Marko iris for kaj ne revenas plu.
La trajno de la sepa kaj duon' sen li
similas koron el metal' kaj sen anim',
dum grizas kaj frostigas urbe la maten'.
Lerneje lia tablo jam malplenas, sed
plu dolĉas lia spir' en ĉiu mia pens'.
La malproksimo ŝajnas apartigi nin,
sed ene batas forte mia kor'.
Kaj ĉu vi pensas plu pri mi
sen vort' al via famili',
ĉu, kiel mi, vi kaŝas vin
de la rigardoj kaj vi ŝlosas
vin en via ĉambro, kaj
ne volas manĝi, kaj vi premas
la kusenon kontraŭ vi sen scii
kiom vin plu vundos tiom ĉi da sol'?
Marko, en taglibro mia jenas fot':
okuloj viaj ŝajnas de timema knab';
mi premas ĝin ĉe l' koro kaj mi sentas ke
vi ĉeas miajn taskojn pri matematik'.
Tedante per predikoj pri la profesi'
decidis via patro ke vi iros for;
li ne interesiĝis tro pri via em’,
sed diris "iam vi komprenos pli".
Kaj ĉu vi pensas plu pri mi?
ĉu vi rakontas al amik'?
Finiĝos iam la sufer'
sed ne finiĝos kun facil';
mi ne eltenas ĉe l' lernej'
kaj posttagmeze pezas plej:
ne helpas studi, ĉiu ajn ide'
finfine tuŝas vin.
Ne eblas plu, ne disigeblas plu
la vivo de ni du:
mi petas vin, amat', atendu min:
esperi indas, ĉu?
ĉi tiu solo inter ni,
en mia koro la silent'
signifas maltrankvilan penson pri
la vivo for de vi.
Mi petas vin, atendu min:
ne eblas resti plu sen vi;
ne eblas plu, ne disigeblas plu
la vivo de ni du.
0 comments