Loading
La biokultura diverseco

La 7an de aprilo 2011, okazis en Hajderabado socie grava kunveno "Disvastigi la lumon" (angle: Spreading Light). Ĝi estis kunordigita de neregistara organizaĵo (NRO) "Life-HRG", gvidata de geamikoj s-ro Prakash [prakaŝ] kaj s-ino Kameswari Vinjamuri [kameŝvari vinĝamuri]. Ambaŭ estas kuracistoj (alopatiaj) kiuj jam de jardekoj laboras inter la urbaj kaj kamparaj malriĉuloj en nia regiono.

La gesinjoroj Vinjamuri ankaŭ kampanjas kontraŭ la trouzo de medikamentoj kaj pri la gravega rolo de lokaj nutraĵoj por la sano. Nesurprize do, inter la ĉefgastoj de la vespero estis s-ro Satheesh [satiŝ] kiu laboras kun la NRO Deccan Development Society (DDS).

Unu el la ĉefaj fokusoj de DDS estas la malpliiĝanta diverseco en la popola nutraĵo; eĉ unu generacion antaŭe, oni manĝis pli diversajn grenojn kaj legomojn. La dua ĉefa zorgo de DDS estas, ke la nutraĵoj daŭre iĝas "posedaĵoj" de (transnaciaj) firmaoj.

Poste, mi parolis iomete pri similaj zorgoj pri malaperiĝantaj diversecoj en la lingva kaj kultura kampoj, kaj similaj imperiismaj fortoj kiuj subpremas la malgrandajn kulturojn ĉie en la mondo. Multaj el la ĉeestantoj neniam aŭdis pri la ligoj inter kultura kaj biologia diverseco, kaj pri la temo de "biokultura diverseco" (vidu tiun ĉi paĝon anglalingvan kun plurlingvaj ligoj).