De kelkaj jaroj, plimulto de la nunaj „akademianoj“ ne plu agas „aŭtoritate“. Ili nome decidas kaj konsilas laŭ principoj kaj kriterioj aliaj ol tiuj de la Fundamento, aŭ eĉ propagandas kontraŭfundamentan varianton de Esperanto.[1] Tiel ekestis la situacio, ke la esperantistoj nuntempe fakte ne havas oficialan aŭtoritatan institucion, servante al ili pri lingvaj demandoj. En la realo, la grupo nomanta sin „AdE“ estas nura cirklo de privatuloj en la senco de la 3a alineo de l' Antaŭparolo.
Por kompensi tiun misan situacion ekestis la nova „Esperanto-Akademio“ (‹ea›). Ĝi celas mildigi la neekziston de funkcianta ACI per instrua kaj kleriga programo pri la Bulonja Deklaracio, la Fundamento kaj „ĝusta“ Zamenhofa Esperanto en la senco de tiuj dokumentoj. Ĝiaj plej gravaj verkoj estas
- la plurvoluma Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK) kaj la
- Berlina Komentita Bibliografio de la Vortaroj kaj Terminaroj de Esperanto 1887-2015 (BKB).
------
[1] Tion montras ekzemple kaj i.a. la aktuala Statuto de AdE el 2016, la „Kromdeklaro pri la nomoj Zamenhof kaj Vaŝington“ (OI 22, 2013), la enkonduko al OA 9, multaj respondoj de la „Konsultejo“ kaj eĉ pli multaj opini-esprimoj de „akademianoj“ (inter ili eĉ estraranoj) en publikaj lingvaj diskutoj. Detalojn vd. en BK I, vd. ankaŭ la raporton pri la publika kunsido de AdE en UK 101 (Nitro 2016).
0 comments