Mi estas ĉi-momente leganta fotokopie reproduktitan paĝon el Schwäbischer Schulanzeiger (1936). Temas pri la malpermeso al la membroj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio membri en iu ajn planlingva unuiĝo aŭ asocio.
Kaj tio estas ĝenerale prezentata kiel malpermeso de Esperanto mem fare de la nazioj. Iomete fortorde, ĉu ne?
Mi proponas enrigardi jenan falteton de la afero: ekzistis ja certopo da esperantistoj, kiuj membris en la Partio, ĉar se ne, kial do la malpermeso?
__________________________________
La teksto jenas: Nacisocialisma Instruista Unuiĝo, Regiono Svabio
Temo: Aparteno al planlingvaj unuiĝoj ĉiaspecaj. Ĉar la kreado de internacia mikslingvo kontraŭas la bazojn de la nacisocialismo kaj finfine servas interesojn de superŝtataj potencoj, la reprezentanto de la Gvidanto malpermesas al ĉiuj partianojn kaj membroj de ĉirkaŭpartiaj organizoj aparteni al la planlingvaj unuiĝoj ĉiaspecaj.
La supra malpermeso koncernas unuavice la sekvajn: Germana Esperanta Unuiĝo, Nova Germana Esperanta Movado kaj Germana Unuiĝo por Ido.
5 comments
Bernardo said:
Milokula Kato said:
Al Cyril: Bv precizigu vian aludon al rilataj asocioj. Dankon! Suspektindaj jes ja, sed ĉu nur pro la stranga hobieto? Aŭ pro siaj apartenoj al aliaj politikaj movadoj.
Milokula Kato said:
Mi ne ĉiom konsentas pri "neniu hazarde", ĉar multaj esceptoj estas konataj al mi.
Kion diri pri la esperantistoj-membroj de la Partio? Kiomgrade ili nomeblas "alternativuloj"?
Milokula Kato said:
Cyril, antaŭdankon pro la fontofidela citaĵo. Ĉu vi certas? Ĉu la libro de Lins aperigas la ankaŭ la originalon de tiu ordono?
Kial do nur la supre citita ordono estas prezentita kiel atesto de la malpermeso de Eo?
Milokula Kato said:
La diferenco ja okulfrapas: oni alŝovas la supre cititan dokumenton kaj diras ke ĝuste tiu malpermeso neniomigis la movadon en Germanujo. Estas ja bazlerneja tasko tralegi la kelkliniaĵon kaj ĝuste kompreni la sencon!!