Loading
Hans-GeorgKaiser: Dancanta akvoguto (akvarelo + eseo)

Hans-Georg Kaiser
Dancanta akvoguto

(akvarelo)



Jen dancanta akvoguto, kiu iam falis sur mian akvarelfolion. Ŝajne intence, por montri al mi kaj al ni ĉiuj, kiel grandioza kaj fantaziplena estas la mondo. Mi ne devis pentri ĝin, tion la guto faris mem, ĉar ĝi saltis en la ĝusta momento sur la ĝustan lokon de la malseka folio. Mi ne devis fari multon por krei unikan akvarelon: mi nur aldonis la lupeon, la akvopunktetojn kaj la kadron al la dancanta akvoguto. Tiel efemera akvoguto kvazaŭ eterniĝis en la arto. Tio vere ne estas ĉiutaga, ĉu?

La supra originala versio malsupre trovis ĝemelon, kiu estas neonluma variaĵo kreita de mi en la programo "Picasa".


La bildo havas simbolan signifon: se eĉ akvoguto dancas sur akvarelfolio, aŭ se Leonardo da Vinci desegnis la biciklon eĉ kun la ĝusta dentrada aparaturo ĉirkaŭ 400 jarojn antaŭ la unua produktado de biciklo, fakte nenio maleblas en la mondo. Oni tute troigas la devigon per la sorto aŭ per la fatala ekonomio de Marx. La vivo estas antaŭ ĉio neimagebla hazardo, ne nur la sekvo de iu neevitebla neceso, sed universa kvazaŭ-miraklo. Kaj ankaŭ la arto estas antaŭ ĉio alia hazardo, ĝi tute dependas de raraj cirkonstancoj kaj de unikaj homoj, kiuj kreas lastfine artverkon iam en unika momento. Se ne estus individuoj kaj hazardoj, ne estus arto. Do, ĉiu el ni, ĉar ni ĉiuj estas unikaj kiel ĉiu folio je arbo, tre gravas, ĉiu povas krei grandan, se li fidas pri si, se li permesas arton, unikecon en si kaj ĉe si.

Unikeco en stultiga amassocio estas rara, tre rara, ni do gardu ĝin kvazaŭ per aglaj okuloj, pli ol ormontojn. Se ni iom ĉiuj pli konscius pri la unikeco de l' vivo kaj de l' arto ekestanta el ĝi, ni agus tute alie, kaj kiel homaro ne idiote plu detruus ĉion, kion la naturo, kaj poste ni kiel individuoj en komuna homsocio kreis.

Nur vivanta kreas vivon, sed morto ĉiam kreas nur morton, egale en kiu formo. Teroro kaj naturdetruo estas memdetruo de personoj, kiuj tute ne konscias, kio estas vivo kaj, ke ili antaŭ ĉio vivas. Vivo estas vivarto kaj la arto estas derivaĵo de la vivo. Kaj ankaŭ la interreto ekzistas nur tial, ĉar kelkaj pretas doni ion de si, kaj ne nur legas kaj rigardas tion, kion faras aliaj.

Dancu plu, akvoguto, en iu alia, ĉar ĉiu devas morti iam. Kaj fafju plu pri tiuj, kiuj pasigas sian tutan vivon kiel ŝajnmortuloj kaj trovas sin eĉ ruza dum tio. La mondo apartenas al la vivantoj, ne al tiuj, kiuj, kiel mortaj estaĵoj ne pretas doni ion al la homaro, sed ĉiam nur pensas pri tio, kiel ili povas forpreni ion de la aliaj. Lasu ridi la stultulojn pri vi kaj mi, ni eltenas tion, ni scias pli bone, kio estas vivo.


https://cezarfotoj.blogspot.de/2014/06/cezar-dancanta-akvoguto-akvarelo.html