Loading
Morgaŭ

Morgaŭ estas la tago de Sankta Ludoviko, patrono de ĉiaj utopiemuloj, gratulistoj kaj kielvifartistoj.

Morgaŭ multaj adorantoj ariĝos ĉirkaŭ la skulptaĵoj kaj alportos florojn al la Sanktulo. En la urboj, kiuj bonŝancas havi straton portantan la nomon de la Sanktulo okazos solenaj ceremonioj. Oni fotos la stratŝildojn kaj ĝoje dishavigos la fotojn al la tutmonda adorantaro.

4 comments

Milokula Kato said:

Ĉu mi blasfemis kontraŭ la Sanktulo?
14 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Jes Maria, kompreneble vi pravas. Ĉiu liberas ĉu festi ion ajn, ĉu ŝerci pri io ajn :-))
14 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Mi malkonsilus la militon. La riparo de frakasitaj falsaj dentaroj povas multekosti.

Cetere, mi ne kapablas pluteni en la memoro la signifon kaj devenon de la vorto kiun vi ĵus menciis.
14 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Manĝu la kukon kun la verda stelo.
14 years ago ( translate )