Tempo rilatas al ŝanĝatiĝoj. Kiam tempo haltas (ne pasas), nenio iĝas ŝanĝata (absolute nenio!). Se iu objekto veturas (rilate al observanto) je rapideco 'c' (mallongigo de latina 'celeritas' = rapideco, kiu rapideco en vakuo estas proksimume 300 000 km/s), ne restas tempo por okazi (ŝanĝitiĝi) io ajn, ĉar tempo haltas.
Noto: ankaǔ en ne-vakuo (ekz.: gaso, akvo, ktp.) fotono (partiklo de lumo) veturas je rapideco 'c', sed pro multegaj kurbiĝoj preter masoj de atomoj, ĝia rapideco (se konsideri rektan distancon inter ekvetur- kaj alvenpunktoj) ŝajnas esti malplia, ol 'c', ĉar lumo ja devis veturi laǔ pli longa itinero, ol se ĝi veturintus rektlinie, ne kurbigante sian itineron apud atomoj.
Iu objekto, kiu veturas je rapideco 'c', restas senŝanĝite dume ĝi gardas tiun rapidecon rilate al iu alia, referenca objekto. Veturante je rapideco proksima al 'c', tempo pasas malpli rapide, do ŝanĝitiĝoj simile malkreskas. Tial astronaǔtoj iĝas malpli aĝaj rilate al siaj referencaj (ne kunveturintaj) teraj kunuloj. Kaze de astronaǔtoj tempo ne pasis tiom rapide, kiel por tiuj kunuloj, kiuj ne veturis tiom rapide.
Se rapideco de iu objekto kreskas, ankaǔ ĝia energio kreskas, kaj tiu energio iĝas stokita en objekto forme de diferenco de maso. Rapideco de iu objekto ju pli iĝas proksima al 'c', des pli kreskas ĝia maso, ĉar kreskas ankaǔ ĝia energio. Kompreneble, kaze de ne troege grandaj rapidecoj (do ne proksimaj al 'c'), tiun diferencon de maso (devenintan el kresko de energio) ne eblas mezuri per ordinaraj mezuriloj, ĉar nur multega energio povas pliigi percepteble mason: E=m*c2. Do treege multa, mense apenaǔ imagebla, granda kvanto de energio iĝas stokita en unu unuo de maso (gramo). Maso komencas kreski signife, por ni jam percepteble, nur proksime al rapideco 'c'.
Kiam ni parolas pri potenciala energio de iu objekto (ekz.: pezaĵo de 1kg. levita ĝis 1m. distanco disde Tero), fakte temas pri pezaĵo, kies maso iĝis pli multa (pezaĵo ricevis plusan energion fome de diferenco de maso), kaj tial gravito efikas al ĝi pli longe. Tiu fenomeno kompreneble validas reciproke por ĉiuj gravite interrilatantaj objektoj. Sed mi nun analizas nur tiun levitan objekton.
Ju pli alte ni levas iun pezaĵon disde Tero, des pli multe kreskos ĝia potenciala energio, tamen ne lineare, ĉar gravito ne efikas laǔdistance lineare. Post certa distanco disde Tero, potenciala energio de tiu pezaĵo rilate al Tero jam ne plu kreskos signife rilate al kresko de distanco.
Tio estas alia afero, ke por homaj, kaj ĝenerale por vivaĵaj sensiloj, tiu malgrandeta kresko de maso (do kresko de potenciala energio => kresko de gravita efiko) ŝajnas esti multa kiam ili spertas tiesan gravitan efikon. Tio estas, ĉar vivaĵoj vivas en medio, en kiu inter limoj de teperaturo, gravito, ktp. ekzistas malgrandeta intervalo: vivaĵoj spertas efikon de temperaturo nur inter minus kelkdekaj, kaj plus kelkdekaj celsiaj gradoj, spertas efikon de gravito inter kelkaj gramoj, kaj kelkcent kilogramoj (foje kelkaj tunoj), dume en universo intervalo de teperaturo kaj intervalo de gravito estas multeg-magnitude pli grandaj.
En universo ekzistas intervaloj ĝis ĉ. okcent milionoj celsiaj gradoj, kaj gravito generita de maso, kiu povas esti kelcent-foje pli multa, ol tiu de nia Suno (1989·1027 kg).
Rilate al rapideco, neniu objekto, kies maso en relativa, ripozanta stato estas pli granda, ol nulo, povas atingi rapidecon 'c', ĉar tiam ĝia maso atingus infiniton (pro iom post ioma aldono de energio forme de plusa maso), kaj ja ne eblas ”enpumpi” al en objekto infinitan energion.
Fotono (luma partiklo) ja povas veturi je rapideco 'c', ĉar ĝia maso en relativa ripozanta stato estas nula.
