La germana sekcio de EDE (la partio Eŭropo Demokratio Esperanto) promesas "novan politikstilon sub la signo de dialogo" (http://www.e-d-e.eu/pageID_6263423.html):
"EDE estas nova kaj volas esti alispeca ol la aliaj kandidatantaj partioj kaj listoj. EDE ne estas enordigebla en la konata politika spektro, ne estas maldekstra aŭ dekstra kaj sekvas neniun ideologion, sed porparolas dialogon, samrajtigon, reciprokajn estimon kaj toleron, malfermecon kaj travideblecon, libervolecon kaj memdisponadon, pacon kaj amikecon, socian engaĝiĝon kaj solidaran interkunecon. Ĉi tiuj kolonoj, kiuj portas ankaŭ la ideon de Esperanto, konsistigu la bazon por la laboro de EDE."
"Se EDE kontraŭatende ne ricevos pli ol kvin procentojn de la balotaj voĉoj, EDE ne retiriĝos por la venontaj kvin jaroj en helikan konkon aŭ eĉ dissolviĝos." [mia traduko]
Multe pli realisman pritakson pri la ŝancoj de EDE ni trovas en EDE-interna dokumento (kiun ne legos neesperantistoj, ĉar en Esperanto) de Ulrich Matthias, vicprezidanto de la germana EDE-sekcio: http://www.u-matthias.de/verein/ede_eo.htm.
"En la plej multaj landoj estas relative altaj baroj por eniri Europan Parlamenton – ekzemple en Germanio partio bezonas por tio almenaŭ 5 % de la voĉoj. Kun la lingva problemo kiel ĉefa temo verŝajne ne eblas superi tian baron, kaj same apenaŭ eblus trovi ian niĉon por akiri pere de alloga ĝenerala programo (kie Esperanto estus nur unu el la celoj) sufiĉe da voĉoj por tio. Havi EDE-deputitojn do povus esti nur celo por la malproksima estonto."
Mi mirus, se la aliaj germanaj EDE-anoj ne dividus tiun pli sobran pritakson. Se tiel estas, ni vidas ion tamen similan al la agadstilo de partioj en la "konata politika spektro": politikistoj kredigas al la balotontoj ion (ĉi tie: ke EDE havas realajn ŝancojn eniri la Eŭropan Parlamenton), kion ili mem ne kredas. Kie restis la promesitaj "nova politikstilo", "dialogo", "malfermeco" kaj "travideblo"?
EDE-anoj foje pravigas la kampanjan penadon ne per la perspektivo eniri la Euxropan Parlamenton, sed per la senkostaj televidaj reklammesaĝoj, kiujn allasotaj partioj rajtos dissendigi en multaj landoj, ankaŭ en Germanio. En Francio tio efektiviĝis en 2004. Kiu volas partopreni la subskribkolektadon, havas bonajn kialojn por ekkoni la planatajn televidajn reklamojn, antaŭ ol elspezi tempon kaj penon por la afero.
Ni ne scias, kiel la reklamfilmetoj por 2009 aspektos. Sed eblas konatiĝi kun tiuj uzitaj dum la elektokampanjo de 2004:
http://www.facebook.com/video/video.php?v=58865895124&oid=24025090839 kaj http://www.facebook.com/video/video.php?v=58863380124&oid=24025090839. Ili estas lerte faritaj, kaj tio eble bone aŭguras por 2009. Ankaŭ la grafikaj kvalitoj de la EDE-flugfolioj meritas laŭdon.
Pozitive estas do, ke EDE prezentas al la publiko supraĵan aspekton de profesieco. Pozitive estas ankaŭ, ke tiu, kiu renkontos EDE nur sur sia balotilo (en la landoj, kie EDE sukcesos atingi tion), almenaŭ vidos la vorton "Esperanto". Ne subtaksinda afero, ĉar temas pri milionoj da homoj.
Sed la publikrilata bilanco ne estas tute pozitiva. Kio pri tiuj politike interesitaj homoj, kiuj iĝas scivolemaj kaj serĉas informojn pri EDE en la reto? Kiu scipovas uzi serĉmaŝinon, facile trovas la vojon al la balotprogramo de EDE (http://www.e-d-e.org/spip.php?rubrique3&lang=eo). Kaj kion la scivoluloj trovas tie?
