Pri kiu / kia Zamenhof donis jenan Lingvan Respondon en 1891 (cit. laŭ BK II):

Pri kio li respondis en LR el 1907:

El tio mi proponas en analogio (se oni ne volas simple diri "kiel vi nomiĝas?"):
- kiu estas via nomo? - mia nomo estas Bernhard [unu specifa nomo inter multaj samspecaj, do individua, difinita objekto]
- kia estas via nomo? - bela, sed por iuj malfacile prononcebla pro la -h- [la eco de iu objekto].
- kio estas via nomo? - rimedo por voki min kaj distingi min de aliaj homoj [nedifinita objekto, sed abstrakta ideo].
-----
Andreas atentigis, ke la nuntempa konfuzo baziĝas sur tiu mallonga enskribo en PMEG:
Kia estas via nomo? [FA 1.56] (*) Aŭ: Kiu [el ĉiuj nomoj] estas via nomo? Aŭ pli ofte: Kio estas via nomo? Zamenhof uzis ankaŭ: Kiel estas via nomo? [Revizoro 63] Plej ofte oni tamen diras: Kiel vi nomiĝas?
-----
La problemo estas la fonto "FA 1", nome Fabeloj de Andersen, vol. 1. Ĝi estis eldonita de la Esperantista Centra Librejo (ECL) en 1923, do post la morto de Zamenhof en 1917. ECL estas la sama Pariza eldonejo, kies anonimaj redaktoroj samtempe ŝanĝis eĉ la tekston de la Fundamento. FA 1-3 (1923, 1926, 1932) tial simple ne estas fidindaj fontoj, FA 4 (Heroldo de Esperanto, 1963) estas pli bona. Pri tio ekzistas filologiaj detal-studoj, kiujn Wennergren en sia PMEG ignoras. Li eĉ ne demandas pri la grado de Zamenhofeco kaj blinde fidas al tre probable redaktaj ŝanĝoj de anonimuloj laŭ la lingvogusto de la 1920-aj jaroj.
Kiel nefidindaj FA 1-3 estas, ni vidis jam ĉe la ekzemplo de la izolita "ĉi" (sen tabelvorto): Ĝis la morto de Z ĝi troviĝas nenie en lia verko, poste en FA 1-3, sed denove nenie en FA 4. Kontraŭ la asertoj de PMEG, estas tre malprobable, ke izolita "ĉi" estas Zamenhofa (detale en BK III, aperonta).
Se ne troveblos aliaj ekzemploj ol tiu (aŭ tiuj?) en FA 1-3, mi emas supozi, ke ankaŭ tiuokaze temas pri postaj ŝanĝoj aŭ simpla mislegado de la redaktoroj de ECL. Z estis tre konstanta pri sia lingvo-uzo dum jardekoj ekde 1888. Estas apenaŭ manpleno da detaloj, pri kiuj li ŝanĝis sian opinion (ekz. vi anstataŭ la majuskla Vi pro ĝentileco, ambaŭ anstataŭ la ambaŭ, forfalo de senpersona ĝi, pluvas anstataŭ *ĝi pluvas ...).
Resume: Estas tre dube, ke li ŝanĝis tian ĉiutagaĵon, la duan frazon en konversacio post "bonan tagon!".
Por fini: Se la elturniĝo per "kiel vi nomiĝas?" ne plaĉas al vi, simple demandu: "kiel oni nomas vin?" aŭ "ĉu vi permesas demandi pri via estimata nomo?" [FA 3.6] - laŭ la cirkonstancoj ;-))
--------------------------------------------------------------------------
(*) "'Vi estas gaja knabo!' diris la maljunulo. 'Kia estas via nomo?' 'Mi estas nomata Amoro!' li respondis ...".
0 comments