Loading
Aliĝi al Facebook

Lastfoje mi intencis rezervi sidlokon en teatro. Teatro de Pécs (Hungarlando) havas sian propran interretan portalon, sur kiu eblas mendi normalkostajn biletojn por teatraj prezentaĵoj.

Sed mi trovis eblon rezervi sidlokon je rabata kosto. Kial ne aĉeti bileton malpli multekoste, ol normale? - mi pensis.

Tiu propono aĉeti malmultekostan bileton temis pri tio, ke mi devas mendi bileton tra Facebook.

Tio signifis, ke tra Facebook mi povas mendi je 50% rabato enirbileton por teatraĵo por nacia teatro de Pécs.

Mi ja ne estis ano de FBI-Facebook, sed mi pensis, ke mi kreos provizore konton por Facebook. Pripensite kaj farite.

Mi kreis novan konton (kompreneble per falsaj datenoj), kaj mi provis mendi tiun rabatan bileton.

Ho! Tio ne tiel funkciis! :-)

Tiu programo de bilet-mendado anoncis min, ke mi devas havi minimume 50 konatojn, kiuj estu registritaj je Facebook!

Do mi pensadis: kian profiton povas havi teatro de Pécs (Hungarlando), se mi ja estas ano de Facebook, kaj pluse mi jam havas minimume 50 registritajn konatojn? - tiu propono pri malmultekosta bileto ja ne petis min, ke mi varbu pluajn spektantojn, por ricevi rabaton - racie pensante nenian!

Sed supozeblas, ke sekretaj servoj ”sponzoras” (apogas mone) inter alie ankaǔ teatron de Pécs por, ke ĝi instigu homojn aliĝi al Facebook, kaj agnosk-deklari siajn parencojn, konatojn. Tiel sekretaj servoj povas ŝpari multegan monon, ĉar anoj de Facebook senpage kaj senaltrude malkovras preskaǔ ĉion pri siaj konatoj.

Sekretaj servoj tiel elspezas nur fragmenton el tiu mona sumo, kiun ili devus elspezi por elspuri rilatojn de iuj certaj individuoj. Do, proponi, instigi, eĉ ”devigi” civilojn aliĝi al Facebook estas tre monŝpara afero por sekretaj servoj! :-)