Ĝi limigas sin al la aferoj, pri kiuj la EDE-anoj povis interakordiĝi. Pri la plimulto de bazaj EU-politikaj demandoj, ekzemple pri la demando de la konstitucia traktato, ĝi nenion diras. Pri "identeco", "radikoj" k.s. ĝi multon diras, ĉar tio ŝajne estas laŭ ĝia kompreno kerne gravaj politikaj demandoj, pri kiuj esperantistoj povas facile konsenti.
Ke la programo ne estas por la EDE-anoj prioritata afero, montras ĝiaj jam de jaroj ne korektitaj lingvaj malglataĵoj.
Ĝi enhavas ĉapitron, kiu nomiĝas: "Demokratio garantias ankaŭ respekton de la minoritatoj", en kiu ni legas:- "La pluvivo de la minoritatoj postulas protektajn dispoziciojn, celantaj pluteni la kritikan densecon, kiu nepras por vivteni lingvon, kulturon, popolon." En la historio de Eŭropo, la plej oftaj dispozicioj por atingi tiun ĉi celon estis restriktoj de enmigrado, transigoj de loĝantaroj kaj etnaj purigoj. Mi ne supozas, ke EDE-anoj volas ion ajn tian. Sed kion supozas neesperantlingvaj legantoj de tiu programo, legante ĝin? Se oni parolas en partia programo pri disponoj por reguli la etnan konsiston de teritorioj, estus tre bone sciigi, kiujn disponojn oni proponas. Krom tio, eĉ se ili estas la plej mildaj kaj humanaj (kion ni ne scias certe, ĉar EDE ne informas nin pri tio), ĉu estas entute salutinda "diversisma" afero prezenti etnan homogenecon de teritorioj, eĉ relativan, kiel valoran celon? Ĉu akordas kun la multkulturisma idealo (tute ne parolante pri ia ajn vario de sennaciismo) distingi inter lingvaj kaj kulturaj grupoj, kies multnombreco sur difinita teritorio dezirindas, kaj aliaj grupoj, kies "tromulteco" prezentas minacon?
- "La difino de demokratio entenas por ni, ke ĉiu ajn minoritato devas ricevi esprimo-rajton kaj esprimo-rimedon, tiel ke ĝia vidpunkto estu facile rimarkebla de la unuopaj civitanoj sen elspezo aŭ aparta streĉo, same kiel la majoritataj principoj. Tiu eldoniva emo, devas ja tamen malpermesi eldonon de propagando pri deklaroj, mesaĝoj kaj aliaj periloj kiuj rekte au malrekte kontraŭus la principojn de homaj kaj popolaj rajtoj." Mi ne komprenas, kion signifas "eldoniva emo", kaj ankaŭ la tradukintoj de la teksto en aliajn lingvojn havis problemojn kun ĝi. Ĉu oni parolas ĉi tie pri jura malpermeso de iu kategorio de opiniesprimoj? Kaj kio estas la "popolaj rajtoj"? Pri la "homaj rajtoj" EDE almenaŭ referencas al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948, sed pri la "popolaj rajtoj", al kio ĝi referencas? Ĉu temas pri t.n. "etnaj rajtoj"? Aspektas tiel, kvazaŭ EDE volus limigi la opini-liberecon, kaj ne konvenas preteriri tion sen postuli kelkajn pli detalajn klarigojn pri la opinioj, kiujn EDE volas malpermesi.
Laŭ mi, homoj, kiuj pripensas deĵori ĉe stando aŭ iri de pordo al pordo por kolekti subskribojn por EDE, rajtas kaj devus antaŭe postuli de ĝi reprilaboritan, klare formulitan programon, kiun oni povas prezenti al kritika leganto sen timi negativajn efikojn, ankaŭ por la tuta Esperanto-parolantaro. Eksteruloj povas – manke de kontraŭinformoj – malprave supozi, ke EDE iel reprezentas ĝin kaj ĝiajn sintenojn.
0 comments