Loading
Jen morto havu ne dominion

La dua poemo kiun mi volas prezenti estas Dylan Thomas, And death shall have no dominion (Jen morto havu ne dominion). Trovu la originalon tien: www.undermilkwood.net/poetry_dominion.html

Mi scias, ke ĝi estas morna, malĝoja, eĉ minaca kaj kruela... sed ial ajn ĝi tuŝas kordon de mi. Mi konfesas, eble min fascinas ĉar mi ne tute ĝin komprenas... Mi ankaŭ ne povas forviŝi asocion kun filmmuziko el "Solaris" de Cliff Martinez, unu el miaj plej ŝatataj komponistoj. Unu el ĝiaj titoloj estas la sama.

Pro fari ĝin plibonsona, mi provis utiligi "kreeman gramatikon", aĵo kio, laŭ mi lernis, ne ekzistas en iu ajn alia lingvo saman amplekson kiel en Esperanto. Ekz., "permesatu" (estu permesata), "karakterestroj" (angl. "heads of the characters"). Mi ne scias, ĉu ĝi sencoplenas? Kaj diable, kio estas "unukornulaj malvirtoj"??

 

%


Jen morto havu ne dominion.
Mortaj viroj nudaj ili unuiĝu
Kun la viro en la vento kaj la okcidenta luno;
Kiam siajn ostojn purpikotaj kaj puraj ostoj forirotaj,
Ili havu stelojn je kubuto kaj futo.
Kvankam freneziĝas ili saniĝu
Kvankam sinkas tra la maron ili realtiĝu;
Kvankam amantoj perditiĝas amo devu ne;
Jen morto havu ne dominion.

Jen morto havu ne dominion.
Sub la volvadoj de la maro
Kuŝantoj streĉite ne vane mortu;
Ĵetiĝadantoj sur rakoj kiam tendenoj cedas,
Katenitaj al rado, tamen ili ne rompiĝu;
Fido en siaj manoj disen ŝiru en du,
Kaj la unukornulaj malvirtoj ilin trairas;
Fendigitaj ĉiujn ekstremaĵojn ne disrompu;
Jen morto havu ne dominion.

Jen morto havu ne dominion.
Neplu mevoj kriu al iliojn orelojn
Nek ondoj frakasiĝu laŭte sur marbordoj;
Kie iĝis floro neplu floro permesatu
Levi sian kapon al la batoj de la pluvo;
Kvankam ili malsanaj kaj mortaj kiel najloj,
Karakterestroj martelu tra lekantetojn;
Subiru en la suno ĝis la suno subiras,
Jen morto havu ne dominion.

 

5 comments

Roland Platteau said:

kompreneble, ke ni rajtas krei novajn esperantajn vortojn! Tio estas eĉ unu el ĉefaj kaj plej utilaj trajtoj de e-. Nura limigoj estas du, ke la , malmultaj, reguloj estu respektataj, kaj, ke la senco estu ne duba, ke legontoj komprenos.

"Ekmarŝinte la irantaro .... " Schwartz
"ŝi pantoflis kuirejen" Piron
ktp ktp

viajn kreaĵojn mi bone komprenis
16 years ago ( translate )

Felix Duesenburg replied to Roland Platteau:

Dankon :)

Mi ĵus miradas pri implicoj de unu malgranda detajlo en via ekzemplo: "kuirejen" kontraŭ "kuirejon"...
16 years ago ( translate )

Roland Platteau said:

fakte estas deklaro de espero, ĉu ? ĉu ne kristana eble ?
16 years ago ( translate )

Felix Duesenburg replied to Roland Platteau:

Certe jes, tiu poemo estas forta mesaĝo da espero, senrigarde kiel kruelega ĝi unue aspektus! Laŭ mi, ĝi preskaŭ tute sumas en tiu unu verso: "Kvankam amantoj perditiĝas amo devu ne". Kvazaŭ la tuta poemo volus diri, ŝtormo aŭ morto povas apartigi amantojn, sed ne amon mem. Mi povus legi kaj relegi nur tiun linion kaj miremi en ĝi...

Ĉu kristana? Mi ne scias, mi ne konas sufiĉe bone la devenon de la poeto, kaj mi ne legis ion da duaranga (secondary?) literatura pri li. Laŭ mi mem, ĝi ne ŝajnas montri rilaton kun religio.
16 years ago ( translate )

Felix Duesenburg said:

Mi ĵus anstataŭigis "ŝiru en du" per "disen ŝiru". Plaĉas pli bone ĉe tiu verso, ĉu ne? Ial ajn mi antaŭ nun ne ekkonsciis pri la vorteto 'dise' kvankam mi kelkfoje uzis 'dise-mise'.
16 years ago ( translate )