La 17an de aprilo ĉi-jare, mi faris 5-minutan prezentaĵon (anglalingvan) pri Esperanto dum la unua sesio de Ignite (En), ĉi tie en Hajderabado, Barato. Ĉirkaŭ 200 homoj ĉeestis la aranĝon (dum kiu estis naŭ pliaj prelegetoj same 5-minutaj).
Oni alŝutis mian prezentaĵon "How Esperanto Can Change the World" (Kiel Esperanto povas ŝanĝi la mondon) al YouTube. Se vi scipovas la anglan (kaj/aŭ vi eble volas vidi min paroli! ), bonvolu viziti tiun ĉi paĝon en YouTube.
1 comment
A Giridhar RAO said:
Miakaze, efektive, estis la organizintoj kiuj min kontaktis, kaj proponis, ke mi faru prezentaĵon pri tiu ĉi "ekzotaĵo", Esperanto! :-)
Ŝajne "nia afero" restas "novaĵo" en kelkaj anguloj de la mondo!