Loading
La pensoj as liberaj

Sekvas traduko de unu da miaj plej ŝatataj studentlidoj, "Die Gedanken sind frei" (La pensoj as liberaj), kiun ni kantis en mia studentoj-fratsocio milfoje pli malpli brue kaj ebrie :). Sed ĝi fakte as pli ol studentkanto kaj havas longegan, estimindan tradicion. Legu de.wikipedia.org/wiki/Die_Gedanken_sind_freien.wikipedia.org/wiki/Die_Gedanken_sind_frei se vi interesas pri ĝi.

Je tiu traduko, aliel je aliaj, mi precipe atentis pri la ritmo kaj rimoj. Mi klare povas imagi sonigon de tiu ĉi kanto esperante, kial ne?

%

La pensoj as liberaj, kiu povas diveni?
Ili fuĝas preter, kiel noktaj fantomoj.
Eblas ne ilin scii, nek ĉasekzekuti
jen restas ĉe ĉi tio: La pensoj as liberaj!

Mi pensas kion mi volas kaj kio min plezuras,
sed ĉio nur kaŝe, kaj kiel konvenas.
Miajn volojn, dezirojn malpermesi neeblas iom,
jen restas ĉe ĉi tio: La pensoj as liberaj!

Se malliberigus min en sombrega karcero,
tio ĉio estas nur tute vana faraĉo.
Ĉar miaj la pensoj ŝirbatas barierojn
kaj murojn disen: La pensoj as liberaj!

Tial mi volas eterne abstini je zorgoj
kaj ankaŭ ne plu min plagu malkvietoj.
Oni povas ja kore ridadi, ŝercadi
kaj imagi kun tio: La pensoj as liberaj!

Mi amas la vinon, amikinon gravege,
ŝi plaĉas al mi da ĉiuj plejege.
Mi ne sidas sole ĉe mia vinglaso,
mia amato kun mi: La pensoj as liberaj!

 

 

 

5 comments

Jakvo said:

Jam multaj esperantaj tradukoj ekzistas pri la bela kanto. Tamen originale farita. Google donas konsilojn. Se oni tradukas oni povas lerni pere de Google.
16 years ago ( translate )

Felix Duesenburg replied to Jakvo:

Ho, dankon! Mi tute ne okupiĝis pri serĉi ĉu traduko jam ekzistis kvankam spertas bone trovi sciaĵojn enrete.
16 years ago ( translate )

Jakvo said:

Tradukita de Cez Kaiser.
Laŭ mi perfekte tradukita.
Komparu kaj juĝu.
LA PENSOJ LIBERAS

(germana popolkanto)



La pensoj de la hom'

liberas kaj restas,

laŭ nokta fantom'

kaŝite ja estas.

Ĝin hom' nek divenas

nek ĉenoj katenas.

Do restas laŭ senc',

ke liberas la pens'!



Mi pensas kun plezur',

kverelojn evitas.

Sekrete mi nur

pri ĉio meditas.

Dezirojn- vi sciu,

malhelpas neniu,

ĝi restas laŭ senc',

ke liberas la pens'!



Se iu ĵetos min

karceren ĉepane,

mi simple diras lin:

"Vi agas ja vane.

La pensoj trapasos

kaj murojn frakasos

per forta potenc',

ĉar liberas la pens'."



Kaj tial ĉe la fin'

mi zorgojn forŝovu,

ke vivgoĵo min

do daŭre plu movu.

Mi povas sentime

beati anime

laŭ sento kaj mens',

ĉar liberas la pens''!



germana popolkanto

"Die Gedanken sind frei"

Vortoj de "fluganta folio" (1780)



tradukis Cezar



surbaze de traduko de B.Klatil
16 years ago ( translate )

Felix Duesenburg replied to Jakvo:

Dankegon! Tre bela, vere. Agnoskite, tiu estas pli bona ol mia pri la rimoj kaj ritmo, kaj la senco bone enkaptitas. Nur... ĉu ni rajtas tiurilate paroli pri traduko, aŭ ĉu ne ĝi fakte estas repoetigo? La bordo certe fluas, kaj ne eblas traduki ĉiam laŭvorte precipe en poezio. Sed mi opinias ke pro honori la originalon, oni devus navigi kiel eble plej proksime.

Aspektas kiel ĝi enhavas erareton... "mi simple diras lin" laŭ mi lernis ne pravas, sed "diras al li". Mi ankaŭ faradis tiun eraron ĝis antaŭ nelonge. Eble pro konservi la rimo, povus anstataŭigi per "diras ĝin". Kaj mi ne certas pri "laŭ nokta fantom", kio pri "kiel nokta fantom"? Sed mi ne volas treti sur la piedfingroj de respektinda spertulo...
16 years ago ( translate )

Felix Duesenburg said:

Mi ĵus anstataŭigis 'ombraĵoj' per 'fantomoj'. Estas verko progresa. :)
16 years ago ( translate )