Kio okazus, se Esperanto iĝus la tutmonda interlingvo? Ĉar pli facila ol iu ajn etna lingvo, ĝi en pli da lokoj kaj pli rapide fariĝus ĉiesa posedaĵo, ol ekzemple la angla nuntempe. Kiam la tuta uzantaro de iu nur loke uzebla lingvo jam regas alian, pli disvastigitan lingvon, la loka lingvo fariĝas malnepra en la ĉiutaga vivo kaj la pli forta lingvo superkreskas ĝin. Kompreneble, ankaŭ Esperanto iom post iom anstataŭus aliajn lingvojn en tiuj plurlingvaj regionoj, kie ĝi iĝus ĉies ĉefa lingvo de eksterhejmaj sociaj rilatoj. Kaj se ĝi vere iĝus "ĉies dua lingvo", tio estus tre multaj regionoj en la mondo.
Finvenkismaj esperantistoj kutime ne perturbas sin per pensoj pri tiaj eblaj sekvoj de la esperata universaliĝo de Esperanto. Kiam ili escepte faras tion, ili plej ofte klarigas nur – tre svage – ke en tiu estonta mondo necesos fari taŭgajn lingvopolitikajn disponojn por certigi, ke Esperanto ne endanĝerigos etnajn lingvojn. La asocio Libero por la Lingvoj (LPLL) estas pli realisma. En unu el siaj bazaj dokumentoj (http://sapato.com.br/libero/sciforespe.doc) ĝi (aŭtoro ne indikita) diras: "Necesas demandi, ĉu ne konvenas [...] konservi en ĉiu lingva komunumo strikte unulingvajn nukleojn". Jes, efektive, se la unulingvaj nukleoj estus sufiĉe grandaj, tio preventus la formorton de la lokaj kaj regionaj lingvoj. Problemo estas, ke tiam la monda lingva ordo havus precize tiun econ, kiun ĝi nun havas kaj kiun esperantistoj rutinece (kaj prave) kritikas: privilegiita "klaso" de lingvolertuloj partoprenas la internacian komunikadon, dum malprivilegiita "klaso" estas ekskludita de ĝi. Plia problemo: kiel oni volas devigi la nukleojn resti eterne unulingvaj?
Kiu vere volas konservi etnojn kaj etnajn lingvojn, devus pledi – kiel iuj etnistoj faras – por politika reordigo de la mondo, kiu kreus plejeble homogenan, kulturpolitike aŭtonoman teritorion por ĉiu etna aŭ lingva grupo. Eĉ tiu sistemo estus daŭripova nur, se oni krome limigus migradon de homoj kaj eble eĉ amaskomunikilan interpenetradon inter la etne homogenaj teritorioj. En tia ordo Esperanto povus funkcii kiel interetna, interteritoria lingvo. Tion konjektis komence de la 70-aj jaroj la novdekstrulo kaj etnisto Guy Héraud. Parte sub lia influo, multaj esperantistoj tiutempe komencis aserti la etnosavan kaj lingvosavan potencialon de Esperanto. Tio estis argumento malmulte uzita antaŭe. Sed ili kutime mutis pri la ceteraj partoj de tiu etnopolitika koncepto. Ne mirige. Tro evidenta estas la idea parenceco inter la koncepto de Héraud kaj tiu de ksenofobiaj popularistoj, kiuj same kiel li volas restrikti migradon por gardi laŭdire endanĝerigitajn identecojn.
Multaj esperantistoj neniam aŭdis pri Héraud, kiu restis en kontakto kun la "neŭtrala" (t.e. la UEA-bazita) Esperanto-movado ĝis sia morto en 2003, sed neniam fariĝis esperantisto. Li estis proksima kunlaboranto de du aliaj "preskaŭ-esperantistoj", Andrea Chiti-Batelli kaj Yvo Y. D. Peeters. Preskaŭ ĉiu esperantisto konas la nomon Chiti-Batelli. Li partoprenis plurajn kongresojn, precipe en Italio, kaj dum parto de la 90-aj jaroj li mentoris la Eŭropan Esperanto-Union per siaj verkoj, kiujn precipe Umberto Broccatelli volonte esperantigis. UEA eldonis plurajn broŝurojn de li. Mi ne scias, ĉu Chiti-Batelli komencis sian agadon por ideologie modli la Esperanto-movadon je la instigo de Héraud, sed rimarkinda estas la simileco de iliaj ideoj pri Esperanto. Ambaŭ opinias, ke ĝi povus helpi al malfortaj etnaj lingvoj travivi sen esti "vorataj" de pli granda lingvo. Rimarkinda estas ankaŭ la simila agadstilo ĉe ambaŭ: konatiĝi kun la esperantistaro sufiĉe por scipovi efike prediki al ĝi, sed ne fari la plonĝon kaj mem iĝi esperantisto.
Chiti-Batelli asertas, ke Esperanto neniam "dissolvus" etnojn aŭ "vorus" lingvojn – kion faras laŭ lia opinio precipe la angla lingvo. Tion Esperanto neniam povus, laŭ li, ĉar ĝi estas "morta" lingvo kaj la gepatra lingvo de neniu. Amuzas, ke esperantistoj glutas ĉi tion senproteste, nur ĉar ĝi venas de simpatianta "aŭtoritatulo". Kutime esperantistoj insistas en siaj informiloj pri la vivanteco de la lingvo, kaj por pruvi ĝin ili citas la ekziston de ĝiaj denaskaj parolantoj. Kiom da denaskaj parolantoj ĝi havus, se ĝi iĝus la vera monda lingvo – pri tio eblas nur spekulativi, sed certe estus multaj milionoj. En "kosmopoloj", grandaj urboj kun diversetna kaj diverslingva loĝantaro, Esperanto rapide fariĝus la komuna lingvo, uzata por ĉiuj publikaj celoj.
Esperantistoj elpensis ankaŭ aliajn argumentojn por kredigi, ke Esperanto povus helpi vivteni etnojn, etnajn lingvojn kaj etnajn identecojn. (Vd. http://home.arcor.de/gmickle/skk/kuldiv.html). Ĉiuj enhavas grandan dozon da revpensado. Jam Zamenhof vidis la aferon pli realisme. Li komprenis la procezon de tutmonda lingva konverĝado, kiu okazas jam de jarcentoj, kaj li pripensis, kiel Esperanto vere kondutus, se ĝi iĝus grava parto de la procezo. En Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia (1900) li parolis pri la "kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon". Li konstatis, ke Esperanto "faciligos al la homoj la atingon de tio" – almenaŭ se la homoj kolektive deziros ĝin. Kaj estas klare, ke "ĉiuhoma popolo" signifis por Zamenhof unulingvan homaron. En la sama verko li diras, ke "ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo." Zamenhof nomis tiujn, kiuj vidas en tia evoluo malfeliĉon, "naciaj ŝovinistoj".
0 comments