12 comments
Laszlo Istvan TOTH replied to :
Estas klare, ke oni ne povas paroli pri tempo, se oni ne povas percepti sinsekvajn eventojn, ŝanĝitiĝojn. Se montriloj de horloĝo ne ŝanĝas siajn poziciojn, ni opinias, ke tempo ne pasas; aǔ, se montriloj de horloĝo movas sin malpli rapide, oni tion ne rimarkas, escepte, se aliaj fenomenoj atentigas onin pri tio: oni iĝas malsataj antaǔ, ol horloĝo indiku tagmanĝan tempon.
Do, se onia organismo ne forkonsumas manĝitan nutraĵon je kutima rapideco, kaj ne ”plendas” por ricevi pluan nutraĵon (oni iĝas malsataj), ŝajnas, ke tempo ne pasas, aǔ pasas malpli rapide.
Kiam oni atendas senpacience iun kunulon, tempo ŝajnas pasi malrapide.
Se oni spektas plezure iun spaktaklon, ŝajnas, ke tempo pasas rapide.
En juneco tempo ŝajnas pasi malpli rapide, ol post mezaĝo.
Se tempo pasas laǔ oniaj sensoj foje laǔ diferencaj rapidecoj, funkcie de diversaj cirkonstancoj, tio signifas, ke ne ekzistas tempo kiel konstanto, sed nur sinsekvaj eventoj.
Nocion de tempo eblas priskribi ankaǔ kiel kreskon de grado de malordigiteco ĉe observata sistemo.
Ekz.:
Se en certa regiono ekzistas ”ordigite” iu varma kaj iu malvarma zono, ĝenerala tendenco estas ”detrui” tiun ordigitecon, kaj estigi iun komunan zonon, kie ne plu estos diferencoj de temperaturo.
Se en iu recipiento enstas gaso, kiu en certa parto de recipiento estas pli densa, dume en alia parto malpli densa (do ĝi estas ordigite laǔ denseco), tendenco estas, ke en tuta recipiento denseco estu sama (ne estu ordigita laǔ denseco).
Tiu ĝenerala tendenco pri malordigo kaǔzas ŝanĝitiĝojn, kiuj okazas sinsekve (do ne tuj), kaj tiuj sinsekvaj okazaĵoj donas al homo impreson pri ekzisto de tempo.
Laszlo Istvan TOTH said:
ŝanĝatiĝo = ŝanĝiĝo”
- - - - -
Jes, ”iĝi ŝanĝata” = ”ŝanĝatiĝi”
-sed:
ŝanĝ(-at/-it/-ot)iĝi =/= ŝanĝiĝi !
-kaj inverse:
ŝanĝiĝi =/= ŝanĝ(-at/-it/-ot)iĝi !
-respektive:
”ŝanĝ(-at/-it/-ot/)iĝo =/= ŝanĝiĝo” !
-argumentado:
Ĉu laǔ vi, ankaǔ ”iĝi ŝanĝ(-ant/-int/-ont)a sigifus ”ŝanĝiĝi”? :-)
Ĉu laǔ vi, kaj ”iĝi ekzamenata”, kaj ”iĝi ekzamenanta” esprimeblas per sama konciza formo: ”ekzameniĝi”? :-)
Laszlo Istvan TOTH said:
- - - - -
Kaj same: ”ekzamen_ant_iĝi”
"ŜanĝOTiĝi, ŝanĝITiĝi ktp. estas sensencaĵoj. Kio okazas, se io iĝas ŝanĝota aŭ ŝanĝita? Nenio, do tiuj esprimoj signifas nenion."
- - - - -
Bv. pristudi sekvajn frazojn:
”Tiu leĝo hodiaǔ iĝas ŝanĝota.” - ”iĝi ŝanĝota” = ”ŝanĝotiĝi”.
”Tiu leĝo hodiaǔ iĝas ŝanĝita.” - ”iĝi ŝanĝita” = ”ŝanĝitiĝi”.
Bv. pripensi tiujn frazojn denove, kaj fari necesajn ŝanĝojn, antaǔ ol viaj lingvolernantoj legu ilin...
Se vi ne povas kompreni iliajn mesaĝojn, estas konsilinde, ke vi lernu kompleksan konjugacion:
edukado.net/komunumo/forumo?f=144
kaj:
edukado.net/komunumo/forumo?f=143
Mi agnoskas tion, ke por tiuj homoj, kiuj ne parolas plurajn fremdajn lingvojn, Esperanto estas malfacila lingvo...
”iĝi ekzamenata = ekzameniĝi,”
- - - - -
Ĉu vere? - laǔ kiu regulo? :-)
Kiel vi dirus koncize, ke ”tasko iĝis ekzamena”? - ĉu tasko ”ekzameniĝis”? :-)
Laszlo Istvan TOTH said:
- - - - -
Se vi konus plurajn fremdajn lingvojn, vi neniam dirintus tiaĵojn, ĉar vi scius, ke en multaj lingvoj egzistas ankaǔ t.n. ”finitaj” formoj (latine: 'perfectum').
Manko de konoj ne signifas mankon de faktoj. Tion, kion vi ne scias, scias aliuloj.
