Mi volis skribi tion ĉi la pasintan semajnon sed mi malvarmiĝis (oni ne povas iĝi alia aĵo tie, kie mi loĝas) kaj mi kaj mia gorĝo fartis malbone ĝis tiu ĉi semajno. La klimata afero ĉiam estas malfacila en la montoj. Tie ĉi, nokte, malvarmas sed pli ol malvarmi, ventas. Terure ventas kaj tiu vento ne lasas dormi. Por ne lasi dormi, la sekvaj faktoroj viciĝas: hundoj, vento kaj kokoj, kiuj ŝajne ŝatas kanti multe pli frue ol la sunleviĝo.
Mi ne multe povas paroli pri la gvatemalaj mirindaĵoj. Mi nur vizitis iomete la zono de la lago Atitlan, kiu estas nekredeble bela, la urbo Antikva Gvatemalo, pri kiu mi suspektas ke estas unika en Gvatemalo kaj fine la tradicia merkato de Ĉiĉikastenango (mi ne fotis tion).
La du aŭ tri unuaj noktoj mi loĝis ĉe ŝipforma lignodomo, kiu apartenas al franca esperantisto. Li venas ofte al Gvatemalo kaj restas en la lando dum kelkaj monatoj. Se la "ŝipo" estus estinta mia sola eblo por loĝi, mi loĝus en la ŝipo sed aperis la eblon por loĝi ĉe la lernejo kaj mi preferis tion.
La manĝo estas afero, pri kiu homoj ŝatas komenti tiam, kiam ili vojaĝas. Vere, mi ne kutimas komenti multe pri tio sed ĉifoje mi komentos ĝin. Oni povas manĝi tre bone kaj malmulte koste ĉe multaj lokoj... kvakam komproneble la lokoj pli turismaj estas pli multekostaj kaj ne nepre pli bonaj. Ĉiutage mi manĝas fazeolojn... por mantenmanĝi, tagmanĝi kaj vespermanĝi kaj fojfoje ankaŭ por la labora paŭzmanĝo. La fazeolojn oni povas manĝi dumaniere: bolkuiritaj kaj kiam ili ne povas esti pli bolkuiritaj, kaĉe. Tio, kio ŝajnas ŝanĝo, ne estas ŝanĝo. Jes, mi manĝas aliajn aĵojn sed ne damandu al mi ĉar nun mi nur vidas fazelojn tie, kie mi rigardas. Nu, fazeolojn kaj maiztortiljojn. Pri la trinkaĵa afero mi havis malfacilaĵojn de kiam mi eliris de la ĉefurbo. ĉe multaj lokoj mi petis teon kaj oni servis ia ajn infuzon. Unue mi pensis ke tio estis ĉar ili ne havis disponeblan teon kaj por doni al mi ion, ili donis tion al mi. Ne. Tie ĉi, teo signifas infuzon kaj multaj homoj ne scias tion, kio estas la verda teo aŭ la nigra teo. Almenaŭ en la kamparo.
En la kampara zono ne estas facila komunikiĝi. En tiaj zonoj, ankoraŭ mi ne trovis indiĝenojn, kiuj ne parolas la hispanan sed ankaŭ ne trovis indiĝenojn, kiuj parolas bone la hispanan. En multaj kamparaj zonoj monde, oni parolas strange la nacia lingvo kaj tio okazas tie ĉi ankaŭ. ĉefe ĝi ne estas la denaska indiĝena lingvo. Ilia denaska lingvo estas iu el la dialektoj, kiuj devenis el la majaa lingvo. Estas malfacila por mi paroli kun la sinjorino, kiu preparas al mi la manĝon ĉar mi sentas ke ŝi nur scias konjugi la simplaj -is -as -os tempoj. Multaj fojoj ŝi ne komprenas min kaj mi ne komprenas ŝin. Tiu ĉi virino demandis al mi pri kiu lingvo, oni parolas en Hispanujo. Mi ne diras ĝin por moki aŭ kritiki ŝin. Mi nur diras ĝin por doni ideon pri la kultura nivelo, kiun homoj, ne tia maljuna, havas tie ĉi. Tamen tiu demando surprizis min ĉar ĉu mi ne ŝajnas denaska kastilia parolanto?. Mi pripensis ĝin... la plej junaj infanoj senĉese demandas al mi, kiel diri iun vorton en la angla lingvo. Verŝajne por ili, mia akĉento estas pli stranga ol por mi ĝia akĉento.
Cetere la instruado, momente, bone iras. Mi devis klarigi al la plej maljunaj infanoj ke mia klaso ne estas deviga. Mi esperas prepari al ili ion pli amuza nun ĉar mi pensas ke mi povos prepari la komputilojn laŭ mia ŝato.
0 comments