Verŝajne la plej konata ĉeĥa verkistino kaj fondintino de la novtempa ĉeĥa prozo Božena Němcová, propranome Barbora Novotná, poste Panklová, depost kies morto pasis ĉi-jare 150 jaroj, naskiĝis onidire la 4-an de februaro 1820 en Vieno, kiel ekstergeedza infano de ĉeĥa servistino.
Oni diras "onidire", ĉar jam koncerne ŝian naskiĝon estas pluraj preskaŭ detektivaj misteroj kaj neklaraĵoj kaj parto de esplorantoj laŭ certaj trovaĵoj opinias, ke reale ŝi naskiĝis ĉ. tri jarojn pli frue kaj ev. povis esti nobeldevena - kiel kaŝita infano aŭ de la princino Kateřina Zaháňská kaj la kanceliero Metternich, aŭ de ŝia fratino Dorothea kaj la grafo Clam-Martinic ....
Ĉiukaze oficialaj gepatroj de Božena geedziĝis nur post ŝia oficiala naskiĝo. La patro, laŭnaciece aŭstra germano kaj laŭprofesie nobela koĉero, estis transloĝigita kun sia familio por eklabori en Orienta Bohemio, en la kastelo Ratibořice, aparteninta al la princino Zaháňská (el Zaháň). Tie malgranda Božena (resp. fakte Barbora,aŭ karesnome Barunka, aŭ kiel oni nomi ŝin enfamilie - Betty) pasigis sian infanaĝon - kun la familio loĝis tie en 1825-1830 ankaŭ ŝia avino Magdalena Čudová-Novotná - ĝuste tiu, pri kiu ni legas en la plej fama libro de la libro.
Kiel 17jara Božena edziniĝis doganisto Josef Němec, kun kiu ŝi havis tri filojn (Jaroslav, Karel kaj Hynek) kaj filinon Theodora. Post la kvara nasko ŝi preskaŭ mortis kaj ekde tiam havis daŭrajn sankomplikaĵojn. La edzo pro sia politika patriotisma aktiveco, subtenan renovigon de la ĉeĥa lingvo kaj kulturo, tiam longdaŭre subpremata da la germana (paradokse lia familia nomo Němec signifas en la ĉeĥa lingvo Germano) , estis malbone pagata kaj konstante kun sia familio transpostenigata al diversaj urboj de tiama Aŭstrio-Hungario (la tuta familio devis eĉ ĉiujare komplete transloĝiĝi - al Polná, Nymburk, Domažlice, eĉ al Slovakio, k.aliloken)
Post la jaro 1842 ili venis ankaŭ al Prago, kie ŝi komencis publikigi, origine en gazetoj, poste ankaŭ libroforme, siajn unuajn fabelojn. Ĉirkaŭ 1850 ŝia geedzeco definitive disfalis - oficiale la divorco ne okazis, sed ambaŭ vivis memstare. La edzo ĉesis finance kontribui por la infanoj kaj ŝi mem devis vivteni ĉiujn. La verkado mem ne sufiĉis, malgraŭ ŝia malemo al ordigado ŝi devis perlabori ankaŭ per purigado aŭ tolaĵlavado ktp. - nemalofte mankis hejme eĉ panpeco kaj ŝi devis eĉ nedigne almozpeti pri mono ĉe siaj geamikoj kaj konatuloj. Ekz. en unu sia letero ŝi konfesas al sia amikino, ke ŝi ne povas viziti ŝin, ĉar ŝi havas unusolajn ŝuojn, kiuj estas truhavaj kaj neripareblaj kaj ekstere daŭre estas koto .....
Laŭ la mezuroj de la tiama socio ŝi ne estis modela dommastrino, sed ŝia aktiveco literatura, politika kaj etnografie estis vere mirinda. Ŝi konstante klopodis ankaŭ fortigi memfidon de la tiamaj virinoj kaj plivbonigi ilian pozicion en la socio.
Pro sia nekonformisma konduto kaj amrilatoj (pro ŝia pasia natureco kaj senta neplenumiteco en geedziĝo) ŝi estis ofte kalumniata kaj kondamanta de "bonmoraj" burĝoj. Fine ŝi ekhavis nur malmultajn geamikojn, inter ili estis ankaŭ verkistino Karolina světlá, vojaĝesploristo Vojtěch Náprstek aŭ historiisto František Palacký ...
Vivtragedio estis por ŝi precipe morto de ŝia plej aĝa filo Hynek, kiu fariĝis por ŝi la ĉefa impulso por verkado de la novelo Avineto - pri tio vi povas ankaŭ aŭdi en nia sonregistraĵo "El leteroj de Božena Němcová" en nia ludlisto https://www.ipernity.com/doc/181031/12167922 ....
En la idilia romano ŝi supozeble serĉis konsolon de sia tre trista vivrealo. (Tamen necesas aldoni, ke ankaŭ tio estas parte kliŝeo, la unuavide idilian priskribadon de la vivadon de simplaj vilaĝja homoj kompletigas ankaŭ rakontoj tre krudaj kaj negajaj .....). La libro aperis en 1855 origine en 4 kajeroj, kaj sekvajare ankaŭ libroforme kaj tuj ekhavis favoran akcepton de la legantaro.
