis viziti Bo.
Do mi daŭrigis vojon kaj aŭdis ke flegistino diris, "Certe ŝi kontentas ke ŝi havas viziton ĉar maloftas vizito".
Mi volis respondi ke ĉiun du tagojn iu venas viziti ŝin, sed komprenis la senvalorecon de tio kaj silentis.
Ne necesas serĉi la ĉambron ĉar jam tuj mi aŭdis grandegan bruon. Bo spektas televidon, mi komprenis kaj laŭ kutimo ne enmetis aŭdigilojn kiujn ŝi nepre bezonis pro perdo de aŭdkapablon.
Ne havis sencon frapi sur la pordo, do mi eniris.
"Ha, la kuracisto", bonvenigis min Bo. Kion diri?
" Saluton, Bo", mi klopodis, sed ŝi tuj komencis diri kie mankas al la sano. Kion fari? "Nu" - ŝi diris - "mi pensas ke la sano ne estas vere malbona sed mi suferas grandan ĉagrenon."
"Kial Bo, kio donas al vi ĉagrenon?"
"La infanoj", ŝi respondis., "La infanoj ne plu vizitas min."
Jam monatoj ŝi nun estas en hotelo, ŝi daŭrigis, kaj infanoj rifuzas viziti ŝin.
"Sed", mi stumblis, "estas mi, via bofilo."
" Ne parolu al mi pri tiu Mephisto!" preskaŭ kriis Bo, "Li estas el ĉiuj la plej diabla. Neniam li vizitas min. Tutan vivon li malamis min kaj nun eĉ ne telefonas, ne plu parolas kaj malpermesas al la kara filino viziti min."
Kion respondi?
"Diable, mi urĝe devas iri al necesejo. Pardonu min, Bo, mi tuj revenos."
5 minutojn poste mi revenis en ĉambro de Bo.
"Ha", ŝi diris, "mia kara bofilo. Ho, se mi ne havus vin mi estus kvazaŭ orfo, neniu vizitus min. Tutan tagon mi suferas solecon."
Kion diri?
"Vi devas helpi min", ŝi daŭrigis. "Ĉiun tagon pasas la kuracisto ĉi tie kaj mi devas pagi gigantan sumon kaj kredu aŭ ne, sed li apenaŭ rigardas al mi."
Mi promesis preni paŝojn por ke tio ne plu okazas kaj kontente ŝi donacis ĉokoladbombonon.
"Silentu nun", ŝi diris, "ĉar mi spektas interesan filmon."
La ĉokoladbombono estas bongusta. La unu kaj duonhora vizito al Bo povas komenciĝi. Mi promesis al mi mem fari tion. Bo ne povas helpi, ke de tempo al tempo konekto en kapo ne funkcias kaj jes plej grave, mi volas ke dum tiuj maloftaj momentoj kiam la kapo funkcias bone, ke ŝi sciu ke iu zorgas por ŝi. Ke ŝi ne estas forlasita.
90 longajn minutojn poste mi staras denove sur la ponto kaj rigardas al la doko, al la ŝipoj kaj ŝarĝaŭtoj el foraj landoj, kaj sentas min plene elĉerpita.
"Ĝis la revido, sinjoreto", diras la juna virino ĉe akceptejo. Mi puŝas la kodon kiu malfermas la pordon kaj iras ekstere.
La norda vento estas ege refreŝiga.
2 comments
Jakvo said:
delonge mi ne aŭdis pri vi. Nu ankaŭ kulpas mi, kiu havas nekredeble multe da laboro por SAT. Dankon por la laŭdaj vortoj, fakte estas ĉiam plezuro verki kaj kiam homoj legas min, mi sentas feliĉa.
Jakvo said:
Ni vere devas gustumi, la plej etan momenton de la vivo por ke ni ne maltrafu la bonon kiun vivo donas.