Okazis hodiaŭ en Hajderabado, kunveno de vikipediistoj. Ĝi estis ero de la aro da kunvenoj kiujn organizas Wikimedia India (pri la kunveno angle). Ĉeestis ĉ. 30 da homoj, inter ili kelkaj dediĉitaj kontribuantoj al tiu reta enciklopedio.
Estis interese lerni pri la toleremo de la tamilaj vikipediistoj pri la diversaj dialektoj de la tamila uzataj en la artikoloj tiulingvaj; inter la plej aktivaj kontribuantoj estas tamilparolantoj el Srilanko, kies tamila estas sufiĉe malsimila al tiu parolata de tamilanoj en suda Barato. La aktivulo pri la tamila Vikipedio informis nin, ke oni ne ŝanĝas kontribuaĵojn srilankajn en la baratan tamilan; oni eventuale glosas la tekston parenteze.
Ĉiuj surpriziĝis lerni, ke troviĝas en la urbo ankaŭ vikipediistoj esperantaj. (Amiko Siva ne povis veni; mi do estis la sola esperantisto tie.)
Mi statistikumis pri la esperanta Vikipedio: ĝia plurjareco, la 145 000 artikoloj kaj la ĉ. 15 000 vizitoj ĉiuhore - informetoj jam imponaj por aŭskultantaro kiu aŭdis neniam eĉ pri la lingvo mem!
Mi ankaŭ parolis pri "nia afero" kaj kial kaj kiel la projektaro Vikipedio estas tre proksima al la idearo de Esperanto: la demokratio de la scio kaj la ĉieseco de homara rimedo. Espereble, kelkaj el la geamikoj interesiĝos sufiĉe pri Esperanto kaj esploros plu.
1 comment
A Giridhar RAO said: