Loading
Centjara jubileo de Tibor Sekelj

Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 "Jaro de Tibor Sekelj", omaĝe al la 100-jara jubileo de naskiĝo de hungardevena jugoslava mondcivitano, vojaĝesploristo, ĵurnalisto kaj verkisto (kaj multo pli .....) - kaj ankaŭ fervora disvastiganto de Esperanto, kiu ne nur verkis trionon de siaj verkoj en ĝi, sed ankaŭ multe skribis por E-gazetaro, fondis klubojn kaj asociojn (i.a. EVA-Asocion de esperantistaj verkistoj, kies unua prezidanto li estis), ĉefredaktis Geografian Revuon kaj multe meritis pri la estiĝo de la UNESKO-deklaracio pri Esperanto el 1985 ..... Sendube tutprave li estis Honora membro de UEA kaj membro de Akademio de Esperanto.

Ni volas atentigi niajn vizitantojn, ke en Esperanta Vikipedio estiĝis bonega ampleksa artikolo pri la nekredeble bunta vivo kaj ampleksa verkaro de tiu ĉi sendube en multo admirinda homo.



Por legi ĝin, bv. klaki al

http://eo.wikipedia.org/wiki/Tibor_Sekelj.

Krome Universala Esperanto-Asocio disponigis en Interreto vere altnivelan kaj aŭskultindan ĉ. 40minutan prelegon de la kroata verkistino Spomenka Štimec pri Tibor Sekelj (kompletigitan per projekciado de fotaĵoj), kiu estis realigita kaj filmita en Roterdamo kadre de la Malferma Tago de CO UEA la 26-an de novembro 2011.
Por vidi la filmon "De Akonkagvo al Unesko" bv. klaki al http://vimeo.com/36402930


Ni provos sinsekve publikigi fotaĵojn de liaj libroj aperintaj en Esperanto (kun bibliografiaj priskriboj) kaj ĝojos pro viaj komentarioj kaj pliaj ligiloj al interesaj informfontoj .....