Loading
Dialekto de espero - artikolo (anglalingva) pri Eo

La aktuala numero de la (anglalingva) revuo miaurba Channel 6 enhavas artikolon pri Esperanto. Oni titolis ĝin "Dialect of Hope" (= Dialekto de espero).

Jen ligo al ĝi:
http://www.channel6.in/articles/dialect-of-hope/

La aŭtoroj (kiuj estas miaj universitataj amikoj) vizitis min, kaj du horojn ni babiladis (kune kun du samideanoj kiuj venis ĝuste por elmontri funkciantan parollingvon).

Baze de notoj kiujn ili faris, la aŭtoroj verkis la artikolon. Bedaŭrinde, ili ne montris al mi la tekston. Tial ĝi enhavas kelkajn erarojn.

Nu, espereble kelkaj legantoj tamen vizitos la retejon www.lernu.net!

1 comment

A Giridhar RAO said:

@ Henjo: Ne, plej multaj el ech la universitatanoj en Barato neniam audis pri Esperanto.
13 years ago ( translate )