La ''koncentriĝo de Weyler'' konata en Kubo hispane kiel ''La Reconcentración de Weyler'' estas trista historia periodo de la kuba historio de 1895-1897, kiam ĉ. 20% de la insula loĝantaro estis amase murdita de la kolonia registaro.
Por kompreni ĝin, iom da historio: Kubo estis insulo konkerita de la hispanoj, fakte unu el la lastaj posedaĵoj en Karibio kune kun Portoriko. Meze de la 19 jarcento komenciĝis la sendependismaj militoj unue en la Orienta kaj Centra regionoj kaj poste tra la tuta insulo. En 1895 la nova Kapitano Generalo Arsenio Martinez Campo, fiaskis pri liaj intencoj meti finon al la milito, pro tio li foriris de Kubo sed alvenis Valeriano Weyler kiu per tiu koncentriĝo celis malhelpi la kuban armeon kaj puni la kamparanojn kiuj dum longaj jaroj favorigis la sendependiĝon. En 1895 kaj ĝis 1897 inter 350.000 ĝis 700.000 kubanoj estis portitaj al la periferioj de pluraj urboj, tie ili estis en fermitaj kaj en malhumanaj kondiĉoj. Pro tio, preskaŭ ĉiuj forpasis, la enlana ekonomio malkreskis, ekzistis ĝenerala malsatego en la insulo pro manko de kamparanoj kaj multaj malsanoj disvastiĝis. Malgraŭ tio mortiga politiko de la kolonia reganto parte sukcesis tio ne bremsis la Kuban Liberigan Armeon kiu plu batalis ĝis la interveno de la usona registaro en 1898 en la Hispan-Kub-Usona Milito kiu finis per la retiriĝo de Hispanio kaj la portempa regado de Usono en Kubo ĝis la fondiĝo de la Kuba Respubliko la 20an de majo 1902.
0 comments