En Kubo, en la pedagogia universitato mi studis Amerikan Literaturon ene de "Homsciencoj"kaj tie unuafoje mi konatiĝis kun mirinda libro, plena de mitoj, mistera mondo kaj iom timiga pensmaniero pri la vivo (laŭ mi). En tiu jaro, en 2004, mi volis traduki tiun libron sed mi pensis ke eble ĝi ekzistas en esperanto kaj mi ne havis sufiĉe da libera tempo kaj nivelo por tiu granda defio (ankoraŭ mi ne havas). Nun, post ses jaroj kaj kun la sama emo kaj deziro, de antaŭ unu jaro mi havas tiun ideon kaj ĝi iom efektiviĝas. Mi jam tradukis ĝis duono de la dua parto. Ankoraŭ tradukendas duonon de la dua, tria kaj kvara partoj kion mi finos post 2-3 monatoj senhalte. Feliĉe, ne tiom longas!
La afero ne estas tiom facila. Ĉar mi tradukas el la hispana kaj ne el la kiĉea, mi uzas du hispanlingvajn versiojn: la plej eldonita, rekomendita kaj rekomendida, t.e. la traduko de Adrián Recinos kaj alia versio de Chavez (ne la venezuela prezidanto!) pli laŭvorta traduko kiu alproksimigas min al la originalo. Krome, estas multaj vortoj kiĉeaj ki ujn mi devas esperantigi kaj lasi notojn por pli bone kompreni. Sed la problemo komplikiĝas kiam mi ne povas trovi tiujn vortojn! Ankaŭ mi uzas ReVon, "Gran Diccionario de Fernando de Diego" kaj la "Diccionario de la Real Academia Española" kaj konsilojn de esperantistoj.
Popol Vuh aŭ Libro de la Konsilio estas kompilo de la mitoj de la kiĉeoj, la majaoj de nuna Gvatemalo. Ĝi ankaŭ estas konata kiel la Biblio de la majaoj aŭ ilia sankta libro. Pluraj rakontoj kaj legendoj estas similaj al tiuj de la judkristana Biblio: la kreado, la universala diluvo, naskiĝo de dio el virgulino, la Infero (Ŝibalbao), resurekto kaj venko de la malbono...
Mi ja tradukas la libron ĉar mi sentas iom da kulpo. Mi naskiĝis en Ameriko (des pli en Kubo kie ĉiuj aborigenoj estis ekstermitaj) sed miaj antaŭuloj estis eŭropanoj, ĝuste tiuj kiuj invadis, subpremis kaj por ĉiam detruis la kulturon de tiuj popoloj. Eble tiamaniere mi povos pagi mian ŝuldon al ili.
1 comment
Andy Անդրանիկ replied to :