Kompreneble, tiujn tempojn eblas esprimi ankaǔ per priskribo, sed Zamenhof ebligis ankaǔ uzadon de kompleksa konjugacio por, ke Esperanto kongruu ankaǔ kun multaj etnolingvoj, kiuj distingas tiaforme temponuancojn.
Por esprimi koncize kaj komplekse agojn, eblas uzi ne nur verbon ”esti”:
”Tiu leĝo iĝas ŝanĝota.”
aǔ:
”Tiu leĝo ekestas ŝanĝota.”
Laszlo Istvan TOTH said:
- - - - -
Al kio vi reagis? - certe ne al tio, kion mi prezentis kiel modelfrazojn.
Eble temas pri misatento fare de vi. Do bv. legi denove, kaj ĉi-kaze jam pri atenteme miajn lastajn modelfrazojn.
Laszlo Istvan TOTH said:
- - - - -
Videblas klare, ke vi intence prisilentis paralele mencii ambaǔ tiujn modelfrazjon, per kiuj mi klarigis vian malpravon. Do mi denove prezentos paralele tiujn du modelfrazojn:
//Por esprimi koncize kaj komplekse agojn, eblas uzi ne nur verbon ”esti”:
”Tiu leĝo iĝas ŝanĝota.”
aǔ:
”Tiu leĝo ekestas ŝanĝota.”//
”Per "ŝanĝesti" mi modelis al vi pensmanieron analogan al la via.”
- - - - - -
Per ”ŝanĝesti” vi certe ne sukcesis modeli analogan pensmanieron al tiu mia.
”Laŭ vi, se io iam ŝanĝiĝos, en kiu tempo oni povus diri pri la sama afero, ke ĝi "ne estos ŝanĝita"?”
- - - - - -
Ĉi tiu supra demando konvinkis min pri via reala kleriĝo pri kompleksa konjugacio, do mi ĉi-loke ĉesas diskutadon kun vi pri kompleksaj verbotempoj.
Laszlo Istvan TOTH said:
Estas sensencaĵo ne tio, se oni aldonas al verboradiko ekz. finiĝon ”-at” kaze de iĝ-verboj, sed ĝuste tio, se oni ne aldonas korespondan finiĝon:
”iĝi ekzamenita”(ekz.: studento) kaj ”iĝi ekzamenanta”(ekz.: instruisto) kaj ”iĝi ekzamena”(ekz.: tasko) ja devas havi tri apartajn koncizajn formojn por povi krei el ili iĝ-vortojn, kiel ekz.:
a) ekzamenitiĝi, b) ekzamenantiĝi, respektive c) ekzameniĝi.
Estas malsaĝe 'okupi' (rezervi) arbitre por formo ”ekzameniĝi” sencon de ”iĝi ekzamenita”.
Oni ja bezonas foje esprimi koncize ankaǔ ceterajn formojn kaj tempojn: ”iĝi ekzamenanta”(ekz.: instruisto), respektive ”iĝi ekzamena”(ekz.: tasko).
Absolute nenio, krom tutarbitra, iesa kaprica decido povas subteni tion, ke nura radiko de verbo kaj finiĝo ”iĝ” donas unusence, nemiskompreneble, pasiv-voĉan komprenon por iĝ-verbo.
Estas interese, ke ĝisnuna lingvouzantaro uzas ekz. iĝ-verbon devenintan el transitiva verbo ”ekzameni” laǔ formo ”ekzamen_iĝi” kun pasiv-voĉa kompreno: → ”iĝi ekzamenita”.
Aliflanke sama lingvouzantaro uzas transitivan verbon ”ami” laǔ formo ”am_iĝi” kun aktiv-voĉa kompreno: → ”iĝi amanta”. Do kial ne ekz. ”iĝi amata”? :-)
Denove malkonsekvenco ĝenas racian pensadon...
Fakte ne temas nur pri manko de racieco, sed konkrete pri fuŝaĵo, ĉar per tia arbitra (senregula) difinado de iĝ-verboj, iĝas perditaj ĉiuj ceteraj ebloj formi alivoĉajn iĝ-vortojn. Iĝas perdita ĝuste
tiu eco de Esperanto, kiu devus faciligi laǔdeziran vortokreadon per vortoradikoj kaj formativoj, surbaze de racieco.
Laszlo Istvan TOTH said:
”iĝi amata” kaj ”iĝi amanta” postulas siajn koncizajn apartajn formojn de iĝ-verboj.
”iĝi en amon” estas unu el multaj enkondukitaj salamandraĵoj pro kiuj t.n. ”kompetentuloj” iĝis senkreditaj por mi.
Simple kaj koncize dirite: P.I.V.-o por mi valoras nenion.
Laszlo Istvan TOTH said:
Laszlo Istvan TOTH said:
Laszlo Istvan TOTH said:
Do mi neniam forviŝis, kaj neniam forviŝos alparolojn, mi nek blokos iun ajn personon, aǔ malpermesos alparoli sur mia paĝaro.
Laszlo Istvan TOTH said: