Loading
Hans-Georg Kaiser: Scivolo (rimpoemo pri la fabelo: La ora ŝlosilo)



Hans-Georg Kaiser
Scivolo


(laŭ la fabelo "La ora ŝlosilo" de la fratoj Grimm)

Kio estas en la kesto?
Ĉu trezoro, manĝo, besto?
La legantoj celas scii,
sed verkistoj povas fii.

Knabo turnas la ŝlosilon,
en okuloj havas brilon.
Li tutcerte trovos tion!
Sed legantoj eĉ ne ion.