En la kvindekaj jaroj ŝi malsaniĝis kaj la malsano (plej supozeble temis pri kancero de utero) malboniĝadis kaj malebligadis al ŝi labori. Tiel malboniĝis ankaŭ ŝia ekonomia situacio kaj rilatoj kun gekonatuloj. Ŝi forpasis en mizero la 21-an de januaro 1862, eĉ ne ĝisvivinte 42 jarojn .....
Paradokse nur post ŝia morto la socio ekkonstatis ŝian gravecon kaj okazigis por ŝia grandegan publikan enterigan ceremonion. Ŝi estas entombigita en praga Vyšehrad, apud la plej grandaj eminentuloj de la ĉeĥa kulturo.
Ŝia plej fama novelo "Avineto" ("La avinjo") en la ĉeĥa lin gvo onidire havis pli ol 370 (!) eldonojn kaj fariĝis unu el la plej konataj libroj de la ĉeĥa literaturo. Ĝi estis tradukita en ĉ. 30 lingvojn.
Kaj porinterese: kiel la titolo de la libro sonas en tradukversioj: germane Grossmütterchen aŭ slovene Babica, serbokroate Bakica, ruse Babuška, france Grand’mére, pole Naša wowka aŭ Babunia, rumane Bunica, angle The Grandmother, dane Bedstemoder, esperante Avineto, itale La nonna, katallune L’avia, hispane La abuela, portugale A avó, hungare Nagyanyó, finne Isoäiti, estone Vanaema, litove Močiute, japane O–básan, ĉine Waj cu mu, uzbeke Adiba mechri ...
Liston kaj kronologion de tradukoj vi povas vidi en
http://www.muzeumbn.cz/bozena-nemcova/transbabicka.html. Laŭ ĝi esperanta versio estiĝis jam en 1909 kiel la 12-a lingvo.
Ne malinterese estas, ke en la ĉinan kaj japanan lingvojn la libro estis tradukita helpe de esperanta versio.
Esperanto-traduko de "Avineto" ("Avinjo") elŝuteblas en:
https://www.ipernity.com/doc/181031/9793819/in/album/220092
Mallongan sonspecimenon el la libro (el la porblindula songazeto Aŭroro 2010/3)
vi povas aŭdi en https://www.ipernity.com/doc/181031/12167922
Interesan eseon kun nekonataj faktoj pri la vivo de Magdalena Čudová - avino de Božena Němcová, verkitan de konatra ĉeĥa esperanta aktorino Eva Seemannová, vi povas elŝuti en:
https://www.ipernity.com/doc/181031/12180133 .
Němcová verkis ankaŭ rakontojn, precipe kun vilaĝa kaj sociala temaro - tiuj bedaŭrinde ne estis esperantigitaj. Listo de la gravaj aperas en vikipedia artikolo http://eo.wikipedia.org/wiki/Bozena_Nemcova.
Pro sia ofta transloĝiĝado (i.a. al Slovakio kaj al Chodsko-folklora limregiono en Okcidenta Bohemio) ŝi estis ankaŭ fervora kolektantino kaj rerakontantino de fabeloj kaj ŝiaj kolektoj, kune kun tiuj de Karel Jaromír Erben, ĝis nun apartenas al la "ora fonduso" de la ĉeĥa porinfana literaturo.
Tri fabelojn de ŝi vi povas elŝuti kaj legi en esperanto:
Punita orgojlo https://www.ipernity.com/doc/181031/12150729
Salo pli valoras ol oro https://www.ipernity.com/doc/181031/12150761
Diablo kaj Kaĉa https://www.ipernity.com/doc/181031/12150731
Pluraj aliaj fabeloj troviĝas en retejo de Miroslav Malovec
http://www.literatura.bucek.name/nemcova/nemcova.html.
Se vi planos vojaĝon al Orienta Bohemio, ni sincere rekomendas al vi viziton de la Valo de Avineto (Babiččino údolí) apud la urbeto Česká Skalice
(vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%8Cesk%C3%A1_Skalice)
kie la verkistino travivis sian infanaĝon.
Vi povas tie viziti lernejon, kiun ŝi vizitis, kajŝian muzeon, dometon en kiu ŝi feriis, belan empipran kastelon Ratibořice, kie ŝi vizitadis la princinon Zaháňská ...... La fotaĵoj troviĝas en nia Fotogalerio en la albumo Ĉeĥio bonvenigas vin.
Ni ŝatus, ke rememoro pri tiu ĉi eksterordinara virino, ofte testata de la sorto, kaj en multo transirinta horizontojn de sia tiama socio, ne paliĝu. Ni ĝojas, ke ankaŭ per de tiu ĉi servilo ni povas iom informi pri ŝi niajn geamikojn en multaj landoj.
Pavla Dvořáková
P.S. Ĉu eble iu el niaj legantoj iam legis la libron "Avineto" en sia gepatra lingvo?
1 comment
Esperanto-Muzeo en S… said: