Loading
... la amaso amas, ke oni donu al ĝi leĝojn (Z)
Kiu unuafoje legas la "ĝeneralajn principojn pri lingva ĝusteco de Esperanto", kolektitaj en la Antaŭparolo al la Fundamento, eble miras, ke la nocio de "leĝo" aŭ sinonimoj aperas 17 fojojn (!) en la mallongaj 11 alineoj ...
I.

Kvankam lingvistoj ĉiam denove neis tiun simplan fakton dum la 110-jara historio de la Fundamento (FdE), ĝi estas nedisputebla (sed nur prisilentebla): Se Zamenhof (Z) skribas "leĝo" li celas nek "lokomotivo", nek "elefanto", sed - nu ja, supozeble - "leĝo". Apud la principoj de unueco, netuŝebleco, klareco kaj ankoraŭ aliaj, pri kiuj ni jam parolis, la principo de leĝeco estas unu el la bazoj de FdE kaj do de Esperanto entute. Sinonimaj nomoj estas principo de jura konformeco, principo de leĝa stilo kaj ankoraŭ aliaj. Kiel kutime ni unuapaŝe simple legu la Antaŭparolon (miaj substrekoj):
_________________

... Tiujn ĉi tri verkojn [FG, FE kaj UV] la aŭtoro de Esperanto [Z] rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj [A 2.2]; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto [A 2.3].
_____________________

[3] Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon [A 3.1]. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko [A 3.2]. ...
_____________________

"Leĝo" - trifoje en la dua alineo, dufoje en la tria. Ni haltu jam tie ĉi, ĉar A 3.1 - A 3.2 per la kutima kontrasta metodo klarigas, kio estas leĝo kaj kio ĝi ne estas, kiun ĝi volas atingi kaj kion eviti:

Z komparas "nian aferon" ("tute same") kun ŝtata ordo ("ia regno"). Se en la ŝtato regas la principo de leĝeco, la "regnanoj" neniam dependos de la kapricoj, de la arbitraj decidoj aŭ persona bontrovo de la regantoj. Leĝo do kreas sekurecon kaj tial fidon en la ŝtatan ordon (kaj "tute same" en Esperanton) . Ĝi malhelpas despotismon kaj diktaturon sen rajtoj de la regatoj.

Nur ekskurse: Ke tiu principo estis tiel grava al Z sekvas el propraj doloraj spertoj. Li devis uzi grandan parton de sia doto por elaĉeti sian patron el danĝera situacio kaŭzita de arbitra decido de la cenzura administracio. La postulo je ŝtato de laŭleĝeco (t.n. "konstitucia reĝimo") krome estis unu el la centraj postuloj de la rusa revolucio de 1905, kiu okazis do en la sama jaro, en kiu Z verkis la Antaŭparolon.

II.

Kio sekvas el la principo de laŭleĝeco por decidoj de la Akademio (AdE) kaj prilingvaj diskutoj entute? Estas ĉefe du konsekvencoj.

1. "Leĝo" estas sinonimo de malkapricoj, malarbitraĵoj, malbontrovo. Por ke "la tuta esperantistaro" (A 9.4) povu kontroli, ĉu temas pri arbitra decido de AdE "el la ventro" aŭ pri decido, farita ne facilanime kaj post matura prijuĝado (A 9), estas necese, ke AdE donu siajn motivojn, argumentojn kaj klarigojn por ĉiu decido (t.n. devo je motivigado). Sen kontroleblaj motivoj iu decido ne estas "leĝo", sed ukazo, kaprico nur supraĵe "verŝita" en la formo de leĝo.

2. Se FdE estas "leĝo", kiel ĝi mem tiel ofte asertas pri si mem - ĉu ni tiuokaze ne ankaŭ devas interpreti ĝin kiel oni kutime interpretas leĝon por eltrovi, kion precize ĝi preskribas kaj kion ne? Alivorte, ĉu el la nocio de "leĝo" sekvas la metodo, kiel kompreni la lingvajn regulojn de Esperanto? - "Jes!", diras la Fundamento mem. - Sed pri tio pli poste ...

Ankaŭ aplikekzemplon ni vidu en posta blogero. Jen nur viaj unuaj taskoj ...
__________________________



Viaj taskoj

1. La Fundamento uzas la nocion de "leĝo" aŭ sinonimojn 17 fojojn en la mallongaj 11 alineoj. Notu ĉiujn trafojn kun la precizaj trovlokoj.
2. Ĉefa celo de la principo de leĝeco estas krei fidon en Esperanton per stabileco kaj evito de kapricaj kaj arbitraj ŝanĝoj. La Fundamento donas motivon por tiu principo. Notu la precizan citaĵon kaj trovlokon / la precizajn citaĵojn kaj trovlokojn.

Kromaj taskoj

3. El la nocio de leĝo sekvas la aplikenda metodo, laŭ kiu ni devas eltrovi, kion la Fundamento precize preskribas aŭ rekomendas kaj kion ne. La Fundamento mem preskribas tiun metodon. Kie? - Notu la precizan citaĵon kaj trovlokon.

Bonan amuziĝon kaj sukceson.
La tekston de la Antaŭparolo vi trovas en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 1 (BK I).