Hieraŭ mi legis ion, de kio mia makzelo pendis ĝisventre.
La eldonkvanto de la anglalingva Hinduja (pardonu: Barata) ĉiutaga gazeto The Times of India atingis 72 milionojn.
Komparu la artikolon en la angla Vikipedio: en.wikipedia.org/wiki/The_times_of_india kiu mencias ioman plion ol 3 milionoj.
kaj poste verkitan jenon:
alaiwah.wordpress.com/2008/11/11/times-of-india-with-a-133-million-circulation-tops-the-list
kiu mencias jam 13.3 milionojn.
Do nun ĉi-lasta nombro obliĝis...
Iom ĝene por la verdaj talibanoj, kiuj diras, ke krom Usono kaj Britujo neniu scipovas la anglan. Aŭ krom etnombra "elito".
72 milionoj da legantoj... Pli multe ol la loĝantoj en la plejparto da Eŭropaj landoj...
0 comments