(kune kun Hilda resen kaj Marjorie Boulton), forpasis la 20-an de januaro 2012 en Prago en aĝo de neĝisvivitaj 90 jaroj.
Ŝi naskiĝis la 8-an de februaro 1922 en ĉeĥa urbo Čáslav kiel Eliška Vrzáková. Ŝi studis en pedagogia instituto kaj post abiturientiĝo en 1941 ŝi instruis pianon kaj violonon en privata lernejo de Ŝtefo Urban. En 1942 ili geedziĝis, en 1955 divorcis kaj Eli transiris al popollernejo. En 1965 ŝi fariĝis edukistino de junularo. En 1975 ŝi eldonis ĉeĥlingvan pedagogian helpilon por edukistinoj.
En 1940 librovendisto Malý en Čáslav eldonis ŝian ĉeĥlingvan poemaron Zrcadlo (Spegulo) sub pseŭdonomo Eliška Doubravská. Ĝi estis ŝia unua poezia provo.
En 1942 Eli kaj Štefo akompanis muzike aktoron Karel Höger kiu informis ilin pri Esperanto, ĉar li antaŭ la milito aktoris en Verda Stacio de Brno. Sed nur en 1948 ili ambaŭ esperantistiĝis, en 1949 aliĝis al EK Praha kaj 1950 ekzameniĝis pri lingvo-scio. Tiam ili komencis verki esperantlingve.
Inter la jaroj 1952–1977 Eli Urbanová estis 10-foje premiita en diversaj belartaj konkursoj.
En 1956 Julio Baghy vizitis Pragon, ili interkonatiĝis kaj rezulto estis poemaro Nur tri kolorojn (1960) eldonita de Stafeto en Kanariaj insuloj kun antaŭparolo de Baghy.
En 1969 ŝi instruis Esperanton en Barlastono kaj gvidis kurson por komencantoj en la gazeto Pionýrská štafeta (Pionira stafeto, gazeto por geknaboj).
Sekvis poemaroj El subaj fontoj (ĈEA, 1981), Verso kaj larmo (Iltis, 1986), Vino, viroj kaj kanto (Fonto, 1995), Peza vino / Těžké víno (KAVA-PECH, 1996, enĉeĥigis Josef Rumler), El mia buduaro (Fonto, 2001), Rapide pasis la temp' (KAVA-PECH, 2003) kaj Prefere ne tro rigardi retro (KAVA-PECH, 2007). Ŝia sola romano Hetajro dancas (Fonto, 1995) estas aŭtobiografia kaj en 2001 ĝi ricevis prestiĝan premion de OSIEK .
En 2003 okazis en Prago Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK Intimaj temoj en Esperanto-beletro inspirita de ŝia verkaro kaj ankaŭ parte dediĉita al ŝiaj vivo kaj beletro. Aperis prelegaro samnoma (KAVA-PECH, 2005) kun ŝia detala biografio.
En la jaroj 1986–1995 ŝi estis membrino de Akademio de Esperanto . En 1990 ŝin akceptis ankaŭ ĉeĥa verkista asocio Obec spisovatelů. Honoran membrecon de ĈEA ŝi ricevis en 1982, de UEA en 1996.
Ŝia forpaso estas por la tutmonda esperanta kulturo sentebla perdo. Eli estis multflanke eksterordinara virino, ne nur pro sia literatura talento kaj kuraĝo, sed ankaŭ pro sia tutviva beleco kaj nekontestebla fajra karismo, kiun ŝi elradiis, kaj per kiu ŝi nature disdonis energion, entuziasmon kaj inspiron al homoj ĉirkaŭ si.
Nia morala devo estas teni en konscio de geesperantistoj vivan rememoron pri ŝia elstera personeco kaj ŝia mirinda verkaro, plena de pasio, bildeca eltrovemo kaj nekutima malfermeco en pritrakto de intimaj temoj (en plej larĝa senco de la vorto).
Sube vi povas elŝuti ekzemplerojn de pluraj ŝiaj poemoj (en Esperanta originalo kaj ĉeĥa traduko). En la Literatura retejo de Don Harlow legeblas pluaj ŝiaj poemoj. ekz: Ami, Anstataŭ dormi, En sonĝo nur, Ho, tagoj dolĉ-amaraj, Tuko, Rigardo tra la fenestro kaj rakonto Kiel vera paĉjo (rememoro pri Julio Baghy).
En tiu ĉi ligilo en nia ipernitia paĝo vi povas aŭskulti ŝian poemaron Verso kaj larmo en deklama preztento de la konata ĉeĥa aktorino Eva Seemannová.
Kun estimo Miroslav Malovec kaj Pavla Dvořáková
3 comments
Hans-Georg Kaiser said:
Hans-Georg Kaiser said:
Hans-Georg Kaiser said:
Mi supozas, Miroslav Malovec kaj Pavla Dvořáková ne ĝeniĝos je tio, ke mi enmetis la artikolon en la retmagazinon "Karapaco-Panoramo"
Ankoraŭfoje mian dankon, Cez.