Nuntempe okazas amaskomunikila enketo, kiu aŭ kio fariĝu oficiala simbolo de Bjalistoko
- kaj ne nur civitanoj de la urbo rajtas voĉdoni!
Nun estas grava ŝanco, ke d-ro Ludoviko Zamenhof akiros plej multajn poentojn
- sed ĉiu plua voĉo estas dezirinda - kaj do ankaŭ VIA subteno povos helpi
la finan rezulton!
(nenio ĉi-momente certas, ĉar lastmomente kompreneble povos aperi ankaŭ subtenantoj
de aliaj eblecoj!)
Sufiĉas vere nur kelkaj sekundoj de via rara tempo!
KION FARI?
Bv. nur klaki al sekva ligilo kaj en la mallonga listo klaki apud la nomo de Ludoviko Zamenhof
http://wiadomosci.onet.pl/regionalne/bialystok/wybieramy-symbol-bialegostoku,1,5025359,wiadomosc.html
Jen ĉio! El la diskuto sub la listo videblas, ke esperantistoj el diversaj landoj jam subtenis la ideon - ĉu ankaŭ vi apartenos al ili!
Koran dankon al ĉiuj por la kunlaboremo!
Pavla Dvořáková
0 comments