Loading
Enigmoj (traduko)


ENIGMOJ

Kial la judoj vivas distrite sur la tuta tero?
(Por ke ili pli bone povu eviti la vojojn de la aliaj.)

Kio porteblas plej peze?
(Malplena saketo.)

Kiu reĝo estas plej bona?
(morta.)

Kiam manĝas povra judo kokinon?
(Aŭ la kokino estas malsana aŭ la judo.)

Kion faras pia judo antaŭ ol li ektrinkas?
(Li malfermas la buŝon.)

Kiuj esprimoj de komparado ekzistas por „bela“?
(Bela, pli bela, plej bela, ajajaj.)

Kio estas tio? Ĉiu volas atingi ĝin, sed tiam, kiam oni atingis ĝin, oni ĝin ne ŝatas? (Granda aĝo.)

Viro sonĝis, ke li marvojaĝas kun siaj gepatroj. Subite eksinkas la ŝipo. Li havis la eblon savi sin mem kaj plian personon – aŭ la patron aŭ la patrinon. Kion la viro devis fari?
(vekiĝi)

Kiu per unu fojo neniigis kvaronon de la homaro?
(Kaino)

Kiam ĉiuj homoj de la Tero aŭdis kokeriki la saman kokon?
(en la arkeo de Noa)

Kiu besto ne troviĝis en la arkeo de Noa?
(la fiŝo)

Kial ankoraŭ nun ĉiuj judoj ĝojas, ke Moseo balbutis?
(Se li ne estus balbutinta, li estus postlasinta al la israela popolo eĉ la duoblon da ordonoj kaj malpermesoj.)

tradukis Hans-Georg Kaiser el la libro „Pri povraj almozuloj kaj saĝaj rabenoj“ (ŝercoj, anekdotoj kaj diroj), eldonejo Popolo kaj Mondo, Berlino, GDR, 1981

lingve kontrolis Vladimir Türk

PS: La libro redonas la humuron de la orienteŭropaj judoj, kiuj poste plejparte estis murditaj en la koncentrejoj de la naziuloj. La libro estas dokumento pri la grandioza humuro, kiun havis tiuj orienteŭropaj judoj. Mi eĉ pensas, ke oni, kiel „gojo“ (nejudo), ne vere povas kompreni la judojn, se oni ne konas ankaŭ ilian humuron.


Por ni, la esperantistoj, tiu humuro estu eĉ korafero, ĉar Zamenhof estis judo en orienteŭropa geto, kiam floradis tiu precipa juda humuro. Kiel kompreni Zamenhofon, se oni ne bone konas la historion de lia popolo, en kies persekutita kulturo plenkreskiĝis tiu neimageble bonkora, saĝa kaj ege kultivita homo? Por mi la orienteŭropa juda humuro, la anekdotoj, ŝercoj kaj diroj estas gravaj E-fontoj, car ili estas ankaŭ naskiĝhelpantoj de la bonstila Esperanto de Zamenhof mem. Kiu legas la ekzercaron de la Fundamento atenteme pri humuraj detaloj, tiu tuj komprenas, kion mi celas diri... nur unu ekzemplo: „Leono estas besto“, tiu frazo estas ankaŭ ŝercema atako al frato de Zamenhof, al Leon, kiu ŝajne kiel bubo ĉeokaze kondutis kiel besto:). La delikata humuro de Zamenhof, la humursaturita stilo, havas radikon en la orienteŭropa humuro de la judoj mem. (HGK)

https://cezartradukoj.blogspot.com/