-- Prefacistoj: Tiuj, kiuj aplikas la regulojn kaj principojn de la Antaŭparolo al la Fundamento (prefaco = nova vorto en la senco de A 7 por antaŭparolo); etikedo uzata de la iama sekretariino de AdE Perla Ari-Martinelli (nask. en 1938).
-- Velgeristoj: Adeptoj de la instruoj de Helmut Welger (1946-2008), esperantigita Velger', kiu unue memorigis pri la fakto, ke la Antaŭparolo parolas 17 fojojn (!) pri "leĝoj" kaj interpretis ĝin en tiu senco ("norma esperantologio").
-- Novskolistoj: La nuna sekretario de AdE Renato Corsetti asertis, ke la instruoj de Velger' estas iu nova - kio evidente estas malĝuste: ĝi troveblas jam antaŭ la unua mondmilito kaj en sennombraj Lingvaj Respondoj de Zamenhof mem.
Kiel ajn la etikedoj ad personam (pri la argumentantoj), gravas nur la situacio ad rem (pri la afero mem). Ĉu, do, Martinelli pravas, ke la Antaŭparolo ne apartenas al FdE? Kaj se tamen jes, kio precize en A?
Ankaŭ tiu demando estas klare respondita en A kaj la Bulonja Deklaracio (BD) mem (miaj substrekoj):
"[11] La ideoj, kiujn mi [Z] supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian [tiun de Z] privatan opinion [A 11.1]. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj [UK 1 en 1905], al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita [A 11.2]."
Kun "leĝa sankcio" - alivorte: oficiala, parto de la ĝenerala interkonsento de la esperantistoj pri ĝusta Esperanto, kontraste al la privata, t.e. persona opinio de la unuopulo, individuo Zamenhof.
Ĉu la kondiĉo (en la se-frazo) estis plenumita, ĉu UK 1 "akceptis" la "ideojn" de Z? -- Jes. En BD ni legas:
"Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto [Z] havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan [BD 4.2]. La sola unu fojon por ĉiam deviga [do oficiala] por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon [BD 4.3]."
Oficiala kaj tial deviga do nur la verketo titolita "Fundamento de Esperanto". Ĝi konsistas el sia FG, sia FE kaj sia UV kune kun sia antaŭparolo.
La vortsenco estas tute klara. Ĝin Z cetere plurfoje klarigis per Lingvaj Respondoj. Por li la "ideoj" de la Antaŭparolo estis eĉ la plej grava parto de FdE!
Ankoraŭfoje, ĉar pri tio oni diskutis dum jardekoj: Kio en la Antaŭparolo ricevis "leĝan sankcion", t.e. fariĝis deviga por "ĝusta" Esperanto, per la akcepto de la "verketo" nomita "FdE" fare de UK 1 en 1905? -- "La ideoj" esprimitaj en A 1 ĝis A 10, do ne la vortoj, per kiuj la ideoj estas esprimitaj. En A ekzemple estas uzata la vorto "aŭtoro", kiu en 1905 ankoraŭ mankis en iu el la aliaj partoj de FdE. Kvankam ĝi aperis en A kaj do en FdE, ĝi tamen en 1905 ankoraŭ ne estis oficiala. Intertempe AdE aldonis ĝin al UV kaj nur per tio ĝi fariĝis oficiala.
Sed pli grave ol tiaj detaloj: Kio estas "la ideoj" el A 1 ĝis A 10? -- Nu, simple la principoj kaj ĝeneralaj reguloj, pri kiuj ni parolis dum la lastaj semajnoj.
___________________________
Viaj taskoj
1. La vorto "Zamenhof" aperas nur je fino de la Antaŭparolo al la Fundamento laŭ stato de 1905. Ĉu ĝi en 1905 apartenis al la Vortaro Oficiala? Donu koncizan motivigon de via respondo per ne pli ol 15 vortoj.
2. Kio estas la "ideoj" de la Fundamento? Nomu laŭeble multajn,. la plej gravan unue.
3. BD 4.2 / 4.3 mencias la kontrasto-paron privata / oficiala. Ĝi ankaŭ estas trovebla (kaj klarigita) en FdE. Kie? Notu citaĵojn kaj precizajn trovlokojn.
4. Ĉu Zamenhof estis "prefacisto"? Donu koncizan motivigon de via respondon per maks. 20 vortoj
Kromaj taskoj
5. La ideoj, kiujn Z esprimis en A 1 ĝis A 10 fariĝis "oficialaj" (devigaj) per akcepto fare de la Unua UK en 1905 (A 11 kun BD 4.3). Ĉu la venonta UK 101 en Nitra povus maloficialigi ilin? - Noto: Malfacila, ĉar - kiel ĉiuj "kromaj taskoj" - ne jam klarigita.
